头像

Kion Pipi vidis ĉimatene?

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je 星期二, 八月 20, 2019, 18:56 (26天前)
编辑: Pipi, 时间: 星期二, 八月 20, 2019, 19:13

Kion Pipi vidis ĉimatene?

Ĉimatene, kiam mi soriris la holmon laŭ la meandra vojeto pavimita per ŝtonoj kaj borderita per arboj, subite nigreca besto preterkuris antaŭ miaj okuloj. Ĉe la vido de tio, mi saltis posten kun teruro. La besto fulme englitis kaj vanuis en la fruktoĝardenon apud la vojeto. Mi haltis en stuporo momenton, kvazaŭ alnajlita al la loko. Post iom da tempo, mi kate ekmovis miajn paŝojn antaŭen, en la direkton, en kiun la besto malaperis. Mi ŝtele kaŝis min inter densaj arboj, etendante mian rigardon en la fruktoĝardenon. Ĉirkaŭrigardinte kaj okulserĉinte minimume du minutojn, mi vidis la beston sidanta, kun longa vosto subenpendanta, sur cementa fosteto, kiu estis kelkajn paŝojn for de mi. La besto estas malgranda nigra sciuro! Mi senbrue elpoŝigis mian poŝtelefonon kaj faris kelkajn fotojn pri ĝi. Post tio, mi faris du tusojn por perturbi ĝin. Aŭdinte miajn tusojn, la sciuro, timigita, tujtuj sagis sur altan arbon. Starante sub la arbo, mi direktis supren la vizaĝon al ĝi, kun vaste malfermita buŝo.


这句:Ĉimatene, kiam mi soriris la holmon laŭ la meandra vojeto pavimita per ŝtonoj kaj borderita per arboj,

——vojeto pavimita per ŝtonoj kaj borderita per arboj, 是不是太长?

短缩一下怎么样?vojeto ŝtone pavimita kaj arbe borderita, 行吧?!

头像

Kion Pipi kaŝas ĉimatene?

作者 aŭtoro: Petro Desmet' ⌂, 来自 el: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, 发表于 afiŝita je 星期三, 八月 21, 2019, 16:18 (26天前) @ Pipi
编辑: Petro Desmet', 时间: 星期三, 八月 21, 2019, 23:54

Pipi,

Ne troigu uzi la neologismojn!!!
Oni ne montras konon de Esperanto per tio!
La plej grava afero en esperanto estas, kaj oni montras sian konon per apliko de la principo!, ke "se oni scias pri afero el kio ĝi estas farita, por kio ĝi servas ... kaj tiel plu" oni povas per la oficialaj vortoj (plej ofte eĉ per la fundamentaj vortoj) konstrui vorton kiu tre klare indikas ĝin, kiu tute taŭge indikas ĝin.

Klopodu tion, Pipi! Mi petas!

Ekzemple: holmo tute ne estas pli bela kaj klara ol "monteto", aŭ "klinaĵo" ...
Ĝi estas cetere sufiĉe stulta neologismo, kreita laŭ (aŭ pro) skandinava "holm" en la nomo Stokholmo. Ekzistas kelkaj tiaj nomoj, kaj holm tie vere signifas, originale, monteto.

Neniu lingvo en la mondo disponas pri pli da vortoj ol Esperanto! Mi mem faris liston de 4000 (kvarmil!) vortoj, ĉiuj uzeblaj kaj utilaj, el nura radiko "san" plus afiksoj! Eble ĉar iu amikino mia dum la milito estis ĉefmalsanigiletujejestrino!

Kial "stulta" mi nomas la neologismon "holmo"?
Ĉar ĝi ne estas elektita laŭ la zamenhofa principo: faru/elektu el diversaj lingvoj la plejoftanton!

Ne kverelintence!!! SED pensige!!!

Per aplikado de tio vi restos pli proksime de la ĉina spirito: la vorto kiom eble plej priskribu sin mem, enhavu klarigajn elementojn! Pripensu!

头像

Kion Pipi kaŝas ĉimatene?

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je 星期四, 八月 22, 2019, 22:40 (24天前) @ Petro Desmet'

Mi dankas vin pro via instruo!

头像

Kion Petro volas diri al Estimata Pipi?

作者 aŭtoro: Petro Desmet' ⌂, 来自 el: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, 发表于 afiŝita je 星期四, 八月 22, 2019, 23:38 (24天前) @ Pipi

Kara kaj Estimata Pipi,

Mi volis nenion instrui al vi!
Mi volis nur doni konsilon, kaj plie lasi vin absolute libera.
Mi volis nur diri: se vi uzas tro da neologismoj vi punos vin mem
Homoj simple ne plu deziros legi viajn interesajn tekstojn, ĉar ili ne ŝatas daŭre konsulti PIV-on.
Kaj per normalaj vortoj viaj tekstoj sonas eĉ pli belaj!

Vizitu Esperantan grupon kaj demandu kiu komprenas "holdo".
Eĉ ne unu el cent! Ankaŭ ne ĉi tie!!!

Kaj... mi tre ŝatas legi viajn tekstojn se ili fluas kaj evitas la obstaklon de neo-j.

Kore,
Petro.

头像

Kion Petro volas diri al Estimata Pipi?

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je 星期五, 八月 23, 2019, 00:12 (24天前) @ Petro Desmet'

Do mi dankas vin pro via konsilo!

Kion Petro volas diri al Estimata Pipi?

作者 aŭtoro: Kapro, 发表于 afiŝita je 星期五, 八月 23, 2019, 12:32 (24天前) @ Petro Desmet'

"neo-j", tiu ankaux estas neologismo?

主题RSS Feed
powered by my little forum