《MARTA 》(176)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, April 20, 2023, 07:12 (373天前)

《MARTA 》(176)

Marta klinis salute la kapon kaj direktis sin al la pordo. Estante jam ĉe la sojlo, ŝi returnis sin al la juvelisto.

— Vi diris al mi, ke mia ringo valoras tri kaj duonon da spesmiloj, sed vi donis al mi kvar. Mi sekve ricevis duonon da spesmilo tro multe.

— Sed, kara sinjorino, — elbalbutis la juvelisto, — mi opiniis ... mi pensis ... mi volis ... vi, kara sinjorino, desegnis por mi modelon ...

— Mi komprenas, — interrompis Marta, — kaj mi dankas vin!

Kioman fojon, depost la tempo, kiam ŝi komencis trenadi sian mizeron kaj urĝajn bezonojn de unuj homaj pordoj al aliaj, ŝi anstataŭ dezirata laboro ricevis almozon!

Forlasinte la magazenon de la juvelisto, Marta ne ploris, ne plirapidigis kaj ne malplirapidigis siajn paŝojn. Sen larmoj, sen rideto kaj sen sopirĝemo ŝi iris rekte al sia loĝejo per paŝoj egalaj kaj sammezuraj. Antaŭ unu horo ŝi pensis, ke, ricevinte monon por la vendita ringo, ŝi aĉetos ankoraŭ hodiaŭ lignon, por pli bone varmigi la ĉambron por la nokto, kaj manĝmaterialojn, por pretigi fortigan manĝaĵon al la infano. Ŝi tamen ne plenumis tiujn siajn intencojn, ŝi ne iris en butikon de manĝmaterialoj; oni povus diri, ke aŭ ŝi forgesis ĉion en la mondo, aŭ ŝi ne havis forton, por iri pluen, aŭ kuraĝon, por iri al alia loko krom tiu alte troviĝanta, nuda kaj malvarma nestaĉo, kiu estis ŝia loĝejo. Ĝis tiu tago ĉiufoje, kiam ŝi estis revenanta hejmen, ŝi ĉiam rapide kuradis sur la ŝtuparo, sed nun ŝi iris sur ĝi malrapide, kelkfoje ŝi puŝiĝis je kruta ŝtupo, ne vidante ĝin en la komenĉiĝanta (komenciĝanta?) krepusko, aŭ vidante nenion antaŭ si. Muta kaj malvarma kiel tombo ŝi eniris en la ĉambron, ĵetis nur preterflugantan rigardon sur la knabineton, kiu kunpremiĝinte sidis antaŭ la kameno, ne ekparolis al ŝi, deprenis de la kapo la tukon kaj aliris al la litaĵo, kuŝanta sur la planko. Ŝiaj okuloj vitrece rigardis en la spacon. Socia elpelindulino! ŝi murmuretis, ĵetiĝis sur la plankon kaj kuŝiĝis senmova, kun vizaĝo kaŝita en la kuseno, kun manoj interplektitaj super la kapo. Janjo aliris, aŭ pli vere alrampis al la loko, sur kiu kuŝis ŝia silentanta patrino, sidiĝis ĉe la pieda parto de la litaĵo, per la maldikaj malvarmotremantaj brakoj ĉirkaŭis siajn levitajn genuojn kaj apogis sur ili la videble tre pezan kapeton.

Profunda silento regis en la ĉambro; nur ekster la fenestro, malalte, sur vasta spaco bruis la granda urbo, sendante obtuzajn, ondantajn eĥojn de sia bruo al tiu loko, kie, ŝajne forlasitaj de Dio kaj de la homoj, rigidiĝis en mizero kaj malrapide agoniis virino kaj infano.

(未完待续)

《MARTA 》(176)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, April 20, 2023, 07:15 (373天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(176)阅读札记


1. Marta klinis salute la kapon kaj direktis sin al la pordo. Estante jam ĉe la sojlo, ŝi returnis sin al la juvelisto.

—— Marta点了点头,向门口走去。走到门口,她又折了回来。direktis sin al 朝/向 ...... 走去;sojlo:门槛;(转)开端,开始。ĉe la sojlo de jaro 新年伊始;ĉe la sojlo de la vintro 初冬时节。

2. Mi sekve ricevis duonon da spesmilo tro multe.

—— 这么说,我多拿了duonon da spesmilo.

3. Kioman fojon, depost la tempo, kiam ŝi komencis trenadi sian mizeron kaj urĝajn bezonojn de unuj homaj pordoj al aliaj, ŝi anstataŭ dezirata laboro ricevis almozon!

—— 她在痛苦和赤贫之中,央求别人给她工作,而得到的却是救济,这已经有多少次了!这句话如果短缩:Kioman fojon ŝi anstataŭ dezirata laboro ricevis almozon! trenadi sian mizeron 艰难度日。depost la tempo, kiam 自从 ...... 以来。

4. Sen larmoj, sen rideto kaj sen sopirĝemo ŝi iris rekte al sia loĝejo per paŝoj egalaj kaj sammezuraj.

—— 她没有眼泪,没有微笑,没有叹息,沉静地走着,不慌不忙地一径回家去。per paŝoj egalaj kaj sammezuraj.以均匀的步态。

5. Ĝis tiu tago ĉiufoje, kiam ŝi estis revenanta hejmen, ŝi ĉiam rapide kuradis sur la ŝtuparo, sed nun ŝi iris sur ĝi malrapide, kelkfoje ŝi puŝiĝis je kruta ŝtupo, ne vidante ĝin en la komenĉiĝanta (komenciĝanta?) krepusko, aŭ vidante nenion antaŭ si.

—— ĉiufoje, kiam 还有:ĉiun fojon, kiam; ĉiam, kiam 每当。puŝiĝis je kruta ŝtupo,在陡峭的楼梯上跌跌撞撞。komenĉiĝanta (komenciĝanta?) 括弧里的单词是我打字时添加的,因为我认为原文的komenĉiĝanta是印误。

6. Muta kaj malvarma kiel tombo ŝi eniris en la ĉambron, ĵetis nur preterflugantan rigardon sur la knabineton, kiu kunpremiĝinte sidis antaŭ la kameno, ne ekparolis al ŝi, deprenis de la kapo la tukon kaj aliris al la litaĵo, kuŝanta sur la planko.

—— Muta kaj malvarma kiel tombo 主语修饰语,像坟墓(死人)一样沉默而冷漠;ĵetis nur preterflugantan rigardon sur la knabineton, 只向小女孩扫/瞟/瞅了一眼;kiu定从;kunpremiĝinte蜷缩;kuŝanta sur la planko.后定,可扩为定从。

7. Ŝiaj okuloj vitrece rigardis en la spacon.

—— 她的眼睛呆滞地凝望着天空。vitrece:呆滞地,无神地。spaco:空间;太空,外层空间,宇宙。

8. Socia elpelindulino!

—— 社会的渣滓!

9. ŝi murmuretis, ĵetiĝis sur la plankon kaj kuŝiĝis senmova, kun vizaĝo kaŝita en la kuseno, kun manoj interplektitaj super la kapo.

—— 她低声说着,便倒在地板上,一动不动地躺着,把脸埋在枕头里,双手十指交错地抱在头上。senmova主表;kun vizaĝo kaŝita en la kuseno, kun manoj interplektitaj super la kapo.作状。

10. Janjo aliris, aŭ pli vere alrampis al la loko, sur kiu kuŝis ŝia silentanta patrino, sidiĝis ĉe la pieda parto de la litaĵo, per la maldikaj malvarmotremantaj brakoj ĉirkaŭis siajn levitajn genuojn kaj apogis sur ili la videble tre pezan kapeton.

—— Janjo走过来,准确地说,是爬到默不作声的母亲躺的地方。她坐在母亲的脚边,把两只瘦削、冻得发抖的胳膊抱住膝盖,把明显很沉重的小脑袋搁在膝盖上。sur kiu定从。la pieda parto de la litaĵo和la pieda parto de la lito,不一样,不能翻译成“床尾(床的放脚的一头)”,Marta家里没有床,是直接睡在地板上的,还因为上文里提到ĵetiĝis sur la plankon,所以,这里的litaĵo不是指床,而是铺盖,被褥。malvarmotremantaj brakoj = brakoj tremantaj de malvarmo 冷得瑟瑟发抖的胳膊。

11. Profunda silento regis en la ĉambro; nur ekster la fenestro, malalte, sur vasta spaco bruis la granda urbo, sendante obtuzajn, ondantajn eĥojn de sia bruo al tiu loko, kie, ŝajne forlasitaj de Dio kaj de la homoj, rigidiĝis en mizero kaj malrapide agoniis virino kaj infano.

—— 房间里一片沉寂,只有大城市在窗外,在下面广阔的空间喧响着。这阵阵喧嚣的回声隐隐约约地传到这个好似被上帝和人们遗忘了的角落,在这里,母亲和孩子在苦难中煎熬,并慢慢地死去。kie定从;ŝajne forlasitaj de Dio kaj de la homoj,修饰主语virino kaj infano;rigidiĝis:僵化,僵硬,僵死。agoniis:临死挣扎,奄奄一息;垂亡。

主题RSS Feed

powered by my little forum