《诗经》小雅•都人士

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Friday, May 05, 2023, 09:35 (369天前)

《诗经》小雅•都人士
都人士
彼都人士,狐裘黄黄。其容不改,出言有章。行归于周,万民所望。
彼都人士,台笠缁撮。彼君子女,绸直如发。我不见兮,我心不说。
彼都人士,充耳琇实。彼君子女,谓之尹吉。我不见兮,我心苑结。
彼都人士,垂带而厉。彼君子女,卷发如虿。我不见兮,言从之迈。
匪伊垂之,带则有余。匪伊卷之,发则有旟。我不见兮,云何盱矣。

Homo de l’ ĉefurb’ malnova
Post la tumulto de la regno, lordoj sopiras al homoj de la malnova ĉefurbo.

Homo de l’ ĉefurb’ malnova
vestas sin en flavo brila.
Li kondutas decregule
kaj sin montras tre ĝentila.
En malnova la ĉefurbo
al li iras laŭdo mira.

Homo de l’ ĉefurb’ malnova
portas la ĉapon el pajlo.
Tiu nobla belulino
pavas kun nigra hararo.
Se mi ŝin ne vidus longe,
mi ja dronus en amaro.

Homo de l’ ĉefurb’ malnova
portas jadon ĉe l’ orelo.
Tiu nobla belulino
bonkodutas sen leĝero.
Se mi ŝin ne vidus longe,
min ja trafus amsufero.

Homoj de l’ ĉefurb’ malnova
portas silkrubandon fale.
Tiu nobla belulino
jen allogas buklo-hare .
Ĉar mi ŝin ne vidus longe,
volus ŝin mi ĉei stare.

Lia silkrubando bone
sidas jen sur robo lia.
Ŝia buklo alt-turnita
flirtas en vento defia.
Se mi ŝin ne vidus longe,
kaptus min sopir’ pasia.
elĉinigis Vejdo

主题RSS Feed

powered by my little forum