Pri la Historio de la Arta Lumo: 关于人造光源的历史。

作者 aŭtoro: 明, 发表于 afiŝita je Wednesday, April 12, 2023, 08:48 (352天前)

Pri la Historio de la Arta Lumo

La homo estas la sola vivulo, kiu scias estigi lumon, sed ĝia deveno perdiĝis sen postsignoj, en la profunda malproksimo de nia historio.

Laŭ pragreka mito, Prometeo ŝtelis la fajron disde la dioj. Kiu regas la fajron, tiu regas super la fortoj de la naturo. Ne estas do mirinde, ke la scienco lumigi la ĉirkaŭaĵon, delonge interesas la homaron.

La unua lumigilo estis fajrejo: loko, kie aparta grava persono zorgis pri konstanta fajro.

La portebla lumigilo estis granda paŝo antaŭen. La unua "lampo" estis trovita en Suda Francio, kaj ĝi havas la aĝon de ĉirkaŭ 15 mil jaroj. Ĝi konsistis el kavigita ŝtono. Verŝajne, graso aŭ sebo nutris la fajron de la "lampo".

Antaŭ ĉirkaŭ 5 mil jaroj, en Egiptujo, oni uzis tre belajn metalajn vazojn por lumigado, sed ni ne scias, kio nutris ilian fajron.

En la 4-a jarcento, riĉuloj ekuzis vaksajn kandelojn kiel lumigilojn.

La Nederlanda urbo Hago estis la unua, sur kies stratoj aperis publikaj lumigiloj en la jaro 1673. Baldaŭ sekvis ĝin Parizo, kiu iĝis la "urbo de la lumo". La unua gasa lampo eklumis en la laborejo de apotekisto en 1786. Oni longe opiniis, ke la gaso estas la plej perfekta lumigilo. Ĝi elpuŝis la antaŭajn lumfontojn. Sed eksplodoj pro gaso atentigis la homaron pri ĝia danĝero.

Revolucia turno ekestis en 1854. Heinriĉ Grebel, horloĝisto el Hannover, kiu loĝis, poste, en Nov-Jorko, faris la unuan elektran lampon. Ĝi konsistis el boteleto por parfumo, kaj el du karbiĝintaj bambuaj bastonetoj. Li estigis vakuon en la boteleto, kaj ligis la finaĵojn de ambaŭ bastonetoj al pilo. Ekestis lumo sen fumo kaj malbona odoro.

Tamen, oni konsideras kiel patron de la elektra lampo la faman usonan inventiston Edison. Li elpensis la fonografon, la projekciilon por mova filmo kaj, en la jaro 1897, li pendigis 60 lumantajn elektrajn lampojn sur la arboj de la Menlo-parko en Nov-Jorko.

De tiu aŭtuno, la elektra lampo multe perfektiĝis; sed ĝi ne ŝanĝiĝis esence. Ĝi iĝis nia ĉiutaga amiko.

主题RSS Feed

powered by my little forum