《MARTA 》(189)(190)
《MARTA 》(189)
La pensoj de tiu virino estis treege, senprudente malpravaj, kaj tamen samtempe kaj koncerne ŝin mem kiel neeviteblaj, kiel kompreneblaj ili estis! Ili estis bazitaj sur tiuj samaj maljustaĵoj, tiuj samaj sortoj, tiu sama senforteco unuflanke kaj respondeco kaj bezonoj duaflanke, kiuj naskis ĉiujn terurajn doktrinojn, kiuj de tempo al tempo eksplodas en la mondo per bruligado kaj mortigado, ĉiujn furiozajn pasiojn, kiuj, naskiĝinte pro manko de justeco, mem perdas la senton de justeco, naskiĝinte de malbonagoj, mem faras malbonagojn.
— Sekve, — diris la aĉetanta sinjoro, — kvardek kvin spesmilojn por la tapiŝo, sepdek-kvin por la korboj, tridek por la porcelana vazo kaj ...
Li elprenis monon, por pagi al la komercisto la ŝuldatan sumon, subite li haltis.
— Ha! — li diris, — mi preskaŭ povis forgesi! Vi intencis doni al mi ĉi tiun bronzan grupon kaj tiun jen ...
La komercisto alsaltis ridetante kaj serveme.
— Ĉu ĉi tiun? — li demandis.
— Ne, tiun, Niobon kun la infanoj ...
— Niobon? ŝajnas al mi, ke vi deziris Kupidonon kun Venero?
— Povas esti; mi devas bone rigardi ilin ankoraŭ unu fojon.
Per nezorgeca mano, kiu videble kutimis disĵetadi grandajn sumojn, li ĵetis la malfermitan monpaperujon sur la marmoran plataĵon de la subspegula tableto, kaj li iris post la komercisto en la profundon de la magazeno, kie sur palisandraj bretoj, sub la vitraj kloŝoj, staris mitologiaj bronzaj kaj marmoraj grupaj statuetoj.
La monpaperujo nezorgece ĵetita malfermiĝis pli larĝe, sur la marmoran plataĵon elfalis el ĝi kelke da monpaperoj de diversa valoro.
Tiujn monpaperojn rigardis la flamantaj okuloj de la virino, kiu staris ĉe la muro. Kiel kelkaj specoj de serpentoj per sia rigardo magie alforĝas la birdojn, tiel tiuj diverskoloraj paperetoj magie alforĝis al si la nigrajn profundajn pupilojn de la virino.
(未完待续)
《MARTA 》(190)
Kiaj pensoj moviĝadis en la kapo de la virino, kiam ŝi tiamaniere rigardis la fremdan riĉecon? estus malfacile esplori ilin ĉiujn, estus ankoraŭ pli malfacile ŝpini el ili ian ordan fadenon. Tio ne estis pensoj, tio estis ĥaoso; febra varmego de la korpo ĝin naskis, malkvieteco de la spirito ĝin fortigis. Post du sekundoj da tia rigardado Marta komencis tremi per la tuta korpo, ŝi mallevadis la palpebrojn kaj tuj ilin relevadis, eltiradis la manon el la faldoj de la tuko kaj tuj ĝin denove kaŝadis! videble ŝi batalis ankoraŭ kun si mem, sed ho ve! ne ekzistis por ŝi espero de venko! Ne ekzistis tia espero, ĉar ŝi ne havis jam sufiĉe da forto, ke ŝi povu kontraŭstari al malhonora tento; ŝi ne havis jam sufiĉe da konscia pensado, ke ŝi povu kompreni la malhonorecon de la tento; ŝi ne havis jam konsciencon, kiu dronis en la maro da maldolĉo, kiu kolektiĝis en ŝia brusto; ŝi ne havis jam honton, kiun forpelis la malestimo, kiun ŝi sentis kontraŭ si mem, la longa vico da suferitaj humiliĝoj kaj la tiom multe da fojoj akceptita almozo ... Ne ekzistis por ŝi fine espero de venko, ĉar ŝi estis senkonscia, ĉar ŝian korpon bruligis varmego naskiĝinta de malsato, malvarmo, sendormeco, sed ankaŭ de malespero, kaj ŝian spiriton kaptis mallumaj furioj, elkoviĝintaj sur la fundo de ŝia ribeliĝinta interno.
Subite la virino faris rapidan geston per la mano; unu el la paperetoj malaperis de la marmora plataĵo, kaj samtempe la vitra pordo malfermiĝis kaj tuj denove fermiĝis kun laŭta krako.
Aŭdinte tiun fortan kaj neatenditan krakon, la du personoj, kiuj en la profundo de la magazeno estis okupitaj de elektado de mitologiaj grupoj, returnis la vizaĝojn.
— Kio tio estis? — demandis la aĉetanta sinjoro.
La komercisto kuris al la mezo de la magazeno.
— Estas tiu virino, kiu tiel subite elkuris! — li ekkriis, — certe ŝi ion ŝtelis.
La juna sinjoro ankaŭ alproksimiĝis al la pordo.
— Efektive, — li diris kun rideto, rigardante la marmoran plataĵon, — ŝi forŝtelis al mi trispesmilan papereton. Nur unu tian mi havis, kaj nun ĝi tie ne estas ...
— Ha! kanajla almozulino! — ekkriis la komercisto. — Kiel? en mia magazeno oni ŝtelas? ĝuste antaŭ miaj okuloj; ha, la senhonta!
Li alkuris al la pordo kaj malfermis ĝin larĝe.
(未完待续)
《玛尔塔》122-150页所记录的与视觉相关的表达
《玛尔塔》122-150页所记录的与视觉相关的表达
1. Dirante tion, li ĵetis rapidan ĉirkaŭrigardon sur la malriĉajn vestojn de la juna virino. 《MARTA》122页
2. Lia rigardo malrapide direktiĝis al la vizaĝo de Marta. 《MARTA》125页
3. Lia penetrema okulo estis fiksita sur ŝia vizaĝo, ... 《MARTA》125页
4. La libristo rigardis ŝin per okuloj plenaj de kunsento. 《MARTA》126页
5. Janjo sekvis ŝin per siaj senbrilaj kaj larĝaj okuloj. 《MARTA》128页
6. kun okuloj fiksitaj sur la malluma makulo 《MARTA》128页
7. el la okuloj brilis ĉiam pli akra kaj pli malserena lumo. 《MARTA》129页
8. ŝi ne povis forŝiri de ili sian rigardon, lacigitan de la mallumo. 《MARTA》130页
9. Nun la okuloj de Marta trafis la bildeton, ... 《MARTA》131页
10. ŝi fiksis sur ĝi la silente flamantajn okulojn. 《MARTA》131页
11. fortirante la okulojn for de la papero, ŝi direktis ilin al tiu flanko de la ĉambro, ... 《MARTA》131页
12. Nun kun rideto sur la buŝo ŝi trarigardis la paĝojn plenajn de belforma kaj pura skribaĵo. 《MARTA》132页
13. la okuloj ricevis denove la antaŭan brilon. 《MARTA》132页
14. trakuras per la okuloj eble la kvinan paĝon ... 《MARTA》132页
15. el tiuj okuloj fluis muta, sed varmega preĝo. 《MARTA》133页
16. ĵetante rigardon sur la troviĝantan en la magazeno nejunan homon, ... 《MARTA》134页
17. kun retenita spirado, kun larĝe malfermitaj okuloj ŝi streĉe rigardis la vizaĝon de la libristo. 《MARTA》135页
18. La rigardon denove sereniĝintan ŝi direktis sur la vizaĝon de la homo, kiu staris antaŭ ŝi. 《MARTA》137页
19. liaj okuloj tra la dikaj kaj neklaraj okulvitroj brilis per plenkora gajeco, ... 《MARTA》137页
20. kun subite ruĝiĝinta vizaĝo kaj flamantaj okuloj 《MARTA》138页
21. ĵetante denove ĉirkaŭan rigardon sur la belegan konstruaĵon, kiu ... 《MARTA》140页
22. Ŝiaj okuloj havis en tiu momento brilon akran kaj traborantan, la brusto tremis per retenata sovaĝa rido. 《MARTA》140页
23. malaperis de antaŭ miaj okuloj 《MARTA》142页
24. la juna homo levis supren la okulojn kun rigardo plena de melankolio kaj mallaŭte, ekfajfis la arion de Kalĥas el la Bela Heleno. 《MARTA》142页
25. La rigardo de la gaja Aleĉjo estis fiksita sur unu punkto, ... 《MARTA》143页
26. Malrapide kaj kun kelka malfacileco ŝiaj okuloj fortiriĝis de la altaj lazuroj kaj direktiĝis al la vizaĝo de la virino, ... 《MARTA》144页
27. ĵetante rapidan rigardon sur la mizerajn vestojn de Marta 《MARTA》145页
28. Nun Marta ĵetis ĉirkaŭrigardon sur la riĉajn vestojn de la virino, ... 《MARTA》146页
29. ĵetante ĉirkaŭen rapidajn kaj brilantajn rigardojn, ... 《MARTA》146页
30. direktante sian rigardon sur la kamaradinon, ... 《MARTA》150页
31. Kun malgranda rideto sur la lipoj kaj kun okuloj rigardantaj al la plafono ŝi komencis paroli. 《MARTA》150页
(未完待续)
《玛尔塔》152-178页所记录的与视觉相关的表达
《玛尔塔》152-178页所记录的与视觉相关的表达
1. lia patrino ordonis al mi iri for, kien kondukos min miaj okuloj. 《MARTA》152页
2. Marta rigardis ŝin per miregantaj okuloj 《MARTA》152页
3. Ŝiaj pupiloj malrapide vagis sur la ĉirkaŭantaj objektoj.《MARTA》154页
4. Karolino ne forturnadis sian rigardon de la vizaĝo de Marta, ... 《MARTA》154页
5. Marta ne rigardis ĉirkaŭen, ... 《MARTA》154页
6. kun okuloj malgaje rigardantaj la plankon 《MARTA》160页
7. Tie ŝi per okuloj de la iamgo ekvidis unu el la bildoj de sia pasinteco. 《MARTA》160页
8. la okulojn ... ŝi direktis kun febra rigardo al la figuro, ... 《MARTA》162页
9. Ŝi staris kun kapo kaj talio klinitaj antaŭen kun lipoj tremantaj de rido, kun malvarmaj okuloj, ĵetantaj ĉielkolorajn brilojn el sub la velkinta frunto. 《MARTA》162页
10. Ŝiaj brakoj estis krucigitaj sur la brusto, la okuloj estis senmove turnitaj al la ardantaj karboj. Ŝi ne turnis la rigardon al la eniranta juna viro, ... 《MARTA》163页
11. akompanis lin per rigardo malvarma kaj moka 《MARTA》164页
12. kaj penetremajn rigardojn li ĵetas ĉirkaŭen. 《MARTA》167页
13. streĉas la rigardon 《MARTA》167页
14. montri iun per la okuloj 《MARTA》167页
15. ŝi iam turnis sur sin la okulojn de la sinjoro de la kreitaĵoj. 《MARTA》168页
16. ĵetis flankajn rigardojn tra la fenestrojn, per la okuloj kaj fingroj ili sendadis al si reciproke signojn de interkompreniĝo kaj ridetadis. 《MARTA》168页
17. kaŝe interŝanĝis rigardon 《MARTA》169页
18. Sinjorino Szwejc el sub la okulvitroj ĵetadis sur la ĵus venintan laboristinon flankajn rigardojn. La anguloj de ŝiaj plenblovitaj lipoj havis formon, kiu divenigis malbonan humoron. 《MARTA》169页
19. altiri al si la rigardon de iu 《MARTA》171页
20. la larĝe malfermitajn okulojn ŝi streĉe direktis al la vizaĝo de la parolanta fraŭlino. 《MARTA》171页
21. Ŝi ekrigardis ĉirkaŭen. 《MARTA》171页
22. sidis nun kun levitaj kapoj kaj kun okuloj direktitaj al ŝi 《MARTA》171页
23. iu rigardis rekte en la vizaĝon de iu 《MARTA》171页
24. La laboristinoj sekvis ŝin per siaj rigardoj, la pli junaj kun simpatio kaj kun speco de triumfo sur la vizaĝoj, la pli maljunaj kun kompato kaj kun ankoraŭ pli granda mirego. 《MARTA》172页
25. ĉe la vido de ...
26. ĵetante preterflugantan rigardon sur la virinon 向某人扫了一眼 《MARTA》173页
27. direktis konsternitan rigardon al la tero kaj longe staris tiele. 《MARTA》174页
28. Aleĉjo eliras sur la straton, kaj antaŭ liaj okuloj preterŝoviĝas du virinaj figuroj * preterŝoviĝas:从旁边滑过,从旁边经过 《MARTA》175页
29. kiam ŝia rigardo renkontiĝis kun la rigardo de la libristo 《MARTA》178页
30. li fortiris siajn pensojn de ... kaj direktis al iu rigardon 《MARTA》178页
(未完待续)
《玛尔塔》178-213页所记录的与视觉相关的表达
《玛尔塔》178-213页所记录的与视觉相关的表达
31. Liaj distritaj okuloj direktiĝadis ĉiumomente al ... 《MARTA》178页
32. en la profunde sidantaj okuloj brulis fajro, ... 《MARTA》179页
33. blue kadritaj okuloj 《MARTA》182页
34. Trans la lipojn de la serioza matrono nur transkuris rapida rideto kaj ŝiaj okuloj akre ekbrilis malantaŭ la okulvitroj. 《MARTA》182页
35. kun la spritaj brilantaj okuloj 《MARTA》185页
36. kun okuloj direktitaj al la planko 《MARTA》185页
37. ĵetis iom malpaciencan rigardon sur sian interrompitan laboron 《MARTA》185页
38. Ŝian rigardon forte okupis nun vidaĵo, kiun ŝi ĝis nun tute ne atentis. 《MARTA》187页
39. Ŝiaj okuloj, antaŭe tute senvivaj, komencis flami per forta fajro. 《MARTA》187页
40. Marta profunde penetrigis sian brilantan rigardon en la vizaĝon de la antaŭ ŝi staranta homo. 《MARTA》188页
41. liaj spritaj okuloj maltrankvile vagis ĉirkaŭen 《MARTA》190页
42. li renkontiĝis okulo kontraŭ okulo kun la kvar vizaĝoj de la laborantoj *okulo kontraŭ okulo 《MARTA》191页
43. ĵetis nur preterflugantan rigardon sur la knabineton 《MARTA》192页
44. Ŝiaj okuloj vitrece rigardis en la soacon. 《MARTA》192页
45. ĵetis rapidan rigardon ĉirkaŭen 《MARTA》195页
46. Ŝi interfingrigis la manojn kaj fiksis sian nebulitan rigardon sur la vizaĝo de la infano. 《MARTA》197页
47. rigardas kun malfermitaj buŝoj 《MARTA》200页
48. ŝia vitreca rigardo vagadis sur la vizaĝoj de la pasantoj. 《MARTA》201页
49. Marta direktis penetrantan rigardon en la vizaĝon de la pasanto. 《MARTA》201页
50. ŝi direktis sian rigardon tra la travidan,vastan, hele lumitan fenestron. 《MARTA》203页
51. karesis la rigardon per ruĝo de rozoj kaj verdo de herbo 《MARTA》203页
52. Ŝi enpikis sian rigardon en la vizaĝon de la aĉetanta sinjoro 《MARTA》204页
53. per longa rigardo li ekzamenis la malhelan figuron de la kapo ĝis la piedoj 《MARTA》204页
54. forturni la okulojn for de ... 《MARTA》205页
55. Kiel kelkaj specoj de serpentoj per sia rigardo magie alforĝas la birdojn, tiel tiuj diverskoloraj paperetoj magie alforĝis al si la nigrajn profundajn pupilojn de la virino. *Kiel kelkaj specoj de serpentoj per sia rigardo magie alforĝas la birdojn,像好几种蛇一样用有魔力的目光把鸟儿给钉住, 《MARTA》207页
56. ekrigardis malantaŭen 《MARTA》212页
57. Ŝi deflankiĝis de la rekta linio, laŭ kiu ŝi kuris ĝis nun, haltis kaj ĵetis rigardon ĉirkaŭen. 《MARTA》212页
58. Nun en ŝiaj okuloj brilis lumo de konscia penso. 《MARTA》212页
59. Ŝia vizaĝo restis netuŝita, kaj per la vitrecaj okuloj ŝi rigardis la stelplenan ĉielon. 《MARTA》213页
(《玛尔塔》的视觉表达的收集全部完成)
《玛尔塔》122-150页所记录的与视觉相关的表达
3. Lia penetrema okulo estis fiksita sur ŝia vizaĝo, ... 《MARTA》125页
“penetrema okulo”为什么不是复数?
《玛尔塔》122-150页所记录的与视觉相关的表达
用单数也是有例句的.
目光,视线
al la okulo prezentiĝas vasta dezerto
ne kredu al orelo, kredu al okulo
tuta jam sata, sed okulo malsatas
de l' koro spegulo estas la okulo
sekvi iun per la okulo
Li esploris la stelojn per senvitra okulo.
per okulo celi ion
Lia okulo vagadis super la ĉirkaŭaĵo.
gluti ion per la okulo
La okulo mezuris la grandan bildon.
《玛尔塔》122-150页所记录的与视觉相关的表达
shajne iu libro de gramatiko diras ke temas pri homorganoj en paro oni povas uzi ilin en singulara formo kutime.