《MARTA 》(182)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, April 26, 2023, 07:20 (360天前)

《MARTA 》(182)

La malluma figuro de la virino kuris en la krepusko tra la arkaĵan pordegejon de la domo.

— Mi iros ... mi eltiros la manon ... mi almozelpetos ... murmuretis al si Marta. Ŝi elkuris sur la straton, haltis, pripensis ankoraŭ dum momento kaj ekkuris en la direkto al la strato Swieto-Jerska. Flamaj flugiloj, el kiuj unu estis doloro kaj la dua estis timo, denove portis ŝin kun mirinda rapideco. Blinda, surda, ne sentante la puŝojn de la pasantoj, ne atentante iliajn insultojn kaj scivolajn rigardojn, ŝi simile al fulmo trapenetradis la amasojn da homoj, kiuj malhelpis ŝian iradon, kaj laŭlonge de la trotuaroj ŝi kuris rapidege al tiu loko, en kiu troviĝis unu el la kompatemaj manoj, kiujn ŝi estis renkontinta. Fine ŝi troviĝis antaŭ la pordego, en kiun ŝi iam eniris kun ĝojo, espero, fiereco, ŝi ekspiris profunde, iris rapide laŭ la lumita ŝtuparo, kaj per tremanta mano ŝi tuŝis la butonon de elektra sonorilo. La pordo malfermiĝis, juna, elegante vestita, vigla servistino aperis sur la sojlo, samtempe ondo da lumo falis en la okulojn de la veninta virino kaj ondo da bruo, konsistanta el homaj voĉoj, tuŝis ŝiajn orelojn. La antaŭĉambro estis abunde lumita, malantaŭ la pordo kondukanta en la salonon bruis, babilis, ridis dekkelke, eble eĉ kelkdek homaj voĉoj.

— Kion vi deziras, sinjorino? — demandis la servistino.

— Mi havas aferon al sinjorino Rudzinska.

— Ho! tiam eble venu morgaŭ. Hodiaŭ miaj gesinjoroj havas sian semajnan vesperkunvenon; la gastoj ĵus kolektiĝis, mia sinjorino ne povas eliri el la salono ...

Marta eliris returne sur la ŝtuparon. La servistino fermis post ŝi la pordon. Malantaŭ ĉi tiu pordo loĝis efektive bona, sincere favorkora virino: sed ŝia kompatema mano ne povis en ĉi tiu momento malfermiĝi por Marta. Kaj tio estis afero tute natura. Kompatemaj manoj ĝenerale enhavas en si kruelan elementon de necerteco. Ĉar la plej bona homo ne povas ĉiun momenton de sia vivo dedici (dediĉi?) al bonaj faroj. Ne sole la neprokrasteblaj okupoj kaj la personaj zorgoj, sed eĉ la per si mem senkulpaj, iafoje eĉ devigaj sociaj amuziĝoj direktas la kompateman manon al aliaj celoj kaj faroj, ne permesante, ke ĝi en tiu momento estu apogo por homa mizero.

Marta nun iris, aŭ pli vere kuris en direkto al la strato Krakowskie Przedmiescie. Kredeble ŝi pensis pri la bonfarema libristo. Sed apenaŭ ŝi haltis antaŭ la pordo de la librejo kaj ekrigardis tra la vitron, ŝi retiriĝis sur la trotuaron. Ŝi vidis en la librejo kelkan nombron da personoj, kelke da elegante vestitaj sinjorinoj kaj du gajvizaĝajn sinjorojn, kiuj elektadis librojn por aĉeti.

(未完待续)

《MARTA 》(182)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, April 26, 2023, 07:22 (360天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(182)阅读札记

1. La malluma figuro de la virino kuris en la krepusko tra la arkaĵan pordegejon de la domo.

—— 一个女人的黑影在暮色中奔跑,穿过房子的拱形门厅。

2. Ŝi elkuris sur la straton, haltis, pripensis ankoraŭ dum momento kaj ekkuris en la direkto al la strato Swieto-Jerska.

—— en la direkto al 朝 ...... 方向。

3. Flamaj flugiloj, el kiuj unu estis doloro kaj la dua estis timo, denove portis ŝin kun mirinda rapideco.

—— 激情的翅膀,一只是痛苦,另一只是恐惧,又以惊人的速度带她飞奔。el kiuj定从;la dua = la alia;kun mirinda rapideco 作状。

4. Blinda, surda, ne sentante la puŝojn de la pasantoj, ne atentante iliajn insultojn kaj scivolajn rigardojn, ŝi simile al fulmo trapenetradis la amasojn da homoj, kiuj malhelpis ŝian iradon, kaj laŭlonge de la trotuaroj ŝi kuris rapidege al tiu loko, en kiu troviĝis unu el la kompatemaj manoj, kiujn ŝi estis renkontinta.

—— 她什么也看不见,什么也听不见,她没有感到过路人的拥挤,也不去注意他们的责骂和惊奇的眼光。她像闪电一般穿过阻碍她行进的人群,沿着人行道,向她遇见的曾帮助过她的人所住的地方飞跑而去。Blinda, surda,是主语(ŝi)修饰语;ne sentante la puŝojn de la pasantoj, ne atentante iliajn insultojn kaj scivolajn rigardojn,作状;kiuj作定;laŭlonge de la trotuaroj 还可:laŭ la trotuaroj;tiu loko, en kiu定从;kiujn定从;la kompatemaj manoj 借代修辞格,指好心人,乐于行善的人。

借代修辞格:借代就是借用某一特定的词指代真正的词,即以局部代表全部或以全部指部分。

世界语和民族语一样也有:借代修辞格,拟人法,夸张修辞格,反语修辞格,双重否定,暗喻修辞格,平行结构,含蓄陈述修辞格等。

5. Fine ŝi troviĝis antaŭ la pordego, en kiun ŝi iam eniris kun ĝojo, espero, fiereco, ŝi ekspiris profunde, iris rapide laŭ la lumita ŝtuparo, kaj per tremanta mano ŝi tuŝis la butonon de elektra sonorilo.

—— 最后,她在一幢房子的大门口站住了,不久以前她还曾怀着快乐、希望和骄傲的心情走进这幢房子;她深深地叹了口气,沿着点了灯的楼梯迅速跑上去,用颤抖的手按了按门铃(电铃的按钮)。en kiun定从;kun ĝojo, espero, fiereco,作状;per tremanta mano作状。

6. La pordo malfermiĝis, juna, elegante vestita, vigla servistino aperis sur la sojlo, samtempe ondo da lumo falis en la okulojn de la veninta virino kaj ondo da bruo, konsistanta el homaj voĉoj, tuŝis ŝiajn orelojn.

—— 一个衣着漂亮、年青活泼的女佣打开了门。(直译:门开了,一个衣着漂亮、年青活泼的女佣出现在门槛上。)明亮的灯光照得来者(Marta)的眼睛发花,喧嚷的人声震荡着她的耳鼓。ondo da 潮涌般的人或物,还有:ondo kaj ondo da; ondo post ondo da; konsistanta el homaj voĉoj,作后定,可扩展成定从。

7. La antaŭĉambro estis abunde lumita, malantaŭ la pordo kondukanta en la salonon bruis, babilis, ridis dekkelke, eble eĉ kelkdek homaj voĉoj.

—— 前室灯火通明,在通往客厅的门后人声吵闹,有十几个,甚至可能有几十个人在谈笑。kondukanta en la salonon 后定。

8. — Kion vi deziras, sinjorino?

—— 你有嘛事,太太?

9. — Mi havas aferon al sinjorino Rudzinska.

—— 我有事找Rudzinska太太。

10. La servistino fermis post ŝi la pordon.

—— post ŝi 和 post si 意思是不一样的。

11. sed ŝia kompatema mano ne povis en ĉi tiu momento malfermiĝi por Marta.

—— 但这时她不能向Marta伸出援手。直译:但这时她的仁慈的手不能为Marta开启。

12. Ĉar la plej bona homo ne povas ĉiun momenton de sia vivo dedici (dediĉi?) al bonaj faroj.

—— 因为最好的人也不能把毕生所有的时间都献身于慈善事业。dedici (dediĉi?),括弧里的单词是我打字时添加的,因为我感觉原文的dedici是印误。

13. Ne sole la neprokrasteblaj okupoj kaj la personaj zorgoj, sed eĉ la per si mem senkulpaj, iafoje eĉ devigaj sociaj amuziĝoj direktas la kompateman manon al aliaj celoj kaj faroj, ne permesante, ke ĝi en tiu momento estu apogo por homa mizero.

—— 不但是刻不容缓的公务和私事,而且

14. Marta nun iris, aŭ pli vere kuris en direkto al la strato Krakowskie Przedmiescie.

—— aŭ pli vere 说得更正确一些,准确地说,确切地说;en direkto al 朝 ...... 方向。

你有嘛事?

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, April 26, 2023, 07:29 (360天前) @ 雁过留声

— Policisto! — li ekkriis laŭte, starante sur la sojlo, — policisto!

— Kion vi deziras? — aŭdiĝis voĉo el la strato.

从上面对话看,Kion vi deziras? 应该是:你有嘛事?你有啥事?你有什么事?

她穿着黑衣服

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, April 26, 2023, 08:01 (360天前) @ 雁过留声

6. — Mi ŝin renkontis, ŝi estis vestita nigre, ŝi kuris kiel rabia, nenion vidante antaŭ si, mi pensis, ke ŝi estas freneza!

—— ŝi estis vestita nigre, 她穿着黑衣服,还可以:ŝi estis vestita en/per nigra vesto. 这句:ŝi kuris kiel rabia, 她像疯子一样狂跑,kiel rabia 为主语表语。nenion vidante antaŭ si 分短作伴随状语。mi pensis, ke ŝi estas freneza! 宾从用相对时间,而不随主句用过去时。

她穿着黑衣服

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, April 26, 2023, 08:09 (360天前) @ 雁过留声

ŝi kuris kiel rabia, 是不是还可以理解为:ŝi kuris kiel rabia (homo)?

Sub instigo de la instinkto de memkonservo

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, April 26, 2023, 09:20 (360天前) @ 雁过留声

12. Sub instigo de la instinkto de memkonservo ŝi kuris for de la homoj, kaj ili estis malantaŭ ŝi, antaŭ ŝi, ĉirkaŭ ŝi; kredeble ŝajnis al ŝi, ke kurado rapida, blinda, senpripensa alportos ŝin tien, kie ili ne estos ...

—— 自卫的本能迫使她避开人们。这些人在她后面、前面、四周。她可能觉得不加思索、漫无目标的飞奔能够帮助她避开他们 ...... Sub instigo de la instinkto de memkonservo 在自卫的本能的迫使(促使,鼓动,怂恿)下。类似的表达还有:sub la stimulo de ... puŝata/pelata/stimulata/impulsata de ... 这个kredeble ŝajnis al ŝi, ke是主语从句。tien, kie为地从。

主题RSS Feed

powered by my little forum