《诗经》小雅•采菽

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Tuesday, May 02, 2023, 09:41 (353天前)

《诗经》小雅•采菽
采菽
采菽采菽,筐之莒之。君子来朝,何锡予之?虽无予之?路车乘马。又何予之?玄衮及黼。
觱沸槛泉,言采其芹。君子来朝,言观其旂。其旂淠淠,鸾声嘒嘒。载骖载驷,君子所届。
赤芾在股,邪幅在下。彼交匪纾,天子所予。乐只君子,天子命之。乐只君子,福禄申之。
维柞之枝,其叶蓬蓬。乐只君子,殿天子之邦。乐只君子,万福攸同。平平左右,亦是率从。
汎汎杨舟,绋纚维之。乐只君子,天子葵之。乐只君子,福禄膍之。优哉游哉,亦是戾矣。

Aŭdienco de la regnestro
Feŭdestroj venas al la palaca aŭdienco.

Ni kolektu fabojn kun penego,
enkorbigu ilin orde vere.
Venas feŭdestroj al aŭdienco,
kion donas la regnestr’ prefere
al ili? Sed nenion tut-tute.
Ĉu kaleŝo taŭgas por veturo?
Kaj krome ili tre ŝatas robon
kun desegno draka laŭ mezuro.

Ni kolektu celerion pene
apud fonto kun lirlanta fluo.
Venas feŭdestroj al aŭdienco,
ili vidas flagojn jen en skuo.
La drakflagoj flirtas en zefiro,
sonoriloj tintas kun sonbelo.
La ĉevaloj kvarope galopas,
ili tuj alvenos sub vip-pelo.

Ruĝaj tukoj kovras la genuojn,
vindoj volvas krurojn en bonstato.
Ili vestas sin zorgeme dece
per donacoj de la reĝa ŝtato.
Ili kovas ĝojon en la koro
por asisti l’ reĝon kun plezuro.
Ili kovas ĝojon en la koro
por akiri benojn en futuro.

Kverk’ etendas siajn longajn branĉojn,
la folioj densas en prospero.
Ili kovas ĝojon en la koro
kaj komforte vivas kun gajŝvelo.
Ili naskas ĝojon en la koro
kaj satĝuas benojn en libero.
La sekvantoj obeeme agas,
observas ordonojn kun severo.

Flosas cipresa boat’ laŭ fluo,
kanab-ŝnur’ ligitas al la pruo.
La feŭdestroj ĝojas kaj delicas,
benoj falas por ilia ĝuo.
Ili vivas la komfortan vivon,
benoj venas el la suvereno.
En senĝena vivo ili naĝas
kaj pasigas tagojn sen ĉagreno.
elĉinigis Vejdo

《诗经》小雅•采菽

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Tuesday, May 02, 2023, 10:11 (353天前) @ 喜欢诗词翻译

读!

主题RSS Feed

powered by my little forum