《诗经》小雅•楚茨

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Wednesday, April 19, 2023, 09:34 (344天前)

《诗经》小雅•楚茨
楚茨
楚楚者茨,言抽其棘。自昔何为,我艺黍稷。我黍与与,我稷翼翼。
我仓既盈,我庾维亿。以为酒食,以享以祀。以妥以侑,以介景福。
济济跄跄,絜尔牛羊,以往烝尝。或剥或亨,或肆或将。
祝祭于祊,祀事孔明。先祖是皇,神保是飨。孝孙有庆,报以介福,万寿无疆。
执爨踖踖,为俎孔硕。或燔或炙,君妇莫莫。为豆孔庶,为宾为客。
献酬交错,礼仪卒度,笑语卒获。神保是格,报以介福,万寿攸酢。
我孔熯矣,式礼莫愆。工祝致告,徂赉孝孙。苾芬孝祀,神嗜饮食。
卜尔百福,如畿如式。既齐既稷,既匡既敕。永锡尔极,时万时亿。
礼仪既备,钟鼓既戒。孝孙徂位,工祝致告。神具醉止,皇尸载起。
鼓钟送尸,神保聿归。诸宰君妇,废彻不迟。诸父兄弟,备言燕私。
乐具入奏,以绥后禄。尔肴既将,莫怨具庆。既醉既饱,小大稽首。
神嗜饮食,使君寿考。孔惠孔时,维其尽之。子子孙孙,勿替引之。

Kulta ceremonio
Priskribo pri kultado al prapatroj kaj ĉielo por benoj en la venonta jaro.

Ni forigu dornoplantojn pure
el la kampoj jen por grenplantado.
Kiel faris tion la prapatroj,
sorgon kaj milion ja laŭ ŝato
ni kultivas kaj rikoltas multe.
La grenplantoj kreskas en prospero,
plenas la tenej’ je rikoltaĵo,
grenoj orde staplitas ĝis ŝvelo.
Ni preparas vinon kaj frandaĵojn
por niaj prapatroj kaj l’ Ĉielo.
Ni invitu ilin al sidiĝo
kaj ricevu benojn en ofero.

Ni paŝadas urĝe kun soleno,
lavpurigas bovojn en bonordo,
senfeligas kaj kuiras mole
por kultad’ sub gvido de la lordo.
Oferaĵojn metas ni sur tablon,
ceremoniestr’ ĉe l’ pordo staras.
Ja imponas la kultcermonio,
ĉiuj feoj veni avataras.
La prapatroj ĝuas vinon, manĝon,
ili diras al pranepoj bene:
“Nu, akceptu la feliĉon vole,
vivu longe, longe, senĉagrene!”

Kuiristoj agas tre rapide,
ili bakas, fritas vere lerte
kaj preparas grandajn ujojn, pladojn.
inoj verve helpas ilin sperte.
Per abund’ da pladoj de manĝaĵoj
mastr’ regalas gastojn ja zorgeme.
Li proponas vinon al gegastoj,
observante l’riton ridmiene.
Ili brue ridas dum babilo,
la gepatroj venas kaj deklaras:
“Jen akceptu benojn el ĉielo,
longe vivu dum vi firme staras!”

Kun respektemo al la prapatroj,
ni laŭdece faras riton orde.
Komunikas la estro diktadon:
“Donu benojn al pranepoj vorte.
L’ oferitaj vino kaj manĝaĵoj
plaĉas al spiritoj ĝis ekstazo.
Ili ĝoje feliĉigas vin mem
dum ĉi tiu kultada okazo.
Vi observas strikte rit-procezon,
kun kondut’ respekta kaj ĝentila.
Vi feliĉon trafas milofoje
kaj eterne restu l’ viv’ trankvila!”

Jam la rito iris al la fino,
muzikiloj sonas kun ĝojsento.
La pranep’ revenas al sidloko,
la estro anoncas kun kontento:
“La spiritoj ĉiuj ebriiĝas!”
La spirit-roluloj disi pretas.
La muzik’ eskortas ilin supren
al ĉielo, kie ili restas.
Kuiristoj kaj virinoj ĉiuj
jam formovas pladoj sen prokrasto.
Onkloj, nevoj kunas por manĝado
dum babilas ili jen sen hasto.

Oni ludas muzikilojn nune,
ni kunmanĝas post spirita iro.
Tiuj pladoj ja bongustas vere,
ni kunĝuas manĝon dum babilo.
Post satmanĝo de manĝaĵoj riĉaj,
ni salutas reciproke kore.
“La spiritoj ŝatas la manĝaĵojn,
certe ili benas nin favore.
La kultado iris glate, flue,
ĉio farinda faritas bone.
Niaj posteuloj ja daŭrigu
la ceremonion tre impone!”
elĉinigis Vejdo

《诗经》小雅•楚茨

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Wednesday, April 19, 2023, 10:22 (344天前) @ 喜欢诗词翻译

1. avataras (神)化作肉身下凡;化身

主题RSS Feed

powered by my little forum