《MARTA 》(173)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, April 17, 2023, 07:13 (346天前)

《MARTA 》(173)

La desegnisto, kiu antaŭ momento estis elirinta en la apudan ĉambron, revenis en la magazenon, sed, vidante, ke lia loko estas okupita, li haltis sur la sojlo. Tio estis viro, havanta la aĝon de ĉirkaŭ dudek tri jaroj, peneme vestita, kun frizitaj haroj kaj glatigitaj lipharetoj. Li metis la manojn en la poŝojn, apogis sin senzorgece al angulo de muro kaj kun rideto sur la lipoj per la okuloj interŝanĝadis kun la kolegoj signojn de interkompreniĝo.

— Sed, kara sinjorino ... — komencis la iom malpacienciĝinta juvelisto.

— Tuj, tuj — respondis Marta, ne turnante la okulojn for de sia laboro.

Post momento ŝi leviĝis kaj donis al la juvelisto la folieton, sur kiu ŝi estis desegninta.

— Jen estas modelo por braceleto, — ŝi diris.

La juvelisto tre atente rigardis la desegnaĵon. La modelo estis farita tre bele. Ĝi konsistis el krono da larĝaj belformaj folioj interbukitaj per ronda glata krampo, kiun volveĉirkaŭis nur du torditaj trunketoj.

La braceleto pretigita laŭ ĉi tiu modelo havus en si samtempe du ĉefajn bonajn ecojn de tiaspecaj objektoj: simplecon kaj elegantecon.

— Bele! oni ne povas nei! tre bele! — diris la juvelisto, klinante la kapon al ambaŭ flankoj kaj rigardante la desegnaĵon kun mieno de kontentigita kompetentulo. — Bele! tre bele! — li ripetis post momento, sed nun jam iom konfuzita. — Viaj desegnaĵoj, sinjorino, povus esti por mi tre utilaj, sed ... sed ... — Li eksilentis, kaj, videble embarasata pri bonforma esprimo de sia penso, li ekfrotis per la manplato siajn densajn grizitajn harojn.

La juna homo, kiu staris ĉe la pordo, daŭrige ridetis.

— Ho, mia Dio! — li diris levante la ŝultrojn, — se vi hezitas akcepti ĉi tiun sinjorinon kiel deseg ... kiel mi tion esprimu ... nu, kiel desegnistinon ...

(未完待续)

《MARTA 》(173)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, April 17, 2023, 07:15 (346天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(173)阅读札记

1. La desegnisto, kiu antaŭ momento estis elirinta en la apudan ĉambron, revenis en la magazenon, sed, vidante, ke lia loko estas okupita, li haltis sur la sojlo.

—— 刚才去隔室的画图员回来了,看见有人坐在他的位置上,便在门槛上站住了。

kiu引导定从,用过去完成时,从句和主句的谓语动词后面均接方向格;ke从句作分词vidante的宾语,即宾从,宾从用现在完成时的被动语态。vidante, ke还可:kiam li vidis, ke ... 还可:ĉe la vido, ke ...;被动语态lia loko estas okupita, 世界语用被动语态,译成中文时,要符合中文的表达习惯而译成:有人坐在他的位置上,或者:有人占了他的座位。也可改为主动语态:oni/iu okupis lian lokon. 用被动语态和主动语态,侧重点不同。如果座位空着,就说:lia loko vakis或lia loko estis vaka.

2. Tio estis viro, havanta la aĝon de ĉirkaŭ dudek tri jaroj, peneme vestita, kun frizitaj haroj kaj glatigitaj lipharetoj. Li metis la manojn en la poŝojn, apogis sin senzorgece al angulo de muro kaj kun rideto sur la lipoj per la okuloj interŝanĝadis kun la kolegoj signojn de interkompreniĝo.

—— 这是个23岁上下的年青人,衣着考究,卷头发,小胡子修剪的很整洁。他把两只手插在衣袋里,悠闲自在地将背靠在墙角上,唇上荡漾着微笑,在和同事们挤眉弄眼。

havanta la aĝon de ĉirkaŭ dudek tri jaroj, 分短作后定,完全可扩展成定从:kiu havis ... 或: kiu aĝis 23 jarojn. 也可用短语:ĉirkaŭ 23-jara. 或:ĉirkaŭ 23 jarojn aĝa. 这些peneme vestita, kun frizitaj haroj kaj glatigitaj lipharetoj.和havanta的分短一样,也统统作后定修饰viro,说明是一个什么样的viro. 介短kun rideto sur la lipoj作伴随状语;per la okuloj作状;interkompreniĝo = interkompreno 相互理解/了解/沟通。

3. — Tuj, tuj — respondis Marta, ne turnante la okulojn for de sia laboro.

—— “就好了,就好了!” Marta回答,眼睛不离开她的工作。

4. Post momento ŝi leviĝis kaj donis al la juvelisto la folieton, sur kiu ŝi estis desegninta.

—— Post momento 不一会儿,一会儿之后,少顷;sur kiu定从,用现完。

5. — Jen estas modelo por braceleto, — ŝi diris.

—— 这是手镯的式样。por braceleto介短作后定。

6. Ĝi konsistis el krono da larĝaj belformaj folioj interbukitaj per ronda glata krampo, kiun volveĉirkaŭis nur du torditaj trunketoj.

—— 这是用一种形状美丽的宽叶子组成的花环,这些叶子用光滑的圆扣环接起来,而环扣又被两根互相交错的草茎围绕着。konsistis el 由 ...... 构成/组成;interbukitaj per ronda glata krampo, kiun 分短作后定,而kiun的从句又作后定,即定从。

7. La braceleto pretigita laŭ ĉi tiu modelo havus en si samtempe du ĉefajn bonajn ecojn de tiaspecaj objektoj: simplecon kaj elegantecon.

—— 照这张图样做出来的手镯,兼有手饰的两种主要的长处:既朴素又雅观。pretigita laŭ ĉi tiu modelo分短作后定修饰La braceleto.

8. — Bele! oni ne povas nei! tre bele! — diris la juvelisto, klinante la kapon al ambaŭ flankoj kaj rigardante la desegnaĵon kun mieno de kontentigita kompetentulo.

—— rigardante la desegnaĵon kun mieno de kontentigita kompetentulo. 带着表示满意的鉴识家的神气看着这张画稿。

9. — Li eksilentis, kaj, videble embarasata pri bonforma esprimo de sia penso, li ekfrotis per la manplato siajn densajn grizitajn harojn.

—— 他不作声了,显然在竭力找寻适当的话,用手掌摸抚着浓密的斑白的头发。videble embarasata pri bonforma esprimo de sia penso,为主语修饰语。

10. La juna homo, kiu staris ĉe la pordo, daŭrige ridetis.

—— kiu staris ĉe la pordo,定从。

11. — se vi hezitas akcepti ĉi tiun sinjorinon kiel deseg ... kiel mi tion esprimu ...

—— 如果您不决定录用这位太太做 ...... 要我怎么说呢 ...... heziti fari ion 犹豫地做某事,迟疑地做某事。

主题RSS Feed

powered by my little forum