《诗经》小雅•甫田

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Friday, April 21, 2023, 09:18 (377天前)

《诗经》小雅•甫田
甫田
倬彼甫田,岁取十千。我取其陈,食我农人。自古有年。今适南亩,或耘或耔。黍稷薿薿,攸介攸止,烝我髦士。
以我齐明,与我牺羊,以社以方。我田既臧,农夫之庆。琴瑟击鼓,以御田祖。以祈甘雨,以介我稷黍,以穀我士女。
曾孙来止,以其妇子。馌彼南亩,田畯至喜。攘其左右,尝其旨否。禾易长亩,终善且有。曾孙不怒,农夫克敏。
曾孙之稼,如茨如梁。曾孙之庾,如坻如京。乃求千斯仓,乃求万斯箱。黍稷稻粱,农夫之庆。报以介福,万寿无疆。

Riĉrikolto
Laŭdkanto de oficialulo pri la riĉrikolto de kampuloj sub lia regado.

Sur la vastaj kampoj ĉiujare
rikoltiĝas granda kvant’ da greno.
Mi elprenas intan grenostokon
por la kampulojn nutri sen ĝeno.
Ni antaŭe havis riĉrikoltojn,
nun mi iras al la sud’ por vido.
Ili sarkas kampojn, ŝutas semojn,
la grenplantoj kreskas kun rapido.
Al mi sendos la kamp-intendanto
grenon la rikoltitan sen lanto.

Mi plenigas l’ ujojn per milio,
metas bovon, ŝafon por ofero
al gepatroj kaj tero-spiritoj.
La grenplantoj kreskas en prospero,
ke kampuloj ĝojas en la koro.
Ili flutas kaj frapas tamburon
por voki kamp-dion kun dankemo,
peti de li pluvfalan postulon,
helpi plantojn kreski kun favoro
kaj vivteni nin sub lia gloro.

La regnestro venas ja inspekti
kune kun edzino, filoj siaj
kaj per manĝ’ regali la kampulojn,
vokto ĝojas kun rido radia.
Tiu kunvokas kampulojn kune
kaj kunĝuas la frandaĵojn vere.
La grenplantoj bone kreskas nune,
Riĉrikolto alvenos espere.
La regnestro gajas sen kolero,
la kampuloj penas kun fort-ŝvelo.

Lia greno amasiĝas alte
kiel domo kaj nubtuŝa turo.
La tenejoj plenas je nutraĵoj
kaj abundas greno sen mezuro.
Ni bezonas mil tenejojn pliajn
kaj mil larĝajn ĉarojn por gren-porto.
Ĉiujaraj riĉrikoltoj igas,
ke l’ popolo vivu en komforto.
Preĝu ni mil benojn el Ĉielo
al la regno ĉiam en prospero.
elĉinigis Vejdo

《诗经》小雅•甫田

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Friday, April 21, 2023, 09:43 (377天前) @ 喜欢诗词翻译

vokto:监工,监督人。以前见过好几次,今天又忘了又查了词典又记了一遍。

主题RSS Feed

powered by my little forum