《MARTA 》(180)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, April 24, 2023, 08:08 (362天前)

《MARTA 》(180)

Ŝi nun jam ne ŝiradis siajn harojn, ne ĵetiĝadis sur la plankon kaj ne batadis sian bruston kun senlima humileco. Ŝi estis apenaŭ ombro de la antaŭa Marta. Ŝia malgrasiĝinta kaj flaviĝinta vizaĝo ricevis trajtojn de suferado, kiu, fariĝinte la normala stato de ŝia spirito, penetrinte la plej malgrandajn fibrojn de ŝia korpo, bolis en ŝia brusto kaj kapo surde kaj mute, sed senĉese. La bluiĝintaj lipoj de la virino estis forte kunpremitaj, kiel ĉe persono, kiu kutimis retenadi malantaŭ la interfermitaj dentoj ĝemojn kaj kriojn, ŝiaj senbrilaj pupiloj nebulite rigardadis ĉirkaŭen.

Eble ekzistas ankoraŭ io por vendi?

Ne, ekzistis nenio krom la kuseno, sur kiu ripozis la kapo de la malsana infano, krom la lana tuko, sub kiu spiris ĝia raŭka brusto, kaj du ĉemizetoj kaj malnovaj infanaj vestetoj, por kiuj neniu donos eĉ tiom, kiom oni devas pagi por fasko da ligno. La virino senforte mallevis la manojn.

— Kion do mi faros? — ŝi diris al si mem, — kion mi povas fari? ŝi mortu! mi kuŝigos apud ŝi, kaj mi mortos kune kun ŝi!

Subite la infano ĵetiĝis sur la litaĵo kaj malforte ekkriis. En tiu ekkrio sonis kvazaŭ rido de ĝojo kaj neklara ĝemo de doloro.

— Patro! — ekkriis la infano, eltirante en la aeron ambaŭ maldikajn kaj varmegajn manojn. — Patro! patro!

Ho, Dio! la mortiga varmego alportis antaŭ la okulojn de la infano la bildon de ĝia patro; ĝi ridetis al li, plende ekĝemis antaŭ li kaj petegis lin pri savo!

Marta levis la ĝis nun klinitan kapon; el ŝiaj okuloj, ĝis nun sekaj kaj nebulitaj, kun subita fortego ekverŝiĝis larmoj. Ŝi interfingrigis la manojn kaj fiksis sian nebulitan rigardon sur la vizaĝo de la infano.

— Vi vokas la patron, — ŝi elĝemis el la malfacile spiranta brusto, — li certe povus alporti al vi savon! Li laborenspezus por vi antaŭe por varmo kaj nutro, nun por medikamentoj ...

(未完待续)

《MARTA 》(180)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, April 24, 2023, 08:10 (362天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(180)阅读札记

1. Ŝi nun jam ne ŝiradis siajn harojn, ne ĵetiĝadis sur la plankon kaj ne batadis sian bruston kun senlima humileco.

—— 她现在已经不揪扯自己的头发了,不扑倒在地上,不捶打自己的胸口了。kun senlima humileco 无限谦卑。

2. Ŝi estis apenaŭ ombro de la antaŭa Marta. Ŝia malgrasiĝinta kaj flaviĝinta vizaĝo ricevis trajtojn de suferado, kiu, fariĝinte la normala stato de ŝia spirito, penetrinte la plej malgrandajn fibrojn de ŝia korpo, bolis en ŝia brusto kaj kapo surde kaj mute, sed senĉese.

—— 她几乎变成了从前的Marta的影子。她的瘦削枯黄的脸上,表现出痛苦的表情。这种痛苦已成为她的精神常态,渗入她的全身,在她的大脑和胸口沸腾,无声无息,但无休无止。

3. La bluiĝintaj lipoj de la virino estis forte kunpremitaj, kiel ĉe persono, kiu kutimis retenadi malantaŭ la interfermitaj dentoj ĝemojn kaj kriojn, ŝiaj senbrilaj pupiloj nebulite rigardadis ĉirkaŭen.

—— 发青的嘴唇紧闭着,像一个习惯于强忍住喊叫和呻吟的人那样。她用死气沉沉、茫然失神的眼光环视房里。

4. Ne, ekzistis nenio krom la kuseno, sur kiu ripozis la kapo de la malsana infano, krom la lana tuko, sub kiu spiris ĝia raŭka brusto, kaj du ĉemizetoj kaj malnovaj infanaj vestetoj, por kiuj neniu donos eĉ tiom, kiom oni devas pagi por fasko da ligno.

—— 不,除了生病的孩子头底下的枕头、裹在喘着嘶哑声的胸上的毛围巾、两件衬衫和几件谁也不肯出一捆柴的价钱收买的旧童衣以外,什么也没有了。

5. Subite la infano ĵetiĝis sur la litaĵo kaj malforte ekkriis. En tiu ekkrio sonis kvazaŭ rido de ĝojo kaj neklara ĝemo de doloro.

—— 突然,孩子又在地铺上翻滚起来,轻轻地叫了一声。这一声喊叫中又像欢笑,又像模糊不清的诉苦。

6. Ho, Dio! la mortiga varmego alportis antaŭ la okulojn de la infano la bildon de ĝia patro;

—— 啊,天哪!要命的高烧使孩子在昏昏沉沉中看见了父亲的形像。(要命的高烧把父亲的形像带到了孩子的眼前。)

7. Marta levis la ĝis nun klinitan kapon; el ŝiaj okuloj, ĝis nun sekaj kaj nebulitaj, kun subita fortego ekverŝiĝis larmoj. Ŝi interfingrigis la manojn kaj fiksis sian nebulitan rigardon sur la vizaĝo de la infano.

—— 这时,Marta扬起低垂的头,从她冷淡无光的眼睛里蓦然涌出泪水。ekverŝiĝis感觉可以:verŝiĝis或elverŝiĝis.

8. Li laborenspezus por vi antaŭe por varmo kaj nutro, nun por medikamentoj ...

—— laborenspezus:赚钱。

主题RSS Feed

powered by my little forum