Kiel vi organizas vian laboran tagon?

作者 aŭtoro: Kampanulo @, 发表于 afiŝita je Sunday, April 23, 2023, 03:48 (376天前)

Kiaj faroj enhavas via labora tago, kiel vi ordis ilin en tempon?

Saluton!

Mi havas intereso scii, kiel homoj en divesaj landoj organizas iliajn tagojn. Hodiaŭ mi proponas paroli pri laboraj tagoj. Ordo de faroj de tago estas tio, al kio ni kutimiĝas. Tiaj faroj kaj horaro povas ŝajni ordinaraj, kutimaj por ni, sed ili povas esti neordinaraj por homoj en aliaj landoj. Bonvolu priskribi vian laboran tagon (ne laboron, sed organizado de vivo)!

Por ekzemplo, mi priskribas mian labortagon.
Sed unue, mi priskribi mian situacion: mi loĝas in Rusio, in granda urbo.
Mi loĝas kun mia edzino kaj du filoj. Plijuna filo estas infanˌĝardenˌanˌo, pliaĝa filo estas mezˌlernˌejˌanˌo. Mia profesio estas inĝeniero. Edzino ankaŭ laboras.

6:20 - "eksonoras" vekˌhorloĝˌo, mi vekas. Mi lavas sin, matenˌmanĝˌas, vestas sin.
6:45 - mi vekigi pliaĝan filon (poste li devas lavi sin, matenˌmanĝˌi, vesti sin, iri en lernejon; edzino zorgas pri tio; poste edzino akompanas plijunan filon en infanĝardenon).
7:00 - mi ekiras al laborejo. Mia vojo el loĝejo gis laborejo havas 1 horo.
8:00-17:00 - mi laboras en laborejo.
(En dua duono de tago edzino renkontas pliaĝan filon el lernejo)
17:00-18:00 - mia vojo al infanĝardeno.
18:00-19:00 - mi akompanas plijunan filon el infanĝardeno en hejmon.
19:00-20:00 - mi varmigas vesperˌmanĝˌon, ni vespermanĝas. Mi ludas kun plijuna filo, paroladas kun pliaĝa filo.
20:00-21:15 - mi preparas filojn al dormo (purigo de dentoj, ŝanĝo de vesto, mi legas libron al plijuna filo, pliaĝa filo legis mem, mi penas akiri interesajn librojn por li).
21:15-21:45 - mi lavas telerojn
21:45-22:20 - mia libera tempo, gi povas manki.
22:20 - mi devas kuŝiĝi por dormo.

Kielmaniere vi organizas viajn tagojn? Ĉu vi havas sufiĉe da tempo por laboro, por infanoj, por via memedukado, por pripensado de via ideoj?

Kiel vi organizas vian laboran tagon?

作者 aŭtoro: dalianjasco, 发表于 afiŝita je Sunday, April 23, 2023, 17:02 (375天前) @ Kampanulo

17:00-18:00 - mia vojo al infanĝardeno.
18:00-19:00 - mi akompanas plijunan filon el infanĝardeno en hejmon.

piede aŭ aŭte?

Kiel vi organizas vian laboran tagon?

作者 aŭtoro: Kampanulo, 发表于 afiŝita je Sunday, April 23, 2023, 19:27 (375天前) @ dalianjasco

piede aŭ aŭte?

Per metroo kaj piede.

17:00-18:00 - mi veturas de laborejo al infanĝardeno per metroo.
Mi ŝatas vagonarojn kaj metroon. Moskvo havas bonan metroon. Kiel mi scias, en Soveta Unio estis "neesprimita regulo": ĉia soveta urbo, kiu havas 1 000 000 da loĝantoj aŭ pli, havas rajton havi metroon.

18:00-19:00 - mi kaj mia plijunan filon iras el infanĝardeno en hejmon piede. Ni iras piede tra iom da parkoj kaj kelkaj kortoj.

Kiel vi organizas vian laboran tagon?

作者 aŭtoro: dalianjasco, 发表于 afiŝita je Sunday, April 23, 2023, 21:45 (375天前) @ Kampanulo

Mi laboras en hejmo kiel tradukisto.Mi tradukas japanan lingvon.
En estinteco,irinte kaj returniĝinte inter mia hejmo kaj mia oficejo, mi veturadis aŭtobuse po horo.Estis vere sufere!

Kiel vi organizas vian laboran tagon?

作者 aŭtoro: Kampanulo, 发表于 afiŝita je Monday, April 24, 2023, 04:05 (375天前) @ dalianjasco

Antaŭ kelkaj jaroj mi loĝis en apudmoskva urbeto. Mi lernis en moskva universitato, poste laboris en Moskvo. En tiu tempo mi ĉiutage veturis el apudmoskva urbeto en Moskvon kaj reen per aŭtobuso + metroo. Mi devis longtempe atendi autobuson starante en longaj vicoj, inkluzive en frosto, veturi en tro plena aŭtobuso. Estis granda aŭtomobilaj trafikŝtopiĝoj en mateno kaj vespero. Veturo povis okupi 1-3 horojn en mateno kaj 1-3 horojn en vespero. Tio estis tre maloportuna. Nun tiu vojo estas grande plibonigita kaj oportunigita, sed trafikŝtopiĝoj ankoraŭ estas; mi nun malofte uzas tion vojon. Sed iutempe mi veturas en tiu urbeto kaj tiutempe mi revi, ke fervojo kunigos tiu urbeto kun Moskvo. Multe da aliaj apudmoskvaj urbetoj havas fervojon. Nun mi povas veturi al laborloko per metroo sen aŭtobuso. Mi legas multe da librojn kaj artikoloj (popularsciencaj, sciencaj, inĝenieraj, aliaj) en metroo dum veturo. Tio estis maloportuna en aŭtobuso.

主题RSS Feed

powered by my little forum