《MARTA 》(185)(186)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, April 28, 2023, 06:45 (371天前)

《MARTA 》(185)

Du sinjorinoj en veluraj supervestoj, apogante sin reciproke unu al la alia, iris rapide kaj interparolis gaje. Unu el ili estis juna kaj bela kiel anĝelo.

Marta stariĝis antaŭ ili.

— Sinjorino! — ŝi ekkrietis, — sinjorino!

Ŝia voĉo estis mallaŭta, sed ne timema. Ŝi ne kapablis alagordi ĝin, eble ŝi eĉ ne provis alagordi ĝin al la tonoj de almozpetado. Tial la irantaj sinjorinoj ne komprenis la signifon de ŝia ekkrio. En rapideco ili preterpasis ŝin je kelke da paŝoj, sed poste ili haltis, kaj unu el ili, returnante la kapon, demandis: kio estas, sinjorino? ĉu ni ion perdis?

Nenia respondo sekvis, ĉar Marta direktiĝis al la kontraŭa flanko kaj iris pluen tiel rapide, kvazaŭ ŝi volus forkuri de tiuj virinoj kaj ankaŭ de tiu loko, sur kiu ŝi vokis ilin.

Ŝi malrapidigis siajn paŝojn, sur ŝiaj flaviĝintaj, velkintaj, kaviĝintaj vangoj aperis ruĝaj makuloj. Tio estis sekvosignoj de varmego, kiu bruligis ŝian bruston. En la pupiloj fulmetadis akraj briloj. Tio estis rebrilo de tiu fajro de malesperaj pensoj, kiuj atakis ŝian kapon.

Ŝi malrapidigis siajn paŝojn, ŝi haltis denove. Sur la trotuaro iris viro iom klinita sub la pezo de bonhaveca pelto, kiu certe estis superflua por li. Marta direktis penetrantan rigardon en la vizaĝon de la pasanto. Ĝi estis bonkora, milda, ornamita de densaj neĝoblankaj lipharoj.

Ŝi elprenis denove la manon el la faldoj de sia tuko kaj, ne etendante ĝin, ŝi eldiris pli laŭte ol antaŭe: — Sinjoro! sinjoro!

La viro estis jam preterironta, li tamen subite haltis, ekrigardis la virinan vizaĝon, lumitan de brilo de lampo el vasta fenestro, kaj komprenis, kion ŝi volas. Li enŝovis la manon en la poŝon de la surtuto, elprenis el ĝi malgrandan monujon, videble serĉis ion inter la malgrandaj moneroj, trovis kion li serĉis, enpremis en la manon de la virino malgrandan moneron kaj foriris. Marta ekrigardis la ricevitan donon kaj ekridis obtuze. Ŝi elpetegis kvin spesdekojn.

La griza klinita pasanto havis kompateman manon. Ĉu li povis scii, kiaj estis la bezonoj de la helpopetanta virino? kaj se li tion scius, ĉu li volus, ĉu li povus kontentigi ilin? Kaj kiom da fojoj la almozpetanta virino devos etendi la manon, antaŭ ol el similaj donoj kolektiĝos la necesa sumo, por akiri nun por ŝi plej grandan riĉajon (riĉaĵon?): faskon da ligno kaj boteleton da medikamento?

(未完待续)

《MARTA 》(186)

La almozpetanta virino iris pluen, rigida, muta, kun la malgranda monero en la konvulsie kunpremita mano. Ŝi haltis denove. Ne la pasantojn ŝi nun rigardis, sed ŝi direktis sian rigardon tra la travidan, vastan, hele lumitan fenestron. Tio estis fenestro de magazeno, kiu ĉe la arta ĉirkaŭlumado havis aspekton de sorĉa palaco. Interne ornamis ĝin marmoraj kolonoj, inter ili pendis luksaj purpuraj kurtenoj, belkoloraj tapiŝoj, pendantaj sur la muroj, karesis la rigardon per ruĝo de rozoj kaj verdo de herbo; antaŭ ili distingiĝis per blanka koloro skulptitaj figuroj de statuoj. Sur bronzaj postamentoj orbrilantaj kandelabroj etendis siajn branĉoformajn brakojn, staris arĝentaj vazoj kaj pokaloj, porcelanaj korboj kaj kristalaj kloŝoj, kovrantaj grupojn da marmoraj statuetoj. Sed ne ĉiuj tiuj belaĵoj kaj riĉaĵoj turnis sur sin la atenton de la nigra flamanta okulo, kiu rigardis el la strato en la internon de la magazeno.

Antaŭ longa palisandra tablo, kiun simile al girlandoj da grandaj floroj kovris amasoj da ŝvelformaj kaj beldesegnaj tapiŝoj, staris du homoj. Unu el ili estis vendanto, la dua estis aĉetanto. Ili interparolis vigle, la vendanto havis vizaĝon gajan, la aĉetanto havis vizaĝon enpensiĝintan kaj iom embarasitan, kredeble de la elekto, kiun li devis fari inter la objektoj, el kiuj ĉiu estis majstraĵo de industrio kaj de bongusto.

La vitra pordo malrapide malfermiĝis, en la riĉan magazenon eniris virino kun larĝa blanka rubando malsupre de la nigra vesto, kun nigra granda tuko, kovranta la kapon kaj krucigita sur la brusto. La flaviĝinta kaj sulkoplena frunto de tiu virino estis duone kovrita de senordiĝintaj, el sub la tuko elŝoviĝintaj haroj; sur la vangoj estis malhele ruĝaj makuloj, sed la lipoj estis blankaj preskaŭ kiel papero.

Aŭdinte, ke la pordo malfermiĝas, ambaŭ viroj ekrigardis en la flankon de la eniranta virino. Ŝi haltis ĉe la pordo, proksime de marmorkovrita tableto, kiu staris sub granda spegulo. En tiun sanktejon de riĉeco ŝi enŝoviĝis kiel fantomo, kaj kiel fantomo ŝi staris ĉe la muro senmove kaj mute.

— Kion vi deziras, sinjorino? — demandis la mastro de la magazeno, elklinante iom la kapon kaj rigardante el malantaŭ bukedo da artefaritaj floroj la malhelan senmovan figuron.

Sed ŝi ne rigardis lin. Ŝi enpikis sian rigardon en la vizaĝon de la aĉetanta sinjoro, kiu, kun riĉa pelto nezorgece pendanta sur la ŝultroj, kun blanka mano kuŝanta sur belkolora tapiŝo, rigardis ŝin per senatenta okulo.

— Kion vi deziras, sinjorino? — ripetis sian demandon la mastro; per longa rigardo li ekzamenis la malhelan figuron de la kapo ĝis la piedoj kaj severe diris plue:

— Kial vi ne respondis?

Ŝi daŭrigis rigardi la viron kun la riĉa pelto. Oni povus diri, ke en ŝia brusto troviĝas ia kruela, ŝiranta mano kaj ŝia kapo estas en flamoj, ĉar ŝia spirado fariĝis ĉiam pli rapida kaj la vangoj kaj la frunto kovriĝis per malhela purpuro. Subite ŝi eltiris la manon el la faldoj de la tuko kaj etendis ĝin iom antaŭen. Ŝiaj bluiĝintaj lipoj, tremante malfermiĝis kaj fermiĝis kelke da fojoj.

— Sinjoro! — ŝi fine diris, — bona sinjoro! donu ion por medikamento por mia malsana infano!

Ŝia malgrasa kaj malvarma mano tremis kiel folio de tremolo, en ŝia penetranta voĉo sonis jam tirataj kaj plendaj sonoj de almozulo.

La sinjoro en la riĉa pelto rigardis ŝin dum momento kaj iom levis la ŝultrojn.

— Mia sinjorino! — li diris seke; — ĉu vi ne hontas peti almozojn; Vi estas juna kaj sana, vi povas labori!

Dirinte tion, li turnis sin al la palisandra tablo, sur kiu kuŝis la tapiŝoj kaj staris la arĝentaj korboj.

(未完待续)

《MARTA 》(185)(186)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, April 28, 2023, 06:48 (371天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(185)

1. Du sinjorinoj en veluraj supervestoj, apogante sin reciproke unu al la alia, iris rapide kaj interparolis gaje. Unu el ili estis juna kaj bela kiel anĝelo.

—— 两个穿天鹅绒大衣的太太,互相依傍着,一边快速地走着,一边愉快地说着话。其中一个又年青又漂亮,像天使一样。

en veluraj supervestoj 作后定,还可:kun veluraj supervestoj;apogante sin reciproke unu al la alia, 作状,表示伴随动作,为次要动作,与谓语动词(iris rapide kaj interparolis gaje)所表示的动作同时发生,其逻辑主语是Du sinjorinoj. 分短apogante sin reciproke unu al la alia, 这个表达的reciproke unu al la alia,是不是有点重复? 二者选其一:apogante sin reciproke? 或:apogante unu al la alia/unu (la) alian?

2. Ŝia voĉo estis mallaŭta, sed ne timema. Ŝi ne kapablis alagordi ĝin, eble ŝi eĉ ne provis alagordi ĝin al la tonoj de almozpetado.

—— eble ŝi eĉ ne provis alagordi ĝin al la tonoj de almozpetado. 也许她不想效仿乞丐的声音。alagordi ĝin (sian voĉon) al la tonoj de almozpetado. 使自己的嗓音与 ...... 音调一致。

3. En rapideco ili preterpasis ŝin je kelke da paŝoj,

—— 她们在离她几步远的地方快速地绕过了她。En rapideco = Papide; preterpasis:绕过,躲过;从 ...... 旁经过/走过。

4. Nenia respondo sekvis, ĉar Marta direktiĝis al la kontraŭa flanko kaj iris pluen tiel rapide, kvazaŭ ŝi volus forkuri de tiuj virinoj kaj ankaŭ de tiu loko, sur kiu ŝi vokis ilin.

—— direktiĝis al = sin direktis al ...; sur kiu引导定从。

5. Ŝi malrapidigis siajn paŝojn, sur ŝiaj flaviĝintaj, velkintaj, kaviĝintaj vangoj aperis ruĝaj makuloj.

—— 她放慢了脚步。在她萎黄下陷的两颊上泛起了红晕。flaviĝintaj, velkintaj, kaviĝintaj 三分作定。

6. En la pupiloj fulmetadis akraj briloj. Tio estis rebrilo de tiu fajro de malesperaj pensoj, kiuj atakis ŝian kapon.

—— 眼睛里微微闪烁着锐利的光芒,这是在她脑子里燃烧的绝望之火的反光。

7. Sur la trotuaro iris viro iom klinita sub la pezo de bonhaveca pelto, kiu certe estis superflua por li.

—— 人行道上走过一个男子,他穿着昂贵的皮大衣,在大衣的重压下,他的腰有点弯,显然大衣对他是多余的东西。iom klinita sub la pezo de bonhaveca pelto 作后定,被昂贵的大衣压弯了腰。kiu定从。

8. Marta direktis penetrantan rigardon en la vizaĝon de la pasanto. Ĝi estis bonkora, milda, ornamita de densaj neĝoblankaj lipharoj.

—— Marta把锐利的目光盯向他的脸。这张脸流露出善良、和蔼的表情,长着浓密雪白的胡子。ornamita de 点缀着,装饰着,装点着。

9. La viro estis jam preterironta, li tamen subite haltis, ekrigardis la virinan vizaĝon, lumitan de brilo de lampo el vasta fenestro, kaj komprenis, kion ŝi volas.

—— 那男子正要从她身旁走过,忽然站住了,瞧了瞧她那被大橱窗里的灯光照亮的脸,明白了她的要求。

estis jam preterironta 过去主动复合式,过去将来时。lumitan de brilo de lampo el vasta fenestro, 分短作后定,含有el vasta fenestro的介短作后定。komprenis, kion ŝi volas. 宾从不随主句用过去时,而用相对时间。

10. La griza klinita pasanto havis kompateman manon.

—— 这个白头发、背驼的人心地善良,富有同情心。

《MARTA 》(186)

1. La almozpetanta virino iris pluen, rigida, muta, kun la malgranda monero en la konvulsie kunpremita mano.

—— 这个乞讨的女人(Marta)继续走着,不声不响木木地走着,痉挛的手里紧握着这枚小硬币。rigida, muta 主语表语;kun短作状。

2. Ŝi haltis denove. Ne la pasantojn ŝi nun rigardis, sed ŝi direktis sian rigardon tra la travidan, vastan, hele lumitan fenestron.

—— 她又站住了,现在她注意的不是行人,而是透明的灯光明亮的大橱窗。ŝi direktis sian rigardon tra la travidan, ...... 视觉的表达。

3. Tio estis fenestro de magazeno, kiu ĉe la arta ĉirkaŭlumado havis aspekton de sorĉa palaco.

—— 这是一家在人工照明下好像仙宫的商店。kiu定从。havis aspekton de sorĉa palaco 像是有魔力的宫殿(有着魔力宫殿的面貌/样子);havis aspekton de 像是 ......(有着 ...... 的面貌/样子)。

4. Interne ornamis ĝin marmoraj kolonoj, inter ili pendis luksaj purpuraj kurtenoj, belkoloraj tapiŝoj, pendantaj sur la muroj, karesis la rigardon per ruĝo de rozoj kaj verdo de herbo;

—— 在里面,装饰着大理石柱子,在石柱之间,挂着华丽的绛紫色的窗帘,四壁张挂的色调雅致的壁毯上的红玫瑰和青草十分悦目。karesis la rigardon/okulojn 悦目;karesi la orelojn 悦耳。

5. antaŭ ili distingiĝis per blanka koloro skulptitaj figuroj de statuoj.

—— 在它们(挂毯)前面那些雕像以其白色而抢眼(显得醒目)。

6. Sed ne ĉiuj tiuj belaĵoj kaj riĉaĵoj turnis sur sin la atenton de la nigra flamanta okulo, kiu rigardis el la strato en la internon de la magazeno.

—— turnis la atenton sur ion (al io) 把注意力转到某事上。

7. Unu el ili estis vendanto, la dua estis aĉetanto.

—— la dua = la alia.

8. Ili interparolis vigle, la vendanto havis vizaĝon gajan, la aĉetanto havis vizaĝon enpensiĝintan kaj iom embarasitan, kredeble de la elekto, kiun li devis fari inter la objektoj, el kiuj ĉiu estis majstraĵo de industrio kaj de bongusto.

—— kredeble de la elekto, 可能由于选择,de表原因。kiun定从,el kiuj定从。

9. La vitra pordo malrapide malfermiĝis, en la riĉan magazenon eniris virino kun larĝa blanka rubando malsupre de la nigra vesto, kun nigra granda tuko, kovranta la kapon kaj krucigita sur la brusto.

—— 玻璃门慢慢地打开了,一个女人走进店里。她穿着镶着白饰带的黑衣服,披着一条盖住头和肩膀的黑色大围巾。两个kun短均作后定,分短kovranta la kapon kaj krucigita sur la brusto也作后定,可扩展为定从。

10. Aŭdinte, ke la pordo malfermiĝas, ambaŭ viroj ekrigardis en la flankon de la eniranta virino.

—— ke从句作分词Aŭdinte的宾语,用相对时间malfermiĝas.

11. En tiun sanktejon de riĉeco ŝi enŝoviĝis kiel fantomo, kaj kiel fantomo ŝi staris ĉe la muro senmove kaj mute.

—— 她像幽灵一样潜入这富丽的圣地,又像幽灵一样站在墙边,默然不动。

12. — Kion vi deziras, sinjorino?

—— 你有什么事吗?

13. Ŝi enpikis sian rigardon en la vizaĝon de la aĉetanta sinjoro, kiu, kun riĉa pelto nezorgece pendanta sur la ŝultroj, kun blanka mano kuŝanta sur belkolora tapiŝo, rigardis ŝin per senatenta okulo.

—— 她直勾勾地望着顾客的脸。那顾客把华贵的裘皮大衣漫不经心地披在肩上,一只白皙的手放在色调雅致的地毯上,心不在焉地瞥了她一眼。

14. per longa rigardo li ekzamenis la malhelan figuron de la kapo ĝis la piedoj kaj severe diris plue:

—— 用长长的目光对那黑影从头到脚打量了一番。

15. Ŝia malgrasa kaj malvarma mano tremis kiel folio de tremolo, en ŝia penetranta voĉo sonis jam tirataj kaj plendaj sonoj de almozulo.

—— 她的消瘦的、冰凉的小手像山杨树叶子似地发抖,她的声音已经带有叫花子那种拖长的、凄苦的音调了。

16. La sinjoro en la riĉa pelto rigardis ŝin dum momento kaj iom levis la ŝultrojn.

—— 穿着华贵裘皮大衣的先生朝她看了一眼,微微耸了耸肩。

en la riĉa pelto 穿着华贵裘皮大衣 显然是介短作后定。还可以用:kun la riĉa pelto. 类似表达还有:envolvita en la riĉa pelto, vestita en la riĉa pelto, kun riĉa pelto pendanta sur la ŝultroj, havanta sur si la riĉan pelton, portanta la riĉan pelton, pelte vestita ...

dum momento 还可短缩成:momenton. levis la ŝultrojn 耸肩。

17. — ĉu vi ne hontas peti almozojn; Vi estas juna kaj sana, vi povas labori!

—— 你要饭不觉得害臊吗? 您年青力壮,可以工作呀!

主题RSS Feed

powered by my little forum