《诗经》小雅•小明

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Monday, April 17, 2023, 10:14 (347天前)

《诗经》小雅•小明
小明
明明上天,照临下土。我征徂西,至于艽野。二月初吉,载离寒暑。
心之忧矣,其毒大苦。念彼共人,涕零如雨。岂不怀归?畏此罪罟!
昔我往矣,日月方除。曷云其还?岁聿云莫。念我独兮,我事孔庶。
心之忧矣,惮我不暇。念彼共人,眷眷怀顾!岂不怀归?畏此谴怒。
昔我往矣,日月方奥。曷云其还?政事愈蹙。岁聿云莫,采萧获菽。
心之忧矣,自诒伊戚。念彼共人,兴言出宿。岂不怀归?畏此反覆。
嗟尔君子,无恒安处。靖共尔位,正直是与。神之听之,式穀以女。
嗟尔君子,无恒安息。靖共尔位,好是正直。神之听之,介尔景福。

Nostalgio
Oficialulo, kiu longe militiras en la foro, naskas sopiremon.

La ĉielo klara ĵetas lumon
suben al la vasta regna tero.
Mi uesten militiras longe
sur la sovaĝejo jen en gelo.
Tiam estis ĉirkaŭ la jarfino,
nun forpasis frosta la vetero.

Mia koro tristas kun ĉagreno,
kvazaŭ mi mergiĝus en amaro.
Mi pripensas tiujn samsortulojn,
larm’ verŝiĝas kiel pluvofalo.
Ĉu mi ne reiri hejmen volas?
Min retenas la ordondeklaro.

Kiam mi forlasis hejmon mian,
fridaj tagoj venis al la fino.
Kiam mi reiros hejmon karan?
Nova jar’ videblas en proksimo.
Mi solece vivas en la foro,
reĝaj taskoj venas kun obstino.

Mi laboras pene en ĉagreno,
taskoj min subpremas sen ripozo.
Mi pripensas tiujn en laboro,
mi kompaton naskas kun nervozo.
Ĉu mi ne reiri hejmen volas?
Min timigas reĝa furiozo.

Kiam mi forlasis hejmon mian,
varme ’stis kun serena ĉielo.
Kiam mi reiros hejmon karan?
Taskoj des pli urĝas sen modero.
Tuj finiĝos jara la tempdaŭro,
ĉiuj grenoj jam ’stas en grenĉelo

Mia koro tristas kun ĉagreno,
eble mi min ĝenas nenecese.
Mi pripensas tiujn bonkorulojn,
nokte dormas mi ja malsukcese.
Ĉu mi ne reiri hejmen volas?
Reĝ’ koleros kontraŭ mi agrese.

Ho, kolegoj miaj en deĵoro,
ĉasu ne profiton nek komforton.
Sur posteno via estu justa,
kun atento streĉu vian forton.
Se Ĉiel’ vin vidas agi tiel,
certe li faligos laŭdan vorton.

Ho, kolegoj miaj en deĵoro,
ĉasu ne profiton, sed fidele
faru vian devon laŭ ordono
kaj vin donu al labor’ sincere.
Se Ĉielo scias pri l’ bonfaro,
certe li vin benos ja prefere.
elĉinigis Vejdo

《诗经》小雅•小明

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Monday, April 17, 2023, 10:26 (347天前) @ 喜欢诗词翻译

无生词!

En bela festo duoblas la nostalgio.
每逢佳节倍思亲。

主题RSS Feed

powered by my little forum