《诗经》小雅•鼓钟

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Tuesday, April 18, 2023, 09:37 (367天前)

《诗经》小雅•鼓钟
鼓钟
鼓钟将将,淮水汤汤,忧心且伤。淑人君子,怀允不忘。
鼓钟喈喈,淮水湝湝,忧心且悲。淑人君子,其德不回。
鼓钟伐鼛,淮有三洲,忧心且妯。淑人君子,其德不犹。
鼓钟钦钦,鼓瑟鼓琴,笙磬同音。以雅以南,以籥不僭。

Sonoriloj kaj tamburoj
Riproĉo al la nunaj regantoj, kiuj diboĉe vivas, forgesante la bonajn virtojn de siaj prapatroj.

Sonas sonoriloj kaj tamburoj,
vaste onde fluas la rivero.
Mi anksion naskas sen plezuro,
ekpensante pri la bonaj virtoj
de antaŭaj reĝaj la sanktuloj.

Muzikiloj sonas ĝoje brue,
la river’ torentas jen senhalte.
Afliktiĝas mi enkore plue,
ekpensante pri la bonkvalitaj
reĝoj, kiuj agis kontribue.

Muzikiloj sonas kun fervoro,
tri insuloj staras en rivero.
Ĉagreniĝas mi ja en la koro,
sopirante al antaŭaj reĝoj,
kiuj bonkondutas sen frivolo.

Ili frapas la tamburojn bone,
kaj liuton, fluton ludas bele.
La muzik’ aŭdiĝas plezurdone,
akompane de kordinstrumentoj,
tonoj ŝvebas en aer’ belsone.
elĉinigis Vejdo

《诗经》小雅•鼓钟

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Tuesday, April 18, 2023, 14:10 (367天前) @ 喜欢诗词翻译

已读。无生词!

主题RSS Feed

powered by my little forum