大结局

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, May 01, 2023, 14:06 (353天前)

《MARTA 》(192)

La kun ŝi renkontiĝantaj kaj de ŝi dispuŝataj pasantoj komence rigardis ŝin kun miro aŭ timo, eĉ forflankiĝis antaŭ ŝi, supozante, ke ŝi estas frenezulino aŭ ke ŝi havas ian urĝegan bezonon rapidi. Sed baldaŭ sur la strato laŭte eksonis la vorto: kaptu! tuj post ĝi eksonis alia vorto: ŝtelistino!

Tiuj vortoj ne estis elparolitaj de unu voĉo, sed ruliĝis de tiu sama flanko, de kiu kuris la virino, transflugante el unu buŝo en alian, konstante kreskante, kaj akceptante ĉiam pli da forto. La virino, kiu komencis jam perdi rapidecon en sia kurado kaj lacigite haltis por sekundo, ekaŭdis la ŝin pelantajn minacajn kriojn.

Samtempe aliĝis al ili ĉiam pli laŭta frapado de homaj piedoj, kiuj kuris sur la ŝtonoj de la trotuaro. Terura tremo skuis ŝin de la kapo ĝis la piedoj, ŝi ekkuris pluen kun tia rapideco, kvazaŭ ŝi havus flugilojn ĉe la brakoj. Ŝi efektive denove havis flugilojn, sed nun ili konsistis ne el doloro, sed el timo.

Subite ŝi eksentis, ke estas al ŝi malfacile kuri, ne tial, ke mankas al ŝi fortoj — la flugiloj de la timo ja preskaŭ portis ŝin super la tero — sed tial, ke homoj, irantaj en la kontraŭa direkto, komencis bari al ŝi la vojon, etendis la manojn, por kapti ŝian veston. Ŝiaj flugiloj fariĝis jam ne sole rapidaj, sed ankaŭ elastaj! kaj ĵetadis ŝin en diversaj direktoj kun miriga elasteco kaj facileco de movoj; ŝi evitadis la manojn de la pasantoj, ŝi preterfrotadis ilin, sed tamen forkuradis.

Sed baldaŭ montriĝis, ke jam ne apartaj personoj iras al ŝi renkonte, sed iras kelke da personoj kune kaj okupas la tutan larĝon de la trotuaro; eviti ilin ne estas eble; troviĝinte antaŭ ili, ŝi certe estos kaptita de ili.

Ŝi desaltis de la trotuaro; sur la mezo de la strato estas multe da radoj kaj da ĉevalaj hufoj; sed da homoj piedirantaj estas malpli, preskaŭ neniom.

Ŝi kuris meze de la strato, ŝi evitadis nun la radojn kaj ĉevalajn hufojn kun tia sama lerteco, kiel antaŭe la pasantojn. Sed en tiu sama momento, kiam ŝi ĵetiĝis sur la mezon de la strato, tien ĵetiĝis post ŝi malluma amaso, konsistanta el ŝin pelantaj homoj. Kiuj estis tiuj homoj? En la fronto de la kuranta anaro brilis flavaj ladoj; post ili, kriante kaj ridante, kuris strataj buboj, kiuj ĉiam tre volonte partoprenas en ĉiu tumulta sceno; post la buboj iris iom malpli rapide diversaj senlaboruloj, por kiuj ĉia homa amasiĝo prezentas distraĵon.

La droŝkoj kaj kaleŝoj iom maldensiĝis. La virino haltis meze de la strato kaj ekrigardis malantaŭen. Kelkaj dekoj da paŝoj apartigis ŝin ankoraŭ de la nigra maso, kiu konsistis el homaj figuroj kaj kriis per voĉoj. Ŝi staris nur kelke da sekundoj kaj ekkuris denove rekte antaŭen. Tiam ankaŭ antaŭ ŝi aperis nigra maso, moviĝanta, tiel same kiel tiu, kiu estis malantaŭ ŝi, sed havanta alian formon, iom longa, alta, kun granda okulo en formo de supre lumanta purpura lanterno. Sonorilo arĝentosona, klara kaj laŭta eksonis en la aero, sonis longe, akre, averte, la purpura okulo rapide ŝoviĝis antaŭen, pezaj radoj krakis obtuze, hufoj de ĉevaloj sonis metale, frapante la tere kuŝantajn ferajn relojn, sur kiuj ruliĝis la radoj.

Tio estis grandega tramvoja omnibuso, tirata de kvar grandaj, fortaj ĉevaloj, plena de homoj, kun granda kvanto da pezegaj ŝarĝoj.

La virino ne ĉesis kuri meze de la strato; malantaŭ kaj antaŭ ŝi kuris du nigraj masoj, unu kun krioj kaj mokoj, la dua kun neĉesanta sonorado, obtuza bruo kaj grandega purpura okulo; ambaŭ ŝoviĝis en rekta direkto al la virino, kiu kuris inter ili. Se ŝi ne forsaltos flanken, unu aŭ la dua nepre ŝin englutos. Ŝi deflankiĝis de la rekta linio, laŭ kiu ŝi kuris ĝis nun, haltis kaj ĵetis rigardon ĉirkaŭen.

(未完待续)

《MARTA 》(193)

Nun la ŝin pelanta amaso da homoj estis jam en la distanco de ne malpli ol dekkelke da paŝoj de ŝi, kaj tia sama interspaco apartigis ŝin de la ruliĝanta grandega veturilo. Sed la amaso kuris malpli rapide ol la veturilo, kiu ruliĝis tre rapide.

Ŝi jam plu ne kuris. Mankis jam al ŝi fortoj, aŭ ŝi decidis en ia ajn maniero meti finon al tiu terura pelado. Ŝi staris kun brusto turnita al tiu flanko, de kiu venis la omnibuso, sed la vizaĝon ŝi turnis al tiu flanko, de kiu kuris la homoj. Nun en ŝiaj okuloj brilis lumo de konscia penso. Oni povus pensi, ke ŝi faras elekton. Kian elekton? Sur unu flanko estas malhonoro, mokado, malliberejo, longaj, eble senfinaj turmentoj, sur la dua estas morto ... morto terura, sed subita, fulma.

Kaj tamen la instinkto de memkonservo videble ne tute ŝin forlasis, la morto ŝajnis al ŝi pli terura ol la homoj, ĉar antaŭ momento ŝi deflankiĝis ja de tiu rekta linio, sur kiu kuris al ŝi la liberigonta morto.

Jes, sed nun ŝi denove komencas retiriĝi al tiu linio; la homo kun la flava lado sur la brusto kurantaŭiĝis el la pelanta amaso, etendis la manon kaj ektuŝis la randon de ŝia tuko. Ŝi eksaltis, stariĝis sur unu el la feraj reloj. Kun vizaĝo levita al la malluma ĉielo ŝi etendis ambaŭ manojn supren. Ŝia buŝo malfermiĝis kaj eligis neklaran ekkrion. Ĉu ŝi ĵetis al la stelplena ĉielo suferplenan plendon, ĉu ŝi elĝemis vorton de pardono, ĉu eble la nomon de sia infano? Neniu klare aŭdis. La homo kun la flava lado sur la brusto, kiun en la unua momento surprizis la subita flankenĵetiĝo de la virino, denove alkuris al ŝi kaj kaptis ŝin je la rando de la tuko. Per fulma movo ŝi forĵetis la tukon kaj lasis ĝin en la mano de policisto, kaj mem ŝi falis sur la teron.

— Haltu! haltu! — eksonis terura krio el la maso.

Sed la purpura okulo ne volis obei, ĝi ĉiam flugis antaŭen, kaj la hufoj de la ĉevaloj frapis sur la feraj reloj.

— Haltu! haltu! — kriis la amaso senĉese kaj kun terura voĉo. La veturigisto desaltis de sia sidejo, stariĝis, kuntiris per la mano la longajn kondukŝnurojn, kaj per voĉo raŭka de teruro li kriis al la ĉevaloj, ke ili haltu.

Ili haltis, sed tiam, kiam peza rado kun malgranda frapo jam deŝoviĝis de la brusto de la tere kuŝanta virino.

Kun tomba silento staris la amaso meze de la belega strato; la vizaĝoj, paliĝintaj de teruro, kaj la brustoj malfacile spirantaj de ekscitiĝo, kliniĝis super la malhela figuro, kiu simile al senmova makulo kuŝis sur la blanka neĝa sternaĵo.

La rado de la grandega veturilo frakasis la bruston de Marta kaj elpelis el ĝi la vivon. Ŝia vizaĝo restis netuŝita, kaj per la vitrecaj okuloj ŝi rigardis la stelplenan ĉielon.

剧终

大结局

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, May 01, 2023, 14:11 (353天前) @ 雁过留声

《MARTA 》(192)(193)阅读札记

《MARTA 》(192)

1. La kun ŝi renkontiĝantaj kaj de ŝi dispuŝataj pasantoj komence rigardis ŝin kun miro aŭ timo, eĉ forflankiĝis antaŭ ŝi, supozante, ke ŝi estas frenezulino aŭ ke ŝi havas ian urĝegan bezonon rapidi.

—— La kun ŝi renkontiĝantaj kaj de ŝi dispuŝataj pasantoj 这里的中心词是La pasantoj,即该句的主语,调整一下语序看看:La pasantoj renkontiĝantaj kun ŝi kaj dispuŝataj de ŝi, 由此看,两个分短作后定。kun miro aŭ timo 作伴状。forflankiĝi = deflankiĝi:偏离。supozante 作伴状,后接两个宾从并用(estas,havas.)相对时间。havi bezonon fari ion 需要做某事,havi bezonon trinki 需要喝(水),动词不定式作后定;senti la bezonon fari ion 感到需要做某事,senti la bezonon ekdormi 感到需要睡觉。

2. Terura tremo skuis ŝin de la kapo ĝis la piedoj, ŝi ekkuris pluen kun tia rapideco, kvazaŭ ŝi havus flugilojn ĉe la brakoj. Ŝi efektive denove havis flugilojn, sed nun ili konsistis ne el doloro, sed el timo.

—— 她(Marta)浑身上下猛然打了个哆嗦,接着她又那样快地向前飞跑,仿佛她臂上长了翅膀,但是现在推着她向前飞跑的不是痛苦,而是恐惧。skui:使颤栗(抖动);使震动/震撼。la febro lin skuis 高烧使他发抖;tiu novaĵo forte lin skuis 这个消息使他大为震动。konsistis el 由 ...... 组成/构成。Ŝi efektive denove havis flugilojn, 这句话不能按字面直接译成:她真的又长了翅膀。人怎么能够长翅膀呢!

3. Subite ŝi eksentis, ke estas al ŝi malfacile kuri, ne tial, ke mankas al ŝi fortoj — la flugiloj de la timo ja preskaŭ portis ŝin super la tero — sed tial, ke homoj, irantaj en la kontraŭa direkto, komencis bari al ŝi la vojon, etendis la manojn, por kapti ŝian veston.

—— 突然她(Marta)觉得她前进有困难了。这倒不是因为她气力不够,况且那对恐惧的翅膀几乎带她飞离地面了,而是因为那些迎面走来的人开始拦住她的去路,伸手来抓她的衣服。ne tial, ke ..., sed tial, ke ... 不是因为 ......, 而是因为 ...... 原从。也可:pro tio, ke ... 分短irantaj en la kontraŭa direkto,作后定,可扩展为定从。

4. ŝi evitadis la manojn de la pasantoj, ŝi preterfrotadis ilin, sed tamen forkuradis.

—— 她避开行人的手,她与他们檫碰而过,可她仍然滑脱了。preterfrotadis:与 ...... 檫碰(肩)而过。

5. Sed baldaŭ montriĝis, ke jam ne apartaj personoj iras al ŝi renkonte, sed iras kelke da personoj kune kaj okupas la tutan larĝon de la trotuaro; eviti ilin ne estas eble; troviĝinte antaŭ ili, ŝi certe estos kaptita de ili.

—— montriĝis, ke为主语从句。iras al ŝi renkonte 迎面朝她走来。ŝi certe estos kaptita de ili. 将来完成时的被动语态。

6. Tio estis grandega tramvoja omnibuso, tirata de kvar grandaj, fortaj ĉevaloj, plena de homoj, kun granda kvanto da pezegaj ŝarĝoj.

—— tirata de kvar grandaj, fortaj ĉevaloj, plena de homoj, kun granda kvanto da pezegaj ŝarĝoj. 统统作后定。

7. La virino ne ĉesis kuri meze de la strato; malantaŭ kaj antaŭ ŝi kuris du nigraj masoj, unu kun krioj kaj mokoj, la dua kun neĉesanta sonorado, obtuza bruo kaj grandega purpura okulo;

—— la dua = la alia. 两个kun短均作后定。大师喜欢用la dua,如今已弃用。

8. Se ŝi ne forsaltos flanken, unu aŭ la dua nepre ŝin englutos.

—— 如果她不避到一旁去,总有一团会吞噬她。unu aŭ la dua是上文里提到的du nigraj masoj(黑压压的两团),du nigraj masoj是指追Marta那黑压压的两团(群)人。Se引导真实条件从句。

9. Ŝi deflankiĝis de la rekta linio, laŭ kiu ŝi kuris ĝis nun, haltis kaj ĵetis rigardon ĉirkaŭen.

—— deflankiĝis:偏离,背离。还有:devii, dekliniĝi. laŭ kiu定从。ĵetis rigardon ĉirkaŭen 向四面观看。还可:rigardi ĉirkaŭen, ĉirkaŭrigardi.

《MARTA 》(193)

1. Nun la ŝin pelanta amaso da homoj estis jam en la distanco de ne malpli ol dekkelke da paŝoj de ŝi, kaj tia sama interspaco apartigis ŝin de la ruliĝanta grandega veturilo. Sed la amaso kuris malpli rapide ol la veturilo, kiu ruliĝis tre rapide.

—— 现在追赶她的那群人离她不到十几步了,她和迅速逼近的公共马车之间的距离也差不多。但人群比飞快行驶的马车更慢一些。Nun la ŝin pelanta amaso da homoj为主语,变动一下语序,即:Nun la amaso da homoj pelanta ŝin,由此看,pelanta ŝin作后定。jam en la distanco de ne malpli ol dekkelke da paŝoj de ŝi,作表语,离她不到十几步远。Sed la amaso kuris malpli rapide ol la veturilo, kiu ruliĝis tre rapide. 比从,la amaso指前句的la ŝin pelanta amaso da homoj. 而kiu引导定从。

2. Ŝi jam plu ne kuris. Mankis jam al ŝi fortoj, aŭ ŝi decidis en ia ajn maniero meti finon al tiu terura pelado.

—— 她不再跑了。她已筋疲力尽,也许她决定不惜任何代价来结束这种可怕的追逐。en ia ajn maniero 用任何方式。meti finon al ... 结束/终止 ...... 还可以:meti la finan punkton al ...

3. Ŝi staris kun brusto turnita al tiu flanko, de kiu venis la omnibuso, sed la vizaĝon ŝi turnis al tiu flanko, de kiu kuris la homoj.

—— 她扭转身子对着公共马车驶来的方向站着,但眼睛却望着追逐她的人群那一边。kun brusto turnita al tiu flanko 介短作状。两个de kiu均为定从。

4. Nun en ŝiaj okuloj brilis lumo de konscia penso. Oni povus pensi, ke ŝi faras elekton. Kian elekton? Sur unu flanko estas malhonoro, mokado, malliberejo, longaj, eble senfinaj turmentoj, sur la dua estas morto ... morto terura, sed subita, fulma.

—— 现在她眼里闪着理智的火花。似乎她在进行抉择。何样的抉择呢?一边是耻辱、嘲笑、牢狱、漫长的,也许是无尽的折磨,另一边是死亡 ...... 可怕的,但是疾如闪电的死。sur la dua = sur la alia.

5. Kaj tamen la instinkto de memkonservo videble ne tute ŝin forlasis, la morto ŝajnis al ŝi pli terura ol la homoj, ĉar antaŭ momento ŝi deflankiĝis ja de tiu rekta linio, sur kiu kuris al ŝi la liberigonta morto.

—— 但是贪生怕死的本能显然没有完全离开她,在她看来,死亡似乎比追逐她的人更可怕,因为刚才她窜到轨道旁边去,她的解放者 —— 死神正沿着这条轨道向她疾驰而来。deflankiĝis ja de tiu rekta linio,偏离那条直线。sur kiu引导定从。

6. Jes, sed nun ŝi denove komencas retiriĝi al tiu linio; la homo kun la flava lado sur la brusto kurantaŭiĝis el la pelanta amaso, etendis la manon kaj ektuŝis la randon de ŝia tuko.

—— 可是她这时又向那条线路(轨道)退了回来;一个胸前佩戴黄牌的人赶在全体追逐者的前面,伸出一只手开始抓她的围巾。kun la flava lado sur la brusto为后定。

7. Ŝi eksaltis, stariĝis sur unu el la feraj reloj. Kun vizaĝo levita al la malluma ĉielo ŝi etendis ambaŭ manojn supren. Ŝia buŝo malfermiĝis kaj eligis neklaran ekkrion.

—— 她一跳,又站在轨道上了。她抬起眼睛,对着黑暗的天空举起双手,张开嘴发出一声模糊的叫喊。Kun vizaĝo levita al la malluma ĉielo 作状。

8. Ĉu ŝi ĵetis al la stelplena ĉielo suferplenan plendon, ĉu ŝi elĝemis vorton de pardono, ĉu eble la nomon de sia infano? Neniu klare aŭdis.

—— 她是向布满繁星的天空提出沉痛的控诉?她是请求饶恕?还是叫了一声她的孩子名字?谁也没有听清楚。

9. La homo kun la flava lado sur la brusto, kiun en la unua momento surprizis la subita flankenĵetiĝo de la virino, denove alkuris al ŝi kaj kaptis ŝin je la rando de la tuko. Per fulma movo ŝi forĵetis la tukon kaj lasis ĝin en la mano de policisto, kaj mem ŝi falis sur la teron.

—— kun la flava lado sur la brusto 胸前佩戴黄牌,作后定。kiun定从修饰La homo. 关代kiun在定从里作宾。en la unua momento 在第一时刻,在第一时间里。la subita flankenĵetiĝo de la virino 女人猛然跳开。Per fulma movo 用疾如闪电的动作。

10. Sed la purpura okulo ne volis obei, ĝi ĉiam flugis antaŭen, kaj la hufoj de la ĉevaloj frapis sur la feraj reloj.

—— 但是红眼睛继续向前飞奔,马蹄踏在铁轨上得得作响。la purpura okulo 紫红色的眼睛,借代修辞格,指Marta.

11. — Haltu! haltu! — kriis la amaso senĉese kaj kun terura voĉo. La veturigisto desaltis de sia sidejo, stariĝis, kuntiris per la mano la longajn kondukŝnurojn, kaj per voĉo raŭka de teruro li kriis al la ĉevaloj, ke ili haltu.

—— senĉese kaj kun terura voĉo 作状。kuntiris per la mano la longajn kondukŝnurojn, 用手收紧长长的缰绳。per voĉo raŭka de teruro 作状。

12. Ili haltis, sed tiam, kiam peza rado kun malgranda frapo jam deŝoviĝis de la brusto de la tere kuŝanta virino.

—— 它们(马)站住了,但是沉重的车轮已经咔嚓一声从横躺在地上的妇人的胸部辗过。tiam, kiam相当于一个时从。la brusto de la tere kuŝanta virino.也可以:la brusto de la virino kuŝanta sur la tero.

13. Kun tomba silento staris la amaso meze de la belega strato;

—— 那群人在死一般的寂静中站在繁华的大街zhong央。Kun tomba silento 作状。meze de la belega strato = sur la mezo de la belega strato.

14. la vizaĝoj, paliĝintaj de teruro, kaj la brustoj malfacile spirantaj de ekscitiĝo, kliniĝis super la malhela figuro, kiu simile al senmova makulo kuŝis sur la blanka neĝa sternaĵo.

—— 他们吓得脸色煞白,气喘吁吁,俯身观看黑黑的人体。她像一个不动的黑点躺在白雪上。如果缩句,把那些筋头巴脑的附件都去掉,即:la vizaĝoj kaj la brustoj kliniĝis super la malhela figuro, 这句里的la vizaĝoj和la brustoj是主语,指追逐Marta的那些人。paliĝintaj de teruro 分短作后定,可扩展成一个定从: kiuj paliĝis de teruro, de表原因。malfacile spirantaj de ekscitiĝo, 因激动而艰难地呼吸,也是分短作后定,也可扩展成一个定从: kiuj malfacile spiras de ekscitiĝo, de仍表原因。kliniĝis = sin klinis. 还可以在la malhela figuro加-n,kliniĝis super la malhelan figuron. 关代kiu引导定从,作主。simile al senmova makulo 作状。la blanka neĝa sternaĵo 一层白色的积雪。sternaĵo:铺/摊开的东西。

15. La rado de la grandega veturilo frakasis la bruston de Marta kaj elpelis el ĝi la vivon. Ŝia vizaĝo restis netuŝita, kaj per la vitrecaj okuloj ŝi rigardis la stelplenan ĉielon.

—— 大公共马车的轮子辗碎了Marta的胸膛,要了她的命。但是她的脸毫无损伤,木然不动的眼睛望着满天星斗的天空。elpeli:赶出,驱逐出。elpeli iun el la mondo de la vivuloj 杀死某人,把某人逐出人世间。Ŝia vizaĝo restis netuŝita,这句里的restis相当于一个系动词,分词netuŝita作表。per la vitrecaj okuloj 用无神(呆滞)的目光(眼神),介短作状。ŝi rigardis la stelplenan ĉielon. 啰嗦一点说就是:ŝi rigardis la ĉielon plenan de/je steloj.

(剧终)

对坛主刘晓哲先生深表感谢

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, May 01, 2023, 14:20 (353天前) @ 雁过留声

《Marta》今日全部发完了。在此感谢坛主刘晓哲先生给我提供这个平台,让我发布《Marta》这部小说。纸版(世界语版)《Marta》拢共213页,含插图,我在打字时,根据段落的长短,只好三页合并成两页,所以发在这里才有了(193),(193)不是页码,而是我每次发布的编码。

大结局

作者 aŭtoro: Kapro, 发表于 afiŝita je Wednesday, May 03, 2023, 08:49 (352天前) @ 雁过留声

非常感谢雁过留声的发帖。

让我没想到的是,《MARTA 》的结局是那么的悲惨,似乎能让人流泪。特别是最后一段:“La rado de la grandega veturilo frakasis la bruston de Marta kaj elpelis el ĝi la vivon. Ŝia vizaĝo restis netuŝita, kaj per la vitrecaj okuloj ŝi rigardis la stelplenan ĉielon.”

我理解的中文是:“巨大的车轮压碎了玛尔塔的胸膛,夺去了她的生命。她的脸颊停留在象是没人触碰过的样子,她那象是玻璃状的眼睛注视着满是星星的夜空。”

我应该感谢你Kapro,没有你,就没有我 ......

作者 aŭtoro: 我是有证据的,而且是凿凿有据, 发表于 afiŝita je Wednesday, May 03, 2023, 10:49 (351天前) @ Kapro

本不想出来刷存在感和霸屏,可是Kapro和明呼唤我,我要是不出来回复,有点不近人情,不识敬!

求你们一件事:以后千万别感谢我,也别对我说好话,一句话,别对我好!也别抬举我!你们对我好,会有很多人不高兴的,这样就让我树敌了,就是害了我。我是个孤魂野鬼,不是好人,不能连累你们。你们是世界语者,而我不是,我是世界语爱好者,你们学世界语是用的,而我学世界语是玩的,我运用世界语读书,开阔视野,了解异域风情,我是不务正业的,我们是有区别的。我不想在世界语圈子里做个好人,因为我觉得在世界语圈子里做个好人太难太难了,是做不明白的,因此我压根儿就没有任何奢望。

再说,大家都在一起玩的,别把玩看得太严肃,天天指望别人表扬,靠表扬生存,多累啊,随意就好!

先说Ming:我认识Ming有十余年了,虽然Ming龙体欠安,但Ming是我学习的榜样。Ming比我强,他从不和人计较,从不骂人,从不回嘴,从不记仇,有城府,人品好。如果有人,包括我,说他几句,他会沉默不语消失几天,几天后他又是一张灿烂的笑脸出现在论坛里!他的心很纯净很阳光,他是个幸福的人!如果他龙体康健,他的为人要远远胜过我这个四肢发达头脑简单的孤魂野鬼。

再说Kapro,你别感谢我,我应该感谢你Kapro,没有你,就没有我发布《Marta》的念头。我是有证据的,而且是凿凿有据,当初你提了一个问题(见论坛11页,日期是2022.12.15),我回答时,就想起了《Marta》,心里蓦然产生发布《Marta》的欲望了。所以要感谢你,是你让我又读了一遍又学习了一遍《Marta》。当然,还要感谢坛主刘晓哲,我在他的地盘上肆意妄为,是他慷慨地给予我一隅之地,才顺利发完布了《Marta》。当然还要感谢那些含情脉脉关注《Marta》的读者们!

————
证据附下:

Kion ni estas kulpaj?
作者 aŭtoro: Kapro, 发表于 afiŝita je Sunday, December 18, 2022, 18:46 (136天前) @ dalianjasco

感谢dalianjasco的解释。但是“Kion ni estas kulpaj?”。这里的“n”什么意思?

发表回复 respondu
阅读次数 287 foje legita
Kion ni estas kulpaj?
作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, December 18, 2022, 19:57 (136天前) @ Kapro

Kion ni estas kulpaj? 我们有什么错? 我们错在哪里? 我们犯了什么错?如果我没记错的话,这句话出自于柴门霍夫翻译的《玛尔塔》,可以这样理解:Je kio ni estas kulpaj? Vi estas kulpaj je maldiligento/maldiligenteco. 你们错在懒惰上。我手头资料少,这句可能出自于《Marta》, 你查查看!

这句和我写的日记Amo sen miela kiso, ĉu tio estis amo?里的这句有相似之处:Ŝi kredis je tio, ke mono estas ĉio, cetero estas nenio, tio, ke ŝi kun bela aspekto estas inda riĉulon ...

*ŝi kun bela aspekto estas inda riĉulon ... 这句的ŝi estas inda riĉulon,这个句式也是出自于《Marta》,因为这本《Marta》小说我读了无数遍,书都快被读烂了,对一些表达印象很深。 ŝi estas inda riĉulon = ŝi estas inda je riĉulo. 如果针对这句,写出问句,就是:Kiun/Je kiu ŝi estas inda? 这样就和你的那句Kion ni estas kulpaj?一样了!


类似的说法还有:Kio misas pri li?

还有以下,都对:

Li estas kulpa pri krimo.

Li en ĉio estas kulpa.

Kian krimon li kulpis por meriti pendumon?

Li kulpis neniun krimon.

我的以上说法不一定对,但愿能帮上你!

一句话:还是读得少啊!如果你读得多,你自己就懂了,自己就解决了!就比如我写的日记,如果每句话,每个表达,每个单词都靠翻书,都靠翻词典,那翻到天亮,翻肿眼皮也写不出来啊,就得靠读书积累,积累在脑子里的,用的时候就敢用,就会左右逢源,就敢有的放矢!

不过,你提的这个问题挺具有代表性的,很值得商榷。

但有一点,如果你不懂某个语法,你无需刨根问底,只需你模仿使用它就好!

谢谢你提的这个问题!

发表回复 respondu
阅读次数 300 foje legita
Kion ni estas kulpaj?
作者 aŭtoro: Kapro, 发表于 afiŝita je Sunday, December 18, 2022, 21:27 (135天前) @ 雁过留声

非常感谢雁过留声的详细解释。
原因是这样。我浏览PIV的时候,看到“kulpa”这个词,一查有一句是“kion ni estas kulpaj?”,正好与我提问过关于“n”的,所以就再次提问了。
开始我想,以我学到语法知识理解,kio为什么要加n呢?不加是语法错误吗?不能是“kio ni estas kulpaj? 我们犯的错是什么?”。
经你的解释,我打开眼界,也大开眼界。你说得对:“还是读得少啊!”。
所以语法不只学16条,还要从多读书中学。再次感谢你!:-)

发表回复 respondu
阅读次数 278 foje legita
Kion ni estas kulpaj?
作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, December 18, 2022, 22:36 (135天前) @ Kapro

不用谢啊,我知道的也少,正是:你知道的我不知道,我知道的你不知道。互相弥补,共同学习吧!也如我下午写的帖子:语言是灵活多样的,再看我日记里的这句:

Ŝi kredis je tio, ke mono estas ĉio, cetero estas nenio, tio, ke ŝi kun bela aspekto estas inda riĉulon ...

kredis je tio, ke ..., tio, ke ..., tio ke ...

这个句式,我记得就是在柴门霍夫作品里读到的,谢玉明在《红楼梦》里也用到,这个句式不是错的。

还有estas inda riĉulon这个表达,也是在《Marta》里的。 我高兴的是我记忆里还好,没记错!


刚才我也查了PIV, 你的这句Kion ni estas kulpaj?后面有z, 进一步证实了就是柴门霍夫翻译的《Marta》小说里的。不可能是《哈姆雷特》,也不可能是《安徒生童话集》里的表达,也不可能是Kabe作品里的。

坚持玩玩吧!

我再过九年退休就好了,退休后用心好好玩玩!

主题RSS Feed

powered by my little forum