Kia la semo, tia la rikolto (Verkis Pipi) 第二次修改

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je 星期三, 八月 14, 2019, 14:24 (70天前)

Kia la semo, tia la rikolto (Verkis Pipi)


Kiam mi estis eta infano, mia avino rakontis al mi unu historion.

Jen estas la historio.

Antaŭ longe en tiu kaj tiu malgranda vilaĝo vivis paro da malriĉaj maljunaj geedzoj, tre bonkoraj kaj helpemaj.

Ili loĝis en kaduka dometo.

Kiam la printempo venis, hirundoj, trans montojn kaj riverojn, alflugis de lontanaj varmaj landoj. Paro da hirundoj, senlace transportante pecetojn da tero en sia beko, konstruis neston sub la tegmento de la dometo de la maljunaj geedzoj. Baldaŭ poste, la nesto estis bone farita. Ili nestis en ĝi, demetis ovojn kaj kovis.

Vidante, ke la paro da hirundoj gastis sub la tegmento, la maljunaj geedzoj sentis grandan feliĉon.

Post dekkelke da tagoj la junaj hirundidoj unu tuj post la alia elŝeliĝis. La hirundo-gepatroj tuttage sin okupis ĉasante insektojn kaj ilin donante manĝi al idoj.

Kun la tempo la idoj plenkreskis. Kiam ili havis plenan plumaron, ili devis lerni flugi. Komencis provan flugadon la unua, la dua, poste la tria ... kaj fine la kvina. Sed bum! oni ne scias kial tiu lasta falis teren kaj rompis unu kruron.

Tiu baraktis kun ŝiranta krio sur la tero.

Je tio, la maljunaj geedzoj hastis antaŭen, levis ĝin kaj enportis domen. Ili gepatris al ĝi samkiel al sia propra infano. La edzo kaptis insektojn kaj la edzino manĝigis ĝin.

Pasis tagoj post tagoj. La vundito resaniĝis sub la zorgado kaj flegado de la maljunaj geedzoj.

La aŭtuno alvenis. La vetero friskiĝis. Ĉiuj hirundoj ekflugis al la varmaj landoj krom la vundito, kiu, kripla je unu kruro, ne kuraĝis iri kaj flugi.

Unu tagon, la lama vundito subite ekbatis per la flugiloj. Kaj tuj poste ĝi ĵetis sin eksteren, pafiĝis nesciate kien. Tio ĝojigis la maljunajn geedzojn.

Sed ekster ilia atendo, tiu glisis returne, ĉirkaŭflirtis la geedzojn kelkfoje, kvazaŭ esprimante dankon al ili, poste velis suden kaj malaperis en la malproksimon.

"Bonan vojaĝon al vi, kara hirundo! Ĝis revido!" la geedzoj ĝojplene vokis kaj mansvingis en la direkton al la hirundo.

Post la aŭtuno venis la vintro. Kaj poste la frosta vintro finfine cedis al la varma printempo. Hirundoj reflugis norden.

Iun frumatenon, ĉe la aŭroro, la geedzoj aŭdis, ke io sonas ekster la fenestro. Estis unu hirundo, kiu beke frapas sur la fenestro.

La geedzoj senprokraste elkuris el la domo kaj vidis, ke unu hirundo kun semo en la beko lame paŝetas tien kaj reen sur la fenestro. Ili tuj rekonis en ĝi la vunditan hirundon per la lama kruro.

La edzino etendis manplatojn al la hirundo. La birdo tuj flugis sur ilin, starinte kelkan momenton, elbekigis la semon sur la manplatojn, kaj kvivitinte tri fojojn, naĝis for.

Ĉe la vido de la semo, la edzino sufloris bonan ideon al la edzo: "Ĝi estas la semo de botelkukurbo. Ni semu ĝin ĉe la pordo, ni eble rikoltos grandan botelkukurbon!"

Tiu lasta konsentis: "Bone! Mi tuj semu ĝin!"

Post kelkaj tagoj, la semo ĝermis, kaj produktis kompletan viglan planton. Ĝi kreskis pli alten kaj rampis laŭlonge de la muro sur la tegmenton. Tre baldaŭ la tigo estis kovrita de neĝblankaj floroj. Sed nur unu floro el ili gravediĝis kaj akuŝis belan botelkukurbon.

Kun ĉiu tago la botelkukurbo fariĝis ĉiam pli kaj pli pufa.

En aŭtuno, ĝi jam estis mirinde granda.

"Tempas rikolti ĝin. Ni deŝiru ĝin kaj faru el ĝi du kuleregojn!" la edzino rimarkis.

La edzo alportis eskalon, kaj laŭ ĝi suprengrimpis sur la tegmenton.

La botelkukurbo estis tre granda kaj pezis kvazaŭ je mil ĝinoj*. La edzo per herkula forto movis ĝin soben sur la korton.

"Kiel ĝi tiel pezas? Ni segu ĝin por vidi kion ĝi entenas." la edzino komentis.

La botelkukurbo estis segita. El ĝi tuj radiis ondo da blindiga ora lumo.

La botelkukurbo estis plenplena de oraj moneroj!

La geedzoj ŝtoniĝis de mirego.

La sceno estis hazarde gvatita de unu vilaĝano. Li demandis al la geedzoj kiel ili havis tiom multe da oraj moneroj.

La geedzoj detale rakontis al li la tutan historion de la afero de la komenco ĝis la fino.

Post tio, mava ideo naskiĝis en la koro de la vilaĝano.

En la sekvanta jaro, la vilaĝano elprenis unu junan hirundidon el la nesto sub la tegmento de sia dometo, malice rompis ĝian kruron kaj hipokritante bonintencon kovis ĝin.

Aŭtune, kiam la vundita hirundo plene retrovis la sanon, ĝi sagis for, eĉ ne rerigardante.

La vilaĝano atendis kun raviĝo, ke tiu en venonta printempo reflugu kaj alportu unu semon de botelkukurbo.

Post aŭtuno sekvis vintro.

Jen venis la printempo. La vundita hirundo vere reflugis kaj alportis al la vilaĝano unu semon de botelkukurbo.

La vilaĝano frenezis de ĝojo. Li semis la semon ĉe la pordo.

La plantido elteriĝis, alte elkreskis, floris, fruktis.

Kiam aŭtuno ĉeis, giganta botelkukurbo pompe sidis sur la tegmento.

Ĉe tiu vido la vilaĝano sin lulis en la revo, ke la botelkukurbo certe estas graveda je miriadoj da oraj moneroj kaj enscenigos al li belan surprizon.

Estis jam tempo, ke la vilaĝano kolektu la botelkukurbon! Sur eskalo li levis sin al la tegmento.

La botelkukurbo, grandega, plumbomase pezis! Ĝi estis tro peza, por ke li povu levi ĝin.

La vilaĝano alvokis sian edzinon por helpo. Finfine ili levis ĝin, sed kiam ili kun la botelkukurbo sobiris, kaj krak'! la eskalo subite rompiĝis en la mezo. Kaj bum! la geedzoj falegis teren.

La edzo rompis sian kruron kaj la edzino falis kapantaŭe ĝis la tero. Ŝia buŝo batiĝis kontraŭ ŝtono kaj ŝiaj du antaŭaj dentoj disrompiĝis.

Kiel pri la botelkukurbo?

Ĝi terenfalis kune kun la gemastroj, kaj kuŝis rompita en pecetojn. Kaj el interne elrampis miloj kaj miloj da serpentoj.

Ĉe tio, la geedzoj svenis de timo.

La plago ŝlosis ilin endome dum pluraj monatoj.

Kio pri la bonkoraj kaj helpemaj maljunaj geedzoj? Ili disdonis la orajn monerojn al tiuj, kiuj estis en mizero aŭ en danĝero.

La maljunaj geedzoj estis sanaj, gajaj, kaj vivis feliĉe ĝis la morto.

Pardonu, karaj legantoj, ke mi ŝtelis de vi karan tempon pro tio, ke la historio estas iom longa kaj seka, kaj mi ne povas ĝin limigi per kelke da frazoj!

Do, nun mi metu la finan punkton al la historio per la idiotismo, per kiu mia avino siatempe finis ĝin: Kia la semo, tia la rikolto!

——
*ĝino: pezunuo de Ĉinio, 1 ĝino = 1/2 kilogramo

——
Pipi
Dalian
2019.8.14

练笔总结

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je 星期三, 八月 14, 2019, 14:26 (70天前) @ Pipi

练笔总结:

台风“沙琪玛”过了,虽然风大,不过没有造成人员和财物的损失。大连青瓦台是块宝地,每年的台风都绕着走了,天灾不稀光顾俺这旮旯儿。外面的雨时而嚎啕大哭,时而哭哭啼啼,一句话:眼泪总是不干!

上午对Kia la semo, tia la rikolto做了一次修改。尽量做到认真,就像雕刻一个美女,该凹的要凹,该凸的要凸,该细的要细,该小的要小。

我修改的地方很多:

1. 因为这篇文章是写燕子,涉及到“飞”的方式,为了尽量避免重复,除了flugi之外,我用了:ĵetis, pafiĝis, glisis, ĉirkaŭflirtis, sagis, velis, naĝi等词。

2. Ili nestis en ĝi, demetis ovojn kaj kovis. —— 这句中的nestis是巢居和居住之意。

3. hipokritante bonintencon kovis ĝin —— 这句中的kovis不是孵蛋,而是关怀备至,精心照料之意。区别本文中的:Ili nestis en ĝi, demetis ovojn kaj kovis. 这句中的kovis是孵蛋之意。

4. 草稿写的:Nun mi devas fini la historion per idiotismo, per kia mia avino tiam finis ĝin: Kia la semo, tia la rikolto! 已改为:Do, nun mi metu la finan punkton al la historio per la idiotismo, per kiu mia avino siatempe finis ĝin: Kia la semo, tia la rikolto! 其实这两句话意思差不多,草稿中的fini重复了两次,为了避免重复,我把fini la historion改为metu la finan punkton al la historio,当然也可用meti finon al ..., 还有草稿中的per idiotismo, per kia的定语从句,不算错,为了方便理解,我改成了这样的定语从句:per la idiotismo, per kiu ...

5. 草稿中的la lama vundito subite ekfrapadis per la flugiloj. 因为本文中有frapas sur la fenestro. 为了减少重复frapi, 我把原来的ekfrapadis per la flugiloj改为 ekbatis per la flugiloj. 意思是一样的。

6. 草稿中的Ĉe tiu vido la vilaĝano sin lulis en la revo, ke la botelkukurbo certe estas graveda je miriadoj da oraj moneroj kaj enscenigos al li belan surprizon. 这句我没做修改。类似sin lulis en la revo, ke的表达可多了,如:nutri, ke ..., nutri sin per ..., dorloti sin per ...

7. 草稿中的"Bonan vojaĝon al vi, kara hirundo!" mansvingante en la direkton al la hirundo, la geedzoj murmuris al si mem. 直接引语后面的文字太干,我改为:"Bonan vojaĝon al vi, kara hirundo! Ĝis revido!" la geedzoj ĝojplene vokis kaj mansvingis en la direkton al la hirundo. 这样,声音和动作都体现出来了。


等等,等等。

总之我尽力了,我这次修改又花费了两个小时,外面阴天,我老眼发花,累得我老眼生疼啊!

——
Pipi
Dalian
2019.8.14

主题RSS Feed
powered by my little forum