《MARTA 》(187)(188)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, April 29, 2023, 06:00 (336天前)

《MARTA 》(187)

La mastro de la magazeno kun rideto sur la lipoj disvolvis ankoraŭ unu tapiŝon. Ili daŭrigis sian interrompitan interparoladon. La malhela virina figuro daŭrigis stari ĉe la pordo, kvazaŭ ŝi estus sub la sorĉordono de ia minaca kaj nevenkebla forto. Teruran aspekton havis en tiu momento ŝia vizaĝo. La vortoj, kiujn ŝi aŭdis, estis guto tropleniganta tiun kalikon da venenaĵoj, el kiu ŝi trinkadis tiel longe. Tiu guto falis en la profundon de ŝia brusto kun forto de narkotaĵo, kiu streĉas la nervojn, blindigas la penson, surdigas la konsciencon. Vi povas labori! Ĉu la homo, kiu eldiris tiujn vortojn, povis scii almenaŭ parte, kian signifon mokan, kruelan ili posedis koncerne tiun virinon, kiu morte lacigis la spiriton, ruinigis la fortojn de la korpo en vana provado labori? kiu perdis la estimon al si mem, sin mem egaligis al sentaŭga polvo tial, ke ŝi ne kapablis labori? Tiu homo ne povis tion scii. Lia ago koncerne tiun virinon ne povis esti rigardata kiel malbona atesto pri la kvanto da boneco kaj kompatemeco troviĝanta en lia koro. Tre povas esti, ke li estis bona kaj kompatema, ke li malavare malfermus la manon antaŭ senforta kripleco, antaŭ kaduka maljuneco, antaŭ faliga malsaneco; sed la virino, kiu etendis al li almozpetantan manon, estis juna kaj havanta nenian fizikan kriplecon, malsano ne montriĝis sur ŝia eksteraĵo per signoj, kiujn ĉiuj povas vidi. Sed pri ŝia morala kripleco, kiu alkondukis ŝin al li, pri la anima malsano, kiu de tiel longe bruligis ŝian bruston, ruinigante ĉiujn plej bonajn homajn sentojn, kiu okupis ŝian kapon, plenigante ĝin per ĉiam pli densa sufoka fumo de mallumaj venenaj pensoj, pri tio li ne sciis. Li ne sciis, kaj tial li diris: vi estas juna kaj sana, vi povas labori! Per tiuj vortoj li eldiris ion tute pravan, kaj tamen samtempe li senscie faris kruelan maljustaĵon.

Antaŭ kelke da monatoj, eĉ antaŭ kelke da semajnoj Marta eble komprenus ĉion, kio estis prava kaj vera en la al ŝi direktitaj vortoj de la viro. Sed tiam, se ŝi stariĝus antaŭ li, ŝi petus laboron, nenion alian krom laboro; nun ŝi petegis almozon, nun en la eldiritaj vortoj ŝi aŭdis nenion krom moka maljustaĵo.

La flama ruĝo, kiun ŝi havis sur la vizaĝo kaj sur la frunto, kiam ŝi etendis la manon, malaperis sen postesigno. Meze de la morta paleco, kiu kovris ŝian vizaĝon, ŝiaj pupiloj, nigraj kaj profundaj kiel abismo, brulis kiel vulkanoj. Kaj efektive vulkano eksplodis en ŝia brusto, kiu forte leviĝadis kaj malleviĝadis, vulkano de kolero, envio kaj ... avideco.

De kolero, envio kaj avideco? Ĉu ĝi povas esti, ke Marta, tiu infano de trankvila, ĉarma kampara domo, tiu iam estimata edzino, feliĉa patrino, tiu virta estaĵo, kiu eĉ pro savo de sia vivo ne volis plenumi laboron, por kiu ŝi ne sentis sin kapabla, tiu energia laborulino, kiu kun ŝvito sur la vizaĝo kaj kun doloro en la koro sur ĉiuj vojoj de la tero serĉadis honestan pecon da pano, tiu fiera animo, kiu iam etendis la manojn al Dio kun la petego, ke li gardu ŝin kontraŭ sorto de almozulo, — fariĝis viktimo de tiuj kruelaj, inferaj sentoj, kondukantaj al malbonaj deziroj kaj agoj?

(未完待续)


《MARTA 》(188)

Kaj tamen tiel povis esti: ho ve! ho ve! ne sole povis, sed eĉ devis, ĝi devis tiel fariĝi kaŭze de la neŝanĝebla, eterne logika kaj en sia logikeco al nenio cedanta homa naturo. Ŝi ne estis senkorpa anĝelo, ŝi ne estis supertera idealo, kiun ne tuŝas kaj ne renverŝas la blovoj de la teraj ventegoj, ĉar tia idealo ne ekzistas sur la tero. Ŝi estis homo, kaj se en la homa naturo ekzistas altaj pintoj, sur kiuj disvolviĝas prudento, virtoj, sinoferemeco, heroeco, ekzistas ankaŭ abismaj fundoj kun silente kaj kaŝite embuskantaj rampaĵoj de minacaj tentoj kaj mallumaj instinktoj. Nenian homan estaĵon oni devas tiel morte turmenti, tiel terure skui, ke en ĝi povu ekmoviĝi tiu mistera fundo kun la tie silente embuskantaj ĝermoj de krimoj. En la homa naturo ekzistas grandegaj potencoj, sed ekzistas ankaŭ senlima senpoveco. Al ĉiu homa estaĵo oni devas doni kvanton da rajtoj kaj rimedoj precize proporcian al la kvanto da devoj kaj respondeco, kiuj pezas sur tiu estaĵo, ĉar alie ĝi ne plenumos kaj ne eltenos tion, kion plenumi kaj elteni ĝi ne povos.

La venena maldolĉeco, kiu de tiel longe guto post guto kolektiĝadis en la brusto de Marta, leviĝis en ŝi nun per grandega ondo, kaj kune kun ĝi elnaĝis la rampaĵoj de tentoj kaj la serpentoj de pasioj, kiuj antaŭe dormis profunde, poste iom post iom vekiĝis kaj nun estis tute vekitaj kaj furioze ĵetiĝadis.

La juna sinjoro en la riĉa pelto elektadis tapiŝojn, arĝentajn korbojn, porcelanajn vazojn kaj marmorajn statuetojn. Li aĉetis multe, li pensis kredeble pri aranĝo de bela hejmo, en kiu li eble intencis enkonduki junan edzinon.

Li kaj la mastro de la magazeno estis eble absorbitaj de sia komuna okupo kaj forgesis pri la virino, kiu en ŝtona senmoveco kaj tomba silento staris ĉe la muro. Ŝi ne forturnis la okulojn for de la mano de la aĉetanto, kiu tenis grandan dikan monpaperujon plenan de mono. Kial li havas tiom multe kaj mi havas nenion? ŝi pensis. Per kia rajto li rifuzis al mi almozon? al mi, kies infano agonias en malvarmo kaj sen savo, li, kiu tenas en la mano tiel grandan riĉecon? Li mensogis, kiam li diris, ke mi estas juna kaj sana! mi estas pli ol maljuna, ĉar mi transvivis min mem. Ĉu mi scias, kien forperdiĝis la antaŭa Marta? Mi estas terure malsana, ĉar mi estas senforta kiel infano ... Kial do la homoj postulas, ke mi vivu per mia propra forto, se ili ne donis ĝin al mi? kial ili ne donis al mi forton, se ili nun ĝin postulas de mi? Li estas unu el miaj maljustagintoj, unu el miaj ŝuldantoj! li devas doni!

(未完待续)

《MARTA 》(187)(188)阅读札记

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, April 29, 2023, 06:03 (336天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(187)

1. La vortoj, kiujn ŝi aŭdis, estis guto tropleniganta tiun kalikon da venenaĵoj, el kiu ŝi trinkadis tiel longe. Tiu guto falis en la profundon de ŝia brusto kun forto de narkotaĵo, kiu streĉas la nervojn, blindigas la penson, surdigas la konsciencon.

—— 她听到的回答只是她早就喝过了的一杯毒汁中的一滴。这滴毒汁像刺激神经、模糊思想、麻醉意识的烈酒一样落入她的内心深处。

2. Lia ago koncerne tiun virinon ne povis esti rigardata kiel malbona atesto pri la kvanto da boneco kaj kompatemeco troviĝanta en lia koro.

—— 他对待这个女人的态度也决不能表示他个人的品质和恻隐之心。

3. La flama ruĝo, kiun ŝi havis sur la vizaĝo kaj sur la frunto, kiam ŝi etendis la manon, malaperis sen postesigno.

—— 她伸出手时,额上和颊上的鲜明的红晕,现在消失得无影无踪。

4. Meze de la morta paleco, kiu kovris ŝian vizaĝon, ŝiaj pupiloj, nigraj kaj profundaj kiel abismo, brulis kiel vulkanoj. Kaj efektive vulkano eksplodis en ŝia brusto, kiu forte leviĝadis kaj malleviĝadis, vulkano de kolero, envio kaj ... avideco.

—— 在那张非常苍白的脸上,深陷的黑眼睛仿佛喷出火焰。火山真的在她心里爆发,她的胸膛猛烈地起起伏伏。这是一种愤怒、嫉妒 ...... 和贪婪的火焰。

5.

《MARTA 》(188)

1.

《玛尔塔》1-50页所记录的与视觉相关的表达

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, April 29, 2023, 06:12 (336天前) @ 雁过留声

《玛尔塔》1-50页所记录的与视觉相关的表达

1. rigardi ĉirkaŭen 《MARTA》1页

2. akompanis per la okuloj ĉiun... 《MARTA》4页

3. La virino en la funebra vesto per longa rigardo fiksis la meblaĵon,... 《MARTA》5页

4. .... alforĝis al si la rigardon de la patrino,plenigis per larmoj la okulojn de la infano. ——forĝi:锻打; alforĝis:钉住,停在某处不动 * kiel serpentoj per sia rigardo magie alforĝas la birdojn 像蛇一样用有魔力的目光把鸟儿给钉住 《MARTA》5页

5. ..., ĵetis malrapidan rigardon en la tutan ĉambron kaj poste,farinte kelke da paŝoj,sidiĝis sur la kanapeto. 《MARTA》7页

6. ..., turnadis ĉien la okulojn,en kiu vidiĝis miro kaj timo. 《MARTA》7页

7. ĵetinte rigardon al ... 《MARTA》8页

8. Ŝi iris sufiĉe grandan pecon,esplorante per la rigardo ion 《MARTA》11页

9. Ŝiaj okuloj kun esprimo de profunda amo estis fiksitaj sur la vizaĝeto de la infano, ... 《MARTA》17页

10. ĵetis sian rigardon sur la vizaĝon ... 《MARTA》20页

11. trakuris per la okuloj laŭlonge kaj laŭlarĝe la kontraŭan muron, ... * laŭlonge kaj laŭlarĝe: trairi la landon laŭlonge kaj laŭlarĝe 纵横游遍全国 laŭlarĝe(同transverse):横向地,横着 laŭlonge:沿着,顺着 laŭlonge de...: Frumatene,sur la vasta kaj veda kamparo kuris orienten trajno laŭlonge de la fervoja linio de Beiping al Shengyang. 《MARTA》23页

12. direktis rigidan rigardon al la kontraŭa muro, ... 《MARTA》24页

13. kun okuloj direktitaj malsupren al la klavaro *klavaro=klav+ar+o=琴键 <转>ne trafi la ĝustan klavon 未击中 《MARTA》26页

14. okuloj rapide trakuris la ĉambron 《MARTA》27页

15. ŝi fiksis scivolan,penetrantan rigardon sur la vizaĝo de Marta. 《MARTA》27页

16. Marta per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la parolantajn virinon. 《MARTA》32页

17. renkontis per sia rigardo ies okulojn 《MARTA》34页

18. Ŝiaj okuloj ĉiam estis fiksitaj sur la nun jam pala vizaĝo de Marta, ... 《MARTA》35页

19. Kiam ŝi levis la rigardon,ŝiaj okuloj renkontiĝis kun la sur ŝi fiksita rigardo de la mastrino. Tiu ĉi rigardo en la daŭro de momento laŭkuris de la piedoj ĝis la kapo la gracian,delikatan,noble belan figuron de la nova instruistino. *laŭkuris 《MARTA》43页

20. haltigis amikan rigardon sur la vizaĝo de iu 《MARTA》44页

21. renkontiĝis okulo al okulo kun Mario *okulo al okulo 《MARTA》50页


(未完待续)

《玛尔塔》51-90页所记录的与视觉相关的表达

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, April 29, 2023, 06:14 (336天前) @ 雁过留声

《玛尔塔》51-90页所记录的与视觉相关的表达

1. Mario direktis la rigardon al la flanko de la parolanto. 《MARTA》54页

2. Aleĉjo larĝe malfermis la okulojn. 《MARTA》56页

3. kun iom klinita kapo kaj duone fermitaj okuloj 《MARTA》56页

4. Estis sufiĉe ĵeti sur ŝin nur unu rigardon,por diveni,ke ŝi decidis nun fari ion, ... 《MARTA》56页

5. Dirante tion, ŝi mallevis la okulojn; la ruĝo,kiu kovris ŝiajn vangojn,leviĝis sur la frunton kaj kovris la tutan vizaĝon per esprimo de premanta honto. 《MARTA》56页

6. Liaj okuloj duone kun raviteco, duone kun sincera kompato estis fiksitaj sur la vizaĝo de la juna vidvino, ... 《MARTA》59页

7. akompanis lin per la okuloj ĝis la sojlo 《MARTA》60页

8. kun okuloj fiksitaj sur desegnaĵo 《MARTA》67页

9. Marta deturnis la okulojn de la desegnaĵo, rigardis ĉirkaŭen en la ĉambreto, haltigis la rigardon sur la pala infano, ... 《MARTA》69页

10. fiksitaj en la malplena spaco, ŝiaj okuloj kovriĝis per vitreca vualo, ... 《MARTA》69页

11. nur la okuloj lumis per viva brilo de fervoro ... 《MARTA》70页

12. ŝi levadis la okulojn for de la laboro,por iom rigardi la infanon, ... 《MARTA》71页

13. staris momenton senparole kun okuloj mallevitaj 《MARTA》76页

14. rigardis ŝin kun granda intereso, eĉ kun iom da admiro 《MARTA》76页

15. ekrigardi iun kun granda seriozeco 《MARTA》87页

16. avide direktis siajn okulojn al la vizaĝo de ... 《MARTA》90页

17. ĵetinte rapidan rigardon sur la funebran veston de Maria, ... 《MARTA》95页

18. rigardis Martan kun demanda vizaĝesprimo 《MARTA》97页

19. kun nebulitaj okuloj; kun okuloj nebulitaj de ebrio 《MARTA》100页

20. direkti la rigardon al iu 《MARTA》106页

21. Nun ŝi ekrigardis antaŭen per nebulitaj okuloj kaj ekvidis Klaron. —— *ekrigardis; ekvidis 《MARTA》106页

22. ĵetinte rigardon sur ŝin 《MARTA》106页

23. Sinjorino Szwejc de tempo al tempo levadis la kapon kaj tra la okulvitroj ĵetadis atentan rigardon tra la tuta ĉambro. Ŝiaj okuloj penetreme brilis tra la dikaj vitroj. 《MARTA》113页

24. Tial unuj el ili malgaje ridetis, aliaj malĝoje rigardis antaŭen, aliaj kolere palpebrumis. 《MARTA》114页

25. rigardis ĉirkaŭen 《MARTA》117页

26. La enprofundiĝintaj okuloj de Marta ekbrilis per varmegaj flamoj, ... 《MARTA》117页

27. Marta ekrigardis ĉirkaŭen per okuloj, ... 《MARTA》119页

28. Tiu objekto, kiu alforĝis al si la rigardon de Marta, estis ... 《MARTA》119页

29. Ĉe la vido de la dekkelke da libroj, ... 《MARTA》119页

30. Ŝi ĵetis rigardon tra la fenestran vitron kaj ekvidis ... * ĵetis rigardon tra la fenestran vitron ***tra la fenestran vitron 《MARTA》120页

31. ĵetis rapidan kaj iom maltrankvilan rigardon ĉirkaŭen. 《MARTA》120页

(未完待续)

有关视觉的表达最多,俺通过阅读亲手整理的就有600句之多

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, April 29, 2023, 06:33 (336天前) @ 雁过留声

在世界语中有关面部的表达最多,如笑、哭、看等,而视觉的表达最多,俺整理了600多句。口语一般都用简单的词汇和语句表达,也许用不上这些,但对写作和翻译等高端,也许用得上。所以有必要学学。

一览众山小

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, April 29, 2023, 06:46 (336天前) @ 雁过留声

想要全面领略世界语全貌和进行高端的翻译和创作,最好是多读几本书,多学习一些表达,用时就会游刃有余。当然口语除外,口语一般用简单的话表情达意即可。不多读书,是永远无法全面领略世界语全貌的。

一览众山小

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, April 29, 2023, 07:06 (336天前) @ 雁过留声

用于表达视觉的动词:rigardi, vidi, ĵeti, ĵetiĝi, turni, fiksi, fiksiĝi, ruli, celi, najli, kroĉi, alkroĉi, direkti, direktiĝi, pafi, etendi, fokusiĝi, koncentriĝi, vagi, gapi, frapi, trafi ...

主题RSS Feed

powered by my little forum