《MARTA 》(178)
《MARTA 》(178)
En la mezo de la nokto per la ŝtuparo de la alta domo kuris malsupren virino kun nigra tuko sur la kapo. Preskaŭ absoluta mallumo regis ĉirkaŭ ŝi, kaj tamen ŝi ne ŝanceliĝis kiel antaŭ kelke da horoj, ne puŝiĝis je la krutaj ŝtupoj kaj ne haltis dum la irado por reakiri spiron. Oni povus diri, ke ŝi havis flugilojn ĉe la brakoj, kaj tio tute ne estus senesenca metaforo. Ŝin portis efektive kaj preskaŭ levis super la teron doloro kaj timego.
Post malpli ol duonhoro ŝi revenis, sed ne sola. Ŝin akompanis viro ankoraŭ juna, havanta sur si elegantan ĉapelon kaj bonhavecan pelton. Ili eniris en la ĉambron kaj ambaŭ aliris al la litaĵo, kiu kuŝis sur la planko. La infano kun vizaĝo ruĝa de varmego ĵetiĝadis sur ĝi kun preskaŭ senĉesa tusado kaj neklaraj plendoj.
La kuracisto rigardis ĉirkaŭen, kredeble serĉante seĝon. Ne trovinte ĝin, li stariĝis unugenue sur la planko. La virino staris ĉe la pieda parto de litaĵo, muta kaj senmova, kun malĝoja fajro en la okuloj.
— Kiel malvarme estas ĉi tie! — diris la viro, leviĝante.
La virino nenion respondis.
— Sur kio do mi skribos?
Sur la fenestro staris boteleto kun inko, kuŝis papero kaj folio da papero. La kuracisto fleksiĝinte skribis recepton.
— La infano havas brulumon de la spira kanalo, tiel nomatan bronkiton. Varmigu la ĉambron kaj donadu akurate la medikamenton.
Li diris ankoraŭ kelke da vortoj kaj levis de la planko la ĉapelon. La virino prenis ion el la poŝo kaj silente etendis al li la manon kun mono en la manplato. La kuracisto ankoraŭ unu fojon ĵetis rapidan rigardon ĉirkaŭen kaj ne etendis sian manon.
— Lasu! — li diris jam ĉe la sojlo, — lasu! La infano estas malforta kaj kadukiĝinta. La malsano estos longedaŭra kaj postulos kredeble multe da medikamentoj. Morgaŭ mi venos.
(未完待续)