《诗经》小雅•渐渐之石

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Friday, May 12, 2023, 09:34 (348天前)

《诗经》小雅•渐渐之石
渐渐之石
渐渐之石,维其高矣。山川悠远,维其劳矣。武人东征,不皇朝矣。
渐渐之石,维其卒矣。山川悠远,曷其没矣?武人东征,不皇出矣。
有豕白蹢,烝涉波矣。月离于毕,俾滂沱矣。武人东征,不皇他矣。

Ekspedicio eosten
Soldatoj en ekspedicio plendas pri malfacila vojirado.

Impone montaj rokoj staras,
skrapante nubojn sur ĉielo.
Montpintoj altas, akvo foras,
nin ĝenas dure la voj-tero.
En ekspedicio eosten
soldatoj dronas en sufero.

Impone montaj rokoj staras,
tuŝante nubojn de leĝero.
Montpintoj altas, akvo foras,
nin hardas vojira severo.
En ekspedicio eosten
soldatoj veas en mizero.

Porkidoj jen kun blankaj hufoj
riveron vadas en konkuro.
La lun’ moviĝas en nebulon,
jen pluvas kiel akvokuro.
En ekspedicio eosten
soldatoj plendas kun murmuro.
elĉinigis Vejdo

主题RSS Feed

powered by my little forum