《诗经》小雅•小宛

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Thursday, April 06, 2023, 09:37 (358天前)

《诗经》小雅•小宛
小宛
宛彼鸣鸠,翰飞戾天。我心忧伤,念昔先人。明发不寐,有怀二人。
人之齐圣,饮酒温克。彼昏不知,壹醉日富。各敬尔仪,天命不又。
中原有菽,庶民采之。螟蛉有子,蜾蠃负之。教诲尔子,式穀似之。
题彼脊令,载飞载鸣。我日斯迈,而月斯征。夙兴夜寐,毋忝尔所生。
交交桑扈,率场啄粟。哀我填寡,宜岸宜狱。握粟出卜,自何能穀?
温温恭人,如集于木。惴惴小心,如临于谷。战战兢兢,如履薄冰。

Malgranda birdo
Pensoj de lordo, kiu sin trovas en amara situacio.

Ĉirpanta turto facilmova
soras al la blua ĉielo.
Mi ĉagreniĝas en la koro,
vee al gepatroj sub tero.
Maldormas mi jen ĝis aŭroro,
sopiras ilin kun tenero.

Drinkante tiuj kun saĝeco
povas teni sin neebriaj,
tiuj kun konfuzita penso
drinkas ĝis stato senraciaj.
Kondutu bone kaj laŭdece,
ĉar sortoj estas senvariaj.

Faboj kreskas sur ebenaĵo,
oni plukas ilin konkure.
Insektoj naskas junajn idojn,
vespoj portas ilin plezure.
Eduku viajn filojn bone
heredi bonvirton sekure.

Motaciloj alflugas glise
kun siblaj pepoj en aero.
Mi ĉiutage penas strebe
kaj klopodas kun sinofero
de mateno ĝis nokt’ senĉese
por glorigi patron sub tero.

Ĉirpantaj verdaj fringoj bekas
grajnojn sur draŝeja tereno.
Denaske estis mi povrulo,
nun dronas en procesa ĝeno.
Mi ŝutu manplenon da rizo
por sortodiveni mem kun peno.

Li, diskretema kaj bonkora,
staras kvazaŭ sur arbo alta.
Li, singardema kaj zorgema,
staras kvazaŭ en val’ smeralda,
timema kun anksi’ en koro
sur la glacio paŝo-halta.
elĉinigis Vejdo

《诗经》小雅•小宛

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Thursday, April 06, 2023, 09:57 (358天前) @ 喜欢诗词翻译

已读。没有生词!

主题RSS Feed

powered by my little forum