头像

语言似桥 Lingvo kiel ponto

作者 aŭtoro: 殷嘉新 Yin Jiaxin, 来自 el: 湖北 Provinco Hubei, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Tuesday, April 25, 2023, 12:04 (373天前)
编辑: 殷嘉新 Yin Jiaxin, 时间: Thursday, April 27, 2023, 17:23

此文发表在巴西的世界语杂志《Almanako Lorenz》上。

Iam, dum mi ĉeestis la ĉinan eksportan foiron en Guangzhou, maljuna komercisto venis kune kun juna virino al mia eksponbudo. La virino en malflua angla lingvo demandis al mi: “Ĉu vi povas paroli la italan lingvon?”

有一次,我参加广交会时,有一位上了年纪的商人带着一位年轻女士来到我的摊位。那女的用生硬的英语问我:“你会讲意大利语吗?”

“Ne.” mi respondis en la angla lingvo.

“不会。”我用英语回答道。

“La francan?” ŝi demandis denove.

“那么,法语呢?”她又问。

“Ne.” mi respondis kun bedaŭro.

“不会。”我遗憾地回答。

Subite, mi ekmemoris, ke fraŭlino Liu de la najbara budo povas paroli la francan lingvon. Mi tuj petis ŝin helpi min.

突然,我想起来了,旁边摊位上的刘女士会讲法语。我连忙请她来帮忙。

La maljunulo deziris mendi 2500 T-ĉemizojn de mi. Nia traktado iris jene: La maljunulo diris al la virino en la itala lingvo, la juna virino interpretis al fraŭlino Liu en la franca lingvo, kaj fraŭlino Liu interpretis al mi en la ĉina lingvo. Poste, en la franca lingvo fraŭlino Liu al la juna virino interpretis kion mi diris, la juna virino al la maljunulo interpretis en la itala lingvo. Tial, ni elspezis tutan matenon por la simpla negoco.

那位老人想从我这里订购2500件T恤。我们的谈判这样进行:那位老人用意大利语对那年轻的女士说话,那位女士翻译成法语告诉刘女士,刘女士再译成汉语告诉我。然后,刘女士把我的话用法语告诉那位女士,那位女士再用意大利语转述给老人。因此,一笔简单的生意,我们竟然谈了整整一上午。

Antaŭ ol ni faros la kontrakton, la maljunulo postulis, ke mi presu desegnon sur la T-ĉemizon. Li montris al mi desegnon de verda stelo.

签合同时,那老人提出要求,要在T恤上印一个图案。他拿出了一个绿星图案给我看。

“Ĝi devas esti Esperanta verdstelo, ĉu ne?” mi scivole demandis.

“这是世界语的绿星,是吧?”我好奇地问。

“Jes.” ekbrilis la okuloj de la maljunulo, li esperante demandis al mi: “Ĉu vi scias Esperanton?”

“是的。”老人的眼睛亮了起来,他用世界语问我:“你知道世界语吗?”

“Jes.” mirigite mi en Esperanto diris: “mi mem estas esperantisto.”

“知道啊。”我吃了一惊,也用世界语说道:“我是世界语者。“

“Mi ankaŭ estas esperantisto.” Li tre ĝojis premi mian manon.

“我也是世界语者。”他非常高兴地握着我的手。

“Ankaŭ mi!” la juna virino diris ekscitite.

“我也是!”那年轻女子激动地说。

Ni triopo ekridis laŭte dum apude fraŭlino Liu tute konfuziĝis.

我们三人大声地笑了起来,刘女士在一旁完全懵了。

Lingvo funkcias kiel ponto. Esperanto povas tuj mallongigi la ponton.

语言是一座桥。世界语让这座桥一下子缩短了。

主题RSS Feed

powered by my little forum