Pipi frapiĝis kontraŭ arbo (Verkis Pipi)

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je 星期二, 八月 06, 2019, 15:39 (42天前)

Pipi frapiĝis kontraŭ arbo (Verkis Pipi)

Pipi estas viro voluptema. Kutimaĉon li havas, nome ke kiam li vidas belulinon li ĉiam kroĉas sian rigardon sur ŝin. Kaj kiam li surstrate trafas irantan antaŭ si junan virinon kun svelta talio kaj pufaj gluteoj, li, okulsekvante ŝin, per rigardo ŝin avide ĉirkaŭprenas, karesas, kisas, manĝas. Kaj iam li grandpaŝe antaŭiĝas al ŝi je granda distanco kaj sin returnas por gvati kian aspekton ŝi havas.

Hieraŭ matene Pipi promenis tien-reen sur trotuaro. Subite lian rigardon frapis unu juna virino kun ĉarma vizaĝo, kun svelta talio, kun plena brusto, vestita laŭ la lasta modo. La virino renkonte paŝis al Pipi. Ho, ŝi estis ĉiele bela! La virino forte ravis Pipi-on. Plena de ekstazo, kun forte batanta koro Pipi streĉis la okulojn kaj per rigardo gustumis ŝin. Li ne povis sin deteni gluti buŝplenon da salivo kaj leki al si la lipojn. La virino renkontiĝis okulo kontraŭ okulo kun la vizaĝo de Pipi. Ŝia rigardo trafis liajn okulojn. Ŝi pafis lin per siaj ridantaj okuloj, tiel ke li pro honto ruĝiĝis ĝis la haroj. Kiam la virino estis kelke da paŝoj for de Pipi, ŝi disradiis dolĉajn ridetojn, malfermis siajn brakojn kaj etendis al li kvazaŭ intencante brakumi lin. Sed anstataŭe la virino kun ĝoja krio ĵetis sin en la brakojn de belstatura viro iranta flanke de Pipi. Ili sin brakumis kun kiso. Pipi haste flankeniĝis, kaj bum! li frapiĝis kontraŭ arbo. Li tordiĝis kaj grimacis pro doloro.

Ĉe tio, la virino kaj viro skuiĝis de ridego.

Tio metis Pipi-on en embarason. Li sentis kapturnon. Ĉirkaŭprenante la trunkon de la arbo kaj kun kapo klinita, li kaŭris longan longan momenton.

Granda ŝvelaĵo fiere baŭmis sur lia frunto! Ĉifoje Pipi trafis per la vizaĝo en koton!

Pasis longa tempo antaŭ ol li elrektiĝis, kaj, ambaŭmane kovrante la vunditan frunton, ŝanceliĝis hejmen kun longa nazo.

——
Pipi
2019.8.6
Dalian

头像

Pipi frapiĝis kontraŭ arbo (Verkis Pipi)

作者 aŭtoro: Petro Desmet' ⌂, 来自 el: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, 发表于 afiŝita je 星期二, 八月 06, 2019, 17:08 (42天前) @ Pipi
编辑: Petro Desmet', 时间: 星期二, 八月 06, 2019, 17:38

Bonege.
Sed: lian rigardon trafis juna virino???
Mi dirus: lia rigardo trafis junan virinon....

Lian okulon trafis juna virino...

Lia rigardo falis sur ...
Juna virino venis en lian vidkampon...
Trafis lin la bildo de ....

Tamen... verŝajne tamen akceptebla kaj komprenebla!

Mi ne scias... devos pripensi...
Jes... akceptebla. Mi metus: lian koron trafis...
Lian koron trafis/tuŝis la bildo/vido de juna virino...

Interese ankaŭ ke vi uzis la esprimon "foriri kun longa nazo"!
Lastatempe, en facebook, estis multe da diskuto pri ĝi, de homoj kiuj ne akceptas ĝin.
Tial mi ŝatus scii: ĉu ĝi ekzistas en la Ĉina? Kun la signifo kiun ĝi havas en via teksto?

En via teksto estas absolute neniu eraro!
Interesa fenomeno, pri kiu ni devas pripensi! En tiu virino/rigardo-frazo subjekto kaj objekto ŝajnas interŝanĝeblaj!

Pipi frapiĝis kontraŭ arbo (Verkis Pipi)

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je 星期二, 八月 06, 2019, 22:07 (42天前) @ Petro Desmet'

Kara Petro,

Vi diris:

Sed: lian rigardon trafis juna virino???
Mi dirus: lia rigardo trafis junan virinon....

Lian okulon trafis juna virino...

Lia rigardo falis sur ...
Juna virino venis en lian vidkampon...
Trafis lin la bildo de ....


Jes, ili estas adopteblaj. Krom ili la vorto "kapti" ankaŭ estas tre bona.

Subite lia rigardo estis kaptita de ...

Dankon!

头像

Pipi frapiĝis kontraŭ arbo (Verkis Pipi)

作者 aŭtoro: gajo @, 来自 el: Yiyang-urbo, Hunan-provinco, Ĉinio 湖南益阳, 发表于 afiŝita je 星期三, 八月 07, 2019, 16:57 (41天前) @ Pipi

Chu "okupi" ankau estas tauga por tiuj okazoj?

--
Gajo Li Chuanhua

Pipi frapiĝis kontraŭ arbo (Verkis Pipi)

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je 星期三, 八月 07, 2019, 21:51 (41天前) @ gajo

Chu "okupi" ankau estas tauga por tiuj okazoj?

--
Gajo Li Chuanhua

在表达这个意思,不宜用okupi,也没见过用它的例句。

头像

al sro Pipi

作者 aŭtoro: gajo @, 来自 el: Yiyang-urbo, Hunan-provinco, Ĉinio 湖南益阳, 发表于 afiŝita je 星期四, 八月 08, 2019, 08:44 (41天前) @ Pipi
编辑: gajo, 时间: 星期四, 八月 08, 2019, 08:47

chu via koro neniam estis okupata de la belaj knabinoj?(nur sherco!)

--
Gajo Li Chuanhua

al sro Pipi

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je 星期四, 八月 08, 2019, 09:10 (41天前) @ gajo

Tio tute ne gravas! Haha!

主题RSS Feed
powered by my little forum