《诗经》小雅•宾之初筵

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Sunday, April 30, 2023, 12:16 (360天前)

《诗经》小雅•宾之初筵
宾之初筵
宾之初筵,左右秩秩。笾豆有楚,殽核维旅。酒既和旨,饮酒孔偕。钟鼓既设,举酬逸逸。大侯既抗,弓矢斯张。射夫既同,献尔发功。发彼有的,以祈尔爵。
籥舞笙鼓,乐既和奏。烝衎烈祖,以洽百礼。百礼既至,有壬有林。锡尔纯嘏,子孙其湛。其湛曰乐,各奏尔能。宾载手仇,室人入又。酌彼康爵,以奏尔时。
宾之初筵,温温其恭。其未醉止,威仪反反。曰既醉止,威仪幡幡。舍其坐迁,屡舞仙仙。其未醉止,威仪抑抑。曰既醉止,威仪怭怭。是曰既醉,不知其秩。
宾既醉止,载号载呶。乱我笾豆,屡舞僛僛。是曰既醉,不知其邮。侧弁之俄,屡舞傞傞。既醉而出,并受其福。醉而不出,是谓伐德。饮酒孔嘉,维其令仪。
凡此饮酒,或醉或否。既立之监,或佐之史。彼醉不臧,不醉反耻。式勿从谓,无俾大怠。匪言勿言,匪由勿语。由醉之言,俾出童羖。三爵不识,矧敢多又。

Orgio

Priskribo pri orgio dum palaca festeno.

Eniras gastoj en festenan halon
kun bonkonduto en la bona ordo.
Teleroj kaj pokaloj vice staras,
bongustaj pladoj sidas en akordo.
Per rafinita vino kun aromo
la gastoj tostas en ĝojplena bruo.
Tamburoj, sonoriloj jam nun pretas,
proponas oni vinon en plenĝuo.
La celtabulo pendas en aero
por amuza sag-arkpafada ludo.
Elektas la pafistoj la rivalojn.
Se oni trafas l’ celon sen disputo,
ricevas la punvinon la rivaloj,
kaj ĉiuj saltetas kun jovialo.

Nun ili dancas ĝoje en muziko
de fluta kaj tambura akompano.
Dediĉas ni dancadon al prapatroj
kaj ritoj plenumitas per peano,
alian sekvas unu jen senĉese
en ĝojplena, solena atmosfero.
Vin benas la spiritoj per feliĉo
kaj posteuloj daŭros sen sufero.
Kun ĝoja kaj kontenta animstato
la gastoj lertas en pafado vere.
Elektas ili la rivalojn al si
kaj mastro volas ludi ja prefere.
Per bona vino en granda pokalo
premias ni l’ gajnanton sen komparo.

Kiam al la festeno gastoj venas,
ili bonkondutas kaj tre ĝentilas.
Post la unua rond’ de vinpropono
iliaj movoj laŭdece facilas.
Sed multaj vinproponoj ilin venkas,
kaj ili ĉiuj dronas en ebrio.
Ŝancelpaŝas ili tien kaj tien,
agadas ili preskaŭ sen racio.
Kiam ili sobre festenis dece,
sin tenis ili ĝentilaj bonorde.
Sed en ebri’ frivole ili agas,
kaj jam deliras balbute vort-torde.
La alkoholo batas ilin ĝene,
iradas la festeno ja ĉagrene.

La gastoj vere malsobriĝas tute,
aŭdiĝas deliraĵoj kaj kri-bruoj.
Jam renversiĝas tasoj kaj teleroj,
drinkantoj staras kun tremaj genuoj.
Kun forta vino jen en la stomako
ne ili konas pravon de malpravo.
Oblikve sidas ĉapo sur la kapo,
ankoraŭ ili dancas ja en ravo.
Se ili foriras ebriaj plene,
la mastro sentas ĝojon en la koro.
Se ili ne foriras pro ebrio,
li sin ĝenas pro lia malfervoro.
Drinkado ĉeestantojn vere ravas,
sed la konduto de drinkantoj gravas.

Kiam ajn oni drinkas en libero,
kelkaj sobras kaj kelkaj en ebrio.
Oni supervidas la drinkprocezon
kaj notas pri drinka situacio.
Drinkemuloj ne nur ne sentas honton,
sed nomas nedrinkantojn sentaŭguloj.
Ne spronu ilin plu al pli da vino,
ke ili iras ja trans decregulojn.
Ne diru, kion vi ne devas diri,
ne faru mavon en drinkada sceno.
Deliro post drinkado ’stas absurda,
eĉ ŝafo povus fariĝi azeno.
Vi povas drinki tri tasojn da vino,
ne glutu plu plimulte kun obstino.
elĉinigis Vejdo

《诗经》小雅•宾之初筵

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Sunday, April 30, 2023, 13:48 (360天前) @ 喜欢诗词翻译

一个生词

peano:战歌,凯歌,节日之歌

主题RSS Feed

powered by my little forum