Komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio 中俄商业合作信息

作者 aŭtoro: Ĥromov Miĥail Gennadjeviĉ, 来自 el: Barnaul, Rusio, 发表于 afiŝita je Sunday, April 30, 2023, 20:20 (362天前)
编辑: Solis, 时间: Wednesday, May 03, 2023, 09:36

使用世界语开展中俄商业合作

pri komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio per Esperanto

[image]
Verda Reto
«Hundoj bojas - Kameloj iras»

Karaj amikoj! Saluton el Rusio!
Hodiaŭ ni volas rakonti al vi pri niaj ideoj, sed antaŭ tio ni rakontos al vi iomete pri ni.
Ni situas en centro de Rusio, еn Siberio. Nia teamo helpas al diversaj kompanioj pri administrado, financo kaj de laboraj strategioj kaj taktikoj. Nombro da homoj en nia teamo ne estas granda, sed ĉiu el ni estas bonega specialisto kaj grava parto en teamo. Ni kredas, ke kune kun IKEF ni povas atingi grandajn sukcesojn kaj fari nian mondon pli bona.

Nia teamo
[image]

Miĥail Gennadjeviĉ Ĥromov

Nia ĉefo kaj idea inspiranto
en urbo Barnaul
[image]
Maksim Jurjeviĉ
Carenko

Negocisto loĝanta en urbo Novosibirsk
[image]
Aleksej Sergeeviĉ
Ekimov

Akompanisto kaj helpisto en urbo Barnaul
[image]
Ludoviko Lazaro Zamenhof

Kreinto de la lingvo Esperanto
Loĝanta en niaj koroj

La ĉefa ideo

Ĉiu komercisto faras aferojn por bona vivo por bonaj rezultoj. Bonaj komercistoj faras aferojn por sia loko por sia lando ĉar ili scias se sia lando kreskas do bonaj komercistoj kreskas kun bona lando. Nun niaj landoj bezonas kreski kaj mankas ion, do ni kune en IKEF povas esti bonaj komercistoj por niaj landoj kaj povus doni mankantajn aĵojn al niaj landoj.

Kiel en antikvaj jaroj kaj mezepoko, nun komercistoj ŝanĝas mondon. Komercistoj kreas novajn vojojn kaj montras al klientoj al homoj ke ekzistas pli utilaj varoj kaj servoj kaj diferentoj vojoj kun pli bona rezulto. Kiel fenicanoj kreintaj fenican alfabeton kaj montros al ĉiu mondo ke ekzistas alia maniero por skribi informacion. Do poste preskaŭ ĉiu mondo ekuzis en proprajn alfabetojn tiu sistemo, kaj ni komercistoj esperantistoj povas montri al ĉiu mondo ke ekzistas alia maniero por fari aferojn, plu utila ol nunaj propraj lingvoj uzantaj por komercio.

Sur la tero ekzistas vojoj por transportigi varojn kaj ekzistas vojojn en kapoj per tiuj vojoj oni decidas kion fari. Ni povas uzante esperanton plibonigi vojojn trans cerboj por pli kvalitaj decidoj.

Modernai iloj por komerco

Nun ni havas la mondon en kiu se vi ne uzas bonan ilon do vi malsukcesas.

Por ekzemplo:

Interreto: kiam aperis interreto, negocistoj ne uzis ĝin, sed kiam unuaj el negocistoj komencis uzi interreton kiel ilo por pli bonaj rezultoj, ili sukcesis kaj ŝanĝis interreton kaj tutan mondon. Post ili nenio povas labori sen interreto.

Poŝtelefonoj: kiam aperis Ifonoj (iphone) kaj negocistoj komencis uzi ĝin por komercaj taskoj la mondo ŝanĝis, iu homo povas komuniki por ĉiu-tagaj taskoj kaj por komerciaj taskoj.
Tiuj ekzempoj kaj aliaj similaj (rado, ŝipo, fervojo ktp) iloj, se ili ne estas uzataj per komercisto do komercisto malsukcesas.

Ni kune havas ilon kiu estas tre utila por komerco kiel la ekzempoj sed nia mondo ne uzas ĝin por grandaj rezultoj. La nomo de tiu ilo estas Esperanto.

Esperanto kiel moderna ilo por komerco

Esperanto povas doni al niaj landoj:

1 Malaltigan prezon de komunikado inter niaj landoj, kontoroj kiuj uzas esperanton por komunikado ne pagas pri tradukado.
2 Kontoroj kiuj ofte sendas laboristojn en aliaj landoj povas havi labroristojn parolantajn nur esperante por ĉiuj landoj, ne necesas krei fakojn speciale por diferentaj landoj kaj lingvoj. Laboristo laboranta en ĉinio povas migri en irano senprobleme por laboro.
3 Simplajn kontraktojn, oni necesas havi nur unu ĉefa kontrakto en esperanto kaj nur tradukoj por lokaj lingvoj se necesas montri ĝin por registaro.

Bitmono kaj ekzemplo de malsukcesa libero.

Dekomence la Blokĉeno estas kreita kiel ekster-ŝtata teknologio permesanta fari pagojn sen ŝtataj kontroloj, kaj ne gravas kiaj ili estas la bonaj aŭ malbonaj aŭ krimaj. La teknologio estas facila rapida kaj havebla al ĉiuj homoj kun interreto por fari malmultekostajn pagojn trans tuta mondo. Sed loko kie Bitmono interagas kun reala mono estas kontrolita per ŝtatoj. Kaj Usono kaj aliaj ŝtatoj finfine ekkontrolis aŭ finkontrolos tion. Jen estas la problemo kaj nia ŝatata esperanto povos kolizii kun ĝi same. Tial ni devas kompreni tion sen amuzaj revoj, kie kaj kiam kaj kiel ŝtatoj povas kontoli esperanton kiel ilo por komerco kaj aliaj aferoj. Kaj kiel ni povas eviti terurajn sekvaĵojn kiel Blokĉeno ktp. Ekzemple ni povas montri al ŝtatoj eblecon de profito por niaj landoj kaj ŝtatoj. Kaj tre grave kompreni se ŝtatoj forprenos iniciaton, do ili faros tion sendube, frue aŭ malfrue. Do ŝtatoj faros ŝanĝojn kaj uzadon de esperanto al niaj komunaj celoj, kaj ni komercistoj kaj esperantistoj daŭrigis uzi esperanton senprobleme por niaj taskoj.

Verda Reto ideo estas
Verda Reto estas la reto de partneroj en la tuta mondo. La partneroj povas fari aferojn:

1 Instrui esperanton en siaj landoj per propraj lingvoj. Ekde simpla nivelo ĝis altaj de UEA-KER (atesto de esperanta lingva nivelo) inkluzive nivelojn per specialaj temoj (komerciaj, juraj, ktp) por krei laboristoj kiuj havas eblecon paroli esperante por komerciaj celoj per interreto kun aliaj partneroj.

2 Servo de serĉado de varoj kaj servoj kaj laborantoj per partneroj en Verda Reto en loka lando kaj en la tuta mondo.

3 Traduka servo - estas servo por klientoj kiuj volas traduki komercan informacion de ilia propra lingvo al multaj lingvoj rapide aŭ reen ekz ekzistas speciala informacio en ĉina lingo, kaj kliento volas havi tradukon en propra kaj kelkaj aliaj. Do Verda reto povas traduki tra esperanto. Se ekzistas esperanto traduko do fari tradukon al alia lingvo pli facile ol traduki de originalo al speciala lingvo. Ekzemple kliento volas iri al merkato en irano kaj ĉinio kaj vjetnamio sed havas nur rusan prezentaĵon, do Verda Reto en Rusio povas traduki en esperanto, kaj Verda Reto en ĉinio, irano, vjetnamio faros lokaj tradukojn. Por kliento tio estas amuze.

4 Servo de vojaĝoj en niaj landoj. Tiu servo estas por klientoj kiuj volas vojaĝi en lando sed ne scias lingvon de tiu lando. Ekzemple: la kliento el Ĉinio volas viziti urbon Krasnojarsk en Rusio kaj li ne havas bonan tradukiston, do li vizitas partneron «Verda Reto» en Ĉinio kaj aĉetas ĉinan esparent-parolantan laboriston kiu estos vojaĝanta kun kliento en Rusio. En Rusio la partnero de Verda Reto donas al kliento ruse-esperante parolantan laboriston (laboristojn) kiu akompanos la delegitaron de nia kara kliento kaj helpos kun ĉiuj taskoj (alveno, forveturado, biletoj, loĝado en hoteloj, intertraktado, ripozado ktp)

5 La partneroj de Verda Reto povas krei kaj akompani reprezentadojn. Ekzemple: nia kara ĉina kliento volas havi propran reprezentadon en Mongolio, Rusio, Irano. Do Verda Reto povas fari tion per siaj partneroj, krei kompaniojn en lokaj landoj kaj administri kompaniojn por niaj klientoj.

Ni proponas laboran skemon
Surbaze IKEF kaj Esperantaj Asocioj ni povas fondi reton de partneroj. Partneroj en loka lando fondas kompanion aŭ kelkajn kompaniojn aŭ uzas ekzistajn kompaniojn por labori en loka lando. Ene de Verda Reto partneroj povas rapide serĉi varojn kaj servojn tra ĉiuj landoj kie estas eĉ unu partnero, kaj fari aliajn aferojn el listo de ideoj. Teknikajn demandojn ni povus pridiskuti poste dum sekvas kunvenoj.

Nun ekzistas IKEF kiu laboras por si mem. Do ni proponas krei projekton en IKEF por helpi al lokaj kompanioj labori trans limoj. Ekzistas multe kompanioj kiuj volus labori sed ne havas eblecon por tio. Kaj Verda Reto donas tion eblecon al malgrandaj kompanioj komenci labori trans limoj de landoj kaj lingvoj kaj cerboj.

La skemo de Verda Reto

Nun kompanioj laboras rekte, rusaj kun ĉinaj kaj iranaj kun ĉinaj.
Sed Verda Reto povas helpi al ili labori pli facile, malkare, rapide.
Grandaj kompanioj povas labori rekte mem, sed ne grandaj ne povas, kaj ni povas doni eblecon al malgrandaj kompanioj labori inter niaj landoj.
Kaj por grandaj kompanioj ni povas doni gravan aĵon - ni povas instrui esperanton en iliaj kompatnioj por plifaciligi ilian komunikadon inter ekzistantaj kontraktojn. Ekzemple Ĉinaj - Rusaj Ŝtataj kompanioj. Necesas nur montri al ili niaj rezultojn.

Kion volas klientoj?
[image]

1 Trovi varojn, servojn, merkatojn en aliaj landoj. - Verda Reto povus serĉi kaj torvi por klientoj. Kaj kliento ne bezonas scii celan lingvon kaj celan landon por tio, nur peti.
2 Havi bonajn, senproblemajn kontraktojn. Kaj se aperas problemoj do havi helpon por fiksi problemojn. - Verda Reto povus akompani klientojn dum kontrakto.
3 Sendoloran komunikadon kun siaj klientoj kaj partnerojn kaj registarojn. - Verda Reto povus doni tion per sia asocio, ni kune havas multe ligojn en niaj landoj kiel mafio.

Kion ni povas fari jam nun
1 Nia teamo jam faras:
1.1 Ni komencis kurson de esperanto por nia teamo kaj niaj lokaj klientoj en urbo Barnaul kaj povas startigi kusrojn en aliaj urboj de Rusio.
1.2 Dum kelkaj jaroj (10 jaroj) ni instruas pri financoj, negocoj, ktp laboristojn en nia regiono.
1.3 Dum 10 jaroj ni laboras kun lokaj politikaj kompanioj kaj en kelkaj partioj.
2 Nia teamo dum kelkaj monatoj antaŭ komencis labori kun niaj partneroj por helpi ilin serĉi varojn kaj eblecojn por laboro en Ĉinio kaj Mongolio.
3 Nia teamo planas aldoni kelkajn aliajn kompaniojn en nia laboro per esperanto en Rusio por krei servon de akompanistoj kaj helpistoj

Nia teamo kun IKEF povas:
1 krei projekton «Verda Reto» por teamoj el niaj landoj Ĉinio, Mongolio, Japanio, Koreio, Vjetnamio kaj tiel plu.
2 Organizi komunikadon kaj krei regulojn por partnereco.
3 Komenci labori kune pri:
3.1 Organizi kursojn por lokaj kompanioj kiuj laboras tra niaj landoj.
3.2 Organizi servojn de «tradukado» kaj «akompanado» kaj «helpado» kaj «serĉado»
4 Provi kontakti kun lokaj komercaj teamoj pri kunlaborado kaj kun lokaj registarojn, eble ili bezonas helpon de ni.

Biografio
Mi naskiĝis en 1983 jaro en urbo Ust-Kamenogorsk en USSR.
Ekkonis esperanton en 1993 jaro sed ne lernis ĝin.
Ekparolis esperante en 2007 jaro kaj daŭrigas paroli ĉiutage.
Ekde 2012 jaro loĝas en urbo Barnaul, Rusio.
Fondis firmaon MDM-servo (ruse: МДМ-сервис) en 2012 jaro.
------------
Ĥromov Miĥail Gennadjeviĉ
tel, kaj whatsapp : +7-913-021-50-51
retpoŝto: service.mdm@yandex.ru
WeChat: wxid_fja9wip3kqj412
aĝo: 39
loĝloko: Rusio, Altaj Kraj, ubro Barnaul

2012 – ĝis nun: Propranto kaj Ĉefo de IT kompanio «MDM-servo» (ruse ООО «МДМ-сервис»)
2016 - 2019 vicsekretario de rusa partio «Partio Granda Patrolando» (ruse Партия Великое Отечество) en Altaj Kraj.
2021 – ĝis nun: vicestro de rusa partio «Novoj Homoj» (ruse «Новые Люди») en Altaj Kraj.

主题RSS Feed

powered by my little forum