《MARTA 》(183)(184)
《MARTA 》(183)
Estis inter la sepa kaj oka horo vespere, sekve la tempo, kiam granda urbo ekstere kaj interne bolas per plej kapturna movado, brilas per plej riĉaj vestoj, preskaŭ ĝis senfineco multobligis en si la aperojn de civilizacio, kiuj ekregas en la internoj de la domoj kaj sur la strataj vojoj, sur grandajn spacojn verŝas abundan lumon, muzikon, amasojn, bruon. La vivo vespera estas duono de la vivo, eble la pli granda duono por la loĝantaro de urbo, sur kies ĉielo dum multe da semajnoj la suno lumas ĉiutage apenaŭ kelke da horoj.
La strato Krakowskie Przedmiescie estis plena de movado, bolis per vivo kaj rapidado, kiun favoris la vetero de tiu vespero. Malgrandpeca martmonata neĝo falis sur la ankoraŭ frostitan teron kaj purigis la ĉielon de la blanketaj nuboj. Nun la ĉiela plafono etendita super la urbo estis alte profunda, malluma, stelplena.
Senĉesa bruo de radoj simile al senfina tondro kuris laŭ la mezo de la larĝa strato. Sur la trotuaroj ondis miloj da homaj kapoj. Estis tie tiel lume, preskaŭ kiel dum la tago, ĉar krom la tre densaj gasaj lanternoj multaj magazenaj fenestroj verŝis sur vastan spacon torentojn da lumo.
Sur la trotuaroj de la ĉefaj stratoj de Varsovio neniam estas tiel multe da homoj, kiel ĝuste en tiu tempo. Ĉar ĝi estas la tempo kiel de la laboruloj, tiel ankaŭ de la mallaboruloj. La laboruloj rapidas al ripozo aŭ al distriĝo, la mallaboruloj amas tiujn por ili tre konformajn elementojn: parolbruon, al kiuj ili sensence elmetas siajn orelojn, diversecon de vidaĵoj, kiujn ili rigardas kun malfermitaj buŝoj, brilan lumon, kiu karesas iliajn okulojn, kaj eble ankaŭ la mistera duonlumo de la vespero ilin allogas. En tiu kuranta, rapidanta, babilbruanta amaso troviĝas sendube multe da kompatemaj animoj, sed tiuj animoj estas nun okupataj de io alia ol de kompatado. Ilin kaptis la turnovento de la mondo, la finiĝado de la tago igis ilin rapidi; amuzoj, personaj aferoj, sentoj en tiu tempo de la tago vigligis la imagon, okupis la pensojn, donis celon al la rapidaj paŝoj. Krom tio ĉe arta lumo malpli klare ol ĉe la taga lumo montriĝas la sulkoj sur la vizaĝo de suferanto, en senvivaj pupiloj ludas la radioj de la lampoj, imitante brilon de sano kaj vivo, la strata bruo faras neaŭdeblaj la voĉojn de elturmentitaj brustoj. Kaj la kompatemaj animoj kaj manoj haltas plej precipe kaj plej longe tie, kie la skeleto de mizero plej laŭte sonas per siaj nudaj ostoj, plej terure rigardas per siaj kadavraj okuloj.
(未完待续)
《MARTA 》(184)
Jam kvaronhoron Marta estis sur la strato Krakowskie Przedmiescie. Kvaronhoron? jaron, jarcenton, de la komenco de la tempoj!
Ŝi nun jam ne kuris, sed iris malrapide, rigida, muta, kun senmova vizaĝo kaj kun okuloj, kies vitreca rigardo vagadis sur la vizaĝoj de la pasantoj.
La flamaj flugiloj, kiujn ŝi antaŭ unu horo havis ĉe la brakoj, defalis, ŝi sentis sin denove morte laca. Ŝi tamen iris; en la strioj da lumo, en la mallumo, antaŭ ŝi, super ŝi, apud ŝi, inter la steloj de la ĉielo kaj inter la homaj vizaĝoj sur la tero flugpendis kaj kun silenta plendo ŝin rigardis la vizaĝo de ŝia infano. Ŝi iris; ĉar kiam ŝi vidis la homojn, en ŝia kapo nun la unuan fojon vekiĝis penso akuzanta. Plenda sento kontraŭ la homoj ekbrulis en ŝia brusto per ĉiuj larmoj, kiuj antaŭe koaguliĝis, sed nun iom post iom aliformiĝis en brogantan bolaĵon. La unuan fojon ŝi nun opiniis, ke la homoj estas kulpaj pri ŝia senlima mizero, ke ili devas porti la ŝarĝon de ŝia vivo kaj de la vivo de ŝia infano. En ĉi tiu momento en ŝi plene estingiĝis la sento de persona respondeco. Ŝi sentis sin malforta kiel infano, laca kaj kaduka kiel estaĵo agonianta.
— Tiuj fortaj, — ŝi pensis, — tiuj kapablaj, tiuj feliĉaj dividu tion, kion la mondo al ili donas, kun mi, al kiu la mondo nenion volis doni.
Kaj tamen ŝi ankoraŭ eĉ unu fojon ne etendis la manon.
Ĉiufoje, kiam ŝi renkontiĝis kun ia facila, gracia, eleganta virina figuro, ŝi elprenis la manon el la faldoj de sia maleleganta tuko, sed ne etendis ĝin, malfermis la buŝon, sed nenion elparolis. Ŝia senfortiĝinta voĉo timis la stratan bruon, en kiu ĝi devus droni neaŭdita, la manon frapadis ia nevidata forto kaj puŝadis ĝin malsupren.
Ĉu tio estis ankoraŭ potenco de la honto?
Kaj tamen ĝi tie ĝemegadis, la kompatinda malsana infano de la malriĉa virino, ĵetiĝadis sur sia malmola litaĵo, kaj per buŝo sekigita de varmego, per brusto raŭkiĝinta kaj mortanta ĝi vokadis la patron!
(未完待续)