《MARTA 》(177)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, April 21, 2023, 07:54 (365天前)

《MARTA 》(177)

Marta kuŝis sur la malmola litaĵo, en ŝtona senmoveco, sen ia penso en la kapo, sen ia alia sento krom morta laciĝo. Laboro ĝustmaniere entreprenata kaj juste rekompencata estas la plej efika, eble la sola efika higiena rimedo kontraŭ malsanoj de la korpo kaj spirito. Sed nenio tiel rapide kaj ĝisfunde ruinigas la fortojn fizikajn kaj moralajn, kiel ĵetiĝado sur diversajn vojojn de laboro, febra serĉado kaj netrovado.

Marta nun vidis antaŭ si jam nenian vojon. Estas vero, ke ekzistis unu, ĉiam malfermita por ŝi, sed ĉi tiu vojo kondukus ŝin tien, al tiu loĝejo ĉe la strato Krolewska, kaj devigus ŝin diri al tiu virino kun la velkinta frunto kaj disliberigitaj haroj: mi revenas! vi diris la veron! mi ne estas homo, mi estas objekto! Sed en la brusto de la juna virino ekzistis instinktoj, sentoj, rememoroj, kiuj forturnis ŝin de tiu vojo, kiuj faris ĝin nepensebla por ŝi. Tial ŝi efektive ne pensis pri ĝi, tiel same kiel ŝi en ĉi tiu momento pensis pri nenio. Subite ŝi ekaŭdis kvazaŭ en dormo ronkan, nehaltigeblan tusadon. Ĉi tiuj sonoj tremige ŝin ekskuis kaj rapidege eligis ŝin el la ŝtona senmoveco. Rapide ŝi leviĝis sur la litaĵo kaj sidiĝis rektiĝinte.

— Ĉu tio estas vi, kiu tusis, Janjo?

— Mi, panjo!

La voĉo de la patrino estis tremanta kaj obtuza, la voĉo de la infano estis mallaŭta kaj ronka.

Rapide ŝi prenis la infanon sur la brakojn kaj sidigis ĝin sur siaj genuoj. Per la manplato ŝi ektuŝis la frunton, kiu estis varmega, ŝi almetis la manon al la brusto, en kiu la infana koreto batadis per forto spasma kaj disŝiranta.

— Ho, mia Dio! — ekĝemegis la virino, — nur ne tion! ĉion, kion vi volas, nur ne tion!

En la krepuska mallumo ŝi ne povis klare vidi la vizaĝon de la filineto. Ŝi eklumigis la malgrandan lampon kaj, portante la kvarjaran knabineton en la brakoj kiel suĉinfanon, elmetis ŝian kapon al la lumo. Sur la vangoj de la infano troviĝis ruĝaj makuloj de varmego, la larĝaj pupiloj rigardis kun profunda, kvankam muta plendo. Ŝi ektusis denove kaj senforte klinis la pezan kapeton sur la brakon de la patrino.

(未完待续)

《MARTA 》(177)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, April 21, 2023, 07:58 (365天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(177)阅读札记

1. Marta kuŝis sur la malmola litaĵo, en ŝtona senmoveco, sen ia penso en la kapo, sen ia alia sento krom morta laciĝo.

—— Marta躺在硬硬的地铺上,木木的,除了感到极度的疲倦外,啥也不想,啥也不觉得。

2. Laboro ĝustmaniere entreprenata kaj juste rekompencata estas la plej efika, eble la sola efika higiena rimedo kontraŭ malsanoj de la korpo kaj spirito.

—— 能够胜任的有适当报酬的劳动是最好的,也许是唯一的治疗生理上和心理上的疾病的方法。

3. Sed nenio tiel rapide kaj ĝisfunde ruinigas la fortojn fizikajn kaj moralajn, kiel ĵetiĝado sur diversajn vojojn de laboro, febra serĉado kaj netrovado.

—— 她到处奔波,寻找工作,然而终不可得,再没有什么东西能够这样迅速、这样有力地戕害她的身心。

4. Marta nun vidis antaŭ si jam nenian vojon. Estas vero, ke ekzistis unu, ĉiam malfermita por ŝi, sed ĉi tiu vojo kondukus ŝin tien, al tiu loĝejo ĉe la strato Krolewska, kaj devigus ŝin diri al tiu virino kun la velkinta frunto kaj disliberigitaj haroj: mi revenas! vi diris la veron! mi ne estas homo, mi estas objekto!

—— 现在Marta已经无路可走了。不过,有一条路她是永远可走的:这条路会引她到Krolewska街的一幢屋子里,在那里她不得不向披散着头发、前额皱萎的女人说:“我回来了!你说得对:女人(我)不是人,是东西!”Estas vero, ke主语从句;kun la velkinta frunto kaj disliberigitaj haroj介短作后定。

5. Sed en la brusto de la juna virino ekzistis instinktoj, sentoj, rememoroj, kiuj forturnis ŝin de tiu vojo, kiuj faris ĝin nepensebla por ŝi.

—— 可是在这个年轻妇人(Marta)的心里,过去的感情和回忆还没有死去,这些都挡住她,使她不可能走上这条路。

6. Subite ŝi ekaŭdis kvazaŭ en dormo ronkan, nehaltigeblan tusadon. Ĉi tiuj sonoj tremige ŝin ekskuis kaj rapidege eligis ŝin el la ŝtona senmoveco. Rapide ŝi leviĝis sur la litaĵo kaj sidiĝis rektiĝinte.

—— 忽然,仿佛在睡梦中,她听见了嘶哑的、止不住的咳嗽。听了这声音,她全身发抖,一下子就从麻木中清醒过来。她抬起身,坐在地铺上。ronka:鼾声的,发出打鼾似的声音。

7. — Ĉu tio estas vi, kiu tusis, Janjo?

—— Janjo,是你咳嗽吗?

8. La voĉo de la patrino estis tremanta kaj obtuza, la voĉo de la infano estis mallaŭta kaj ronka.

—— 母亲的声音颤抖而低沉,孩子的声音微弱而嘶哑。ronka:鼾声的,发出打鼾似的声音。

9. Rapide ŝi prenis la infanon sur la brakojn kaj sidigis ĝin sur siaj genuoj. Per la manplato ŝi ektuŝis la frunton, kiu estis varmega, ŝi almetis la manon al la brusto, en kiu la infana koreto batadis per forto spasma kaj disŝiranta.

—— prenis la infanon sur la brakojn 抱起孩子 *preni ion en la brakoj, preni iun sur la genuojn, preni ion/iun sur la dorson; kiu和en kiu均引导定从。

10. En la krepuska mallumo ŝi ne povis klare vidi la vizaĝon de la filineto.

—— 在苍茫的暮色中,她看不清孩子的脸。

11. Ŝi eklumigis la malgrandan lampon kaj, portante la kvarjaran knabineton en la brakoj kiel suĉinfanon, elmetis ŝian kapon al la lumo.

—— 她点起了小灯,抱起四岁的小女孩,像抱一个吃奶的婴孩,把她抱到灯前。portante la kvarjaran knabineton en la brakoj 抱起四岁的小女孩,*prenis la infanon sur la brakojn 抱起孩子。

12. Sur la vangoj de la infano troviĝis ruĝaj makuloj de varmego, la larĝaj pupiloj rigardis kun profunda, kvankam muta plendo.

—— 孩子的两颊通红,睁大的眼睛含着深沉的,好似无言的抱怨。kun profunda, kvankam muta plendo 作状。

主题RSS Feed

powered by my little forum