《诗经》小雅•信南山

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Thursday, April 20, 2023, 09:23 (378天前)

《诗经》小雅•信南山
信南山
信彼南山,维禹甸之。畇畇原隰,曾孙田之。我疆我理,南东其亩。
上天同云。雨雪雰雰,益之以霡霂。既优既渥,既沾既足。生我百谷。
疆埸翼翼,黍稷彧彧。曾孙之穑,以为酒食。畀我尸宾,寿考万年。
中田有庐,疆埸有瓜。是剥是菹,献之皇祖。曾孙寿考,受天之祜。
祭以清酒,从以骍牡,享于祖考。执其鸾刀,以启其毛,取其血膋。
是烝是享,苾苾芬芬。祀事孔明,先祖是皇。报以介福。万寿无疆。

Kultado piede de la Suda Monto

Odo al ofera ceremonio.

La Suda Monto sin etendas onde,
ĉi tie kuŝas la plata tereno.
Sur la bonordigita ebenaĵo
la posteuloj plugas ja sen ĝeno.
Ni elhakadas virgan teron tie
kaj plivastiĝas nun nia bieno.

Sur la ĉiel’ amasas grizaj nuboj,
neĝeroj dance flirtas kun leĝero
en la pluveto senĉese falanta.
Pluvakvon sorbas la kampara sfero,
humida grundo taŭgas por kreskado
de grenplantoj en agrabla vetero.

Sur la fekundaj kampoj en bonordo
milio, sorgo kreskas en prospero.
Pranepoj enkolektas grenon bone
por fari vinon preta por ofero
kaj ĝin dediĉi al spiritoj sanktaj
kiuj avataras el la ĉielo.

Meze de kampoj staras pajla ĥato,
plantitas kalabasoj en vicaro.
Pranepoj senŝeligas ilin pure
kaj peklas ilin por prapatroj.
Tiel ili ricevos benojn gracajn
kaj sin mem feliĉigos dum mil jaroj.

Surtablen klaran vinon oni metas,
kaj bovo oferitas sur l’ altaro,
por la prapatroj sur la ĉielo.
Per la tranĉilo jen kun luma palo
distranĉas ni la felon kaj elprenas
grason kaj sangon de la animalo.

Oferas ni manĝaĵojn, klaran vinon
al la prapatroj karaj kun sincero.
Kultado plenumiĝis tre perferkte,
ĝin ili laŭdas vere kun prefero.
Repagos ili al ni multajn benojn
kaj la longlongan vivon sen sufero.
elĉinigis Vejdo

《诗经》小雅•信南山

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Thursday, April 20, 2023, 09:31 (378天前) @ 喜欢诗词翻译

没有生词!

Kultado plenumiĝis tre perferkte,
*perferkte 笔误。应该是perfekte?

主题RSS Feed

powered by my little forum