《诗经》国风•卫风•硕人
《诗经》国风•卫风•硕人
硕人
硕人其颀,衣锦褧衣。齐侯之子,卫侯之妻。东宫之妹,邢侯之姨,谭公维私。
手如柔荑,肤如凝脂。领如蝤蛴,齿如瓠犀。螓首蛾眉,巧笑倩兮,美目盼兮。
硕人敖敖,说于农郊。四牡有骄,朱幩镳镳。翟茀以朝。大夫夙退,无使君劳。
河水洋洋,北流活活。施罛濊濊,鳣鲔发发。葭菼揭揭,庶姜孽孽,庶士有朅。
.
Novedzino de Duko Zhuang
Laŭdo pri la beleco de la novedzino.
.
Ŝi altas en statur’ kun belo,
vestite pelte kaj satene.
Karuloj ŝiaj de bon-klero:
markizo-patro, duko-edzo.
Ŝi estas franjo de princido,
bofranjo juna de feŭdlordo
kaj bofilnjo de erudito.
.
Fingroj ŝiaj pint-sveltas bele,
ŝia haŭto blankas neĝece,
ŝia kolo suplas leĝere,
ŝiaj dentoj vicas bonorde,
ŝiaj brovoj kurbas apere,
ŝiaj vangoj ridas alloge,
okuloj ŝiaj brilas hele.
.
Ŝi belaspektas senkompare
kaj stopas ĉaron ĉe kamprando.
Imponas kvar stalonoj stare
kun ruĝa silko ĉe buŝbrido.
Kaleŝas ŝi en korton knare,
korteganoj retiriĝas jam
ŝi kaj duko kunas senbare.
.
Flava Rivero glitas flue,
kurante norden kun murmuro.
Ĵetiĝas retoj akven brue,
elsaltas fiŝoj jen kun ĝojo
inter kanoj ondantaj skue.
Knabinoj ĉarmaj kaj soldatoj
spektas ŝian nupton plenĝue.