Vortaro estas bona

作者 aŭtoro: 多查字典, 发表于 afiŝita je 星期六, 八月 03, 2019, 01:11 (46天前)

Laŭ PIV: senti: 4

Vortaro estas bona

作者 aŭtoro: 多查字典, 发表于 afiŝita je 星期六, 八月 03, 2019, 01:12 (46天前) @ 多查字典

senti:4:Reagi al eksteraj fizikaj, kemiaj aŭ biologiaj cirkonstancoj.
sin senti. Konscie esti: li sentis sin malsataZ, malsanaZ; kiel vi vin sentas?Z; se vi ne sentas vin sufiĉe forta, iru returneZ; li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon en kiu li estis naskitaZ; por kiu okupo vi sentas vin pleje kapabla?Z; sentu vin tute kiel hejme!Z; unuj sentas sin hejme en la odoro de la drinkejoZ; mi min sentas nun ne tute boneZ; la knabo apartenis al la familio, li tie sentis sin boneZ; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacioZ; ni sentas nin kiel samgentanojZ.

头像

Vortaro estas bona

作者 aŭtoro: Petro Desmet' ⌂, 来自 el: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, 发表于 afiŝita je 星期六, 八月 03, 2019, 01:19 (46天前) @ 多查字典
编辑: Petro Desmet', 时间: 星期六, 八月 03, 2019, 01:39

Karaj homoj,
Lernu legi!
Neniam temis pri la signifo kaj uzo de sin teni! Neniam estis iu dubo ke senti estas transitiva kaj ke normale oni esprimas la objekton.
Normala frazo estas, kaj neniu iam kontraŭdiris tion: Mi sentas min feliĉa.

La demando estis nur: ĉu oni povas foje lasi la objekton neesprimita, ĉu oni povas lasi la frazon elipsa, kaj diri: Mi sentas feliĉa (kun sama signifo). Eĉ se oni konsideras la frazon malkompleta, manka? Manka sed ne erara! Fakte la tuta diskuto reduktiĝas al distingo inter manka kaj erara!

Nu, mi trovis frazon en kiu Zamenhof mem faris ĝin: frazo citita en alia teksto.. kaj trovebla en PIV sub "falegi".

La uzo de transitiva verbo sen objekto nomiĝas en gramatiko: absoluta uzo de verbo, uzo en absoluta senco.
Kiel en: Kion vi faras? Mi legas! (Legi estas transitiva, ĉi tie tamen uzata sen objekto!)


Ankaŭ en PIV.
Kaj ĝi donas iom alian sencon al la frazo. Multe pli vasta!
Legu en PIV: absolute, 3a punkto.

主题RSS Feed
powered by my little forum