《诗经》大雅•大明

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Tuesday, May 16, 2023, 09:21 (318天前)

《诗经》大雅•大明
大明
明明在下,赫赫在上。天难忱斯,不易维王。天位殷适,使不挟四方。
挚仲氏任,自彼殷商,来嫁于周,曰嫔于京。乃及王季,维德之行。
大任有身,生此文王。维此文王,小心翼翼。昭事上帝,聿怀多福。厥德不回,以受方国。
天监在下,有命既集。文王初载,天作之合。在洽之阳,在渭之涘。
文王嘉止,大邦有子。大邦有子,伣天之妹。文定厥祥,亲迎于渭。造舟为梁,不显其光。
有命自天,命此文王。于周于京,缵女维莘。长子维行,笃生武王。保右命尔,燮伐大商。
殷商之旅,其会如林。矢于牧野,维予侯兴。上帝临女,无贰尔心。
牧野洋洋,檀车煌煌,驷騵彭彭。维师尚父,时维鹰扬。凉彼武王,肆伐大商,会朝清明。

Tri regnestroj de Zhou-dinastio
Oni diras, ke, helpate de la Ĉielo, Regenestro Wen kaj Regnestro Wu sukcesis en sia regado.

De alte la Ĉiel’ rigardas suben,
sur tero brilas glor’ de l’ suvereno.
La Providenc’ kapricas nekredeble,
tre malfacilas regi per povpleno.
Yin-Shang dominis la potencan regnon ,
sed fine ĉio falis en forsveno.

Princino Ren, devenanta de Yin-Shang,
edziniĝis al Zhou-regno en foro,
kaj loĝis en ĉefurbo de la lando
kiel edzin’ de Reĝo Ji kun gloro.
Ŝi faris multajn bonojn en la regno,
renomo ŝia flugis kun honoro.

Nelonge poste ŝi jen gravediĝis
kaj naskis filon Wen por reĝa trono.
Kiam li surtroniĝis kiel reĝo,
li montris diskretecon kun impono.
Li konstante sekvis la Providencon,
kaj benojn li rikoltis el Ĉielo.
Li sekvis decregulojn vere strikte,
plebanoj lin respektis kun sincero.

La Ĉielo konis la homan mondon,
Wen enkorpigis volon de l’ Ĉielo.
Dum lia eka tempo de regado,
dotis al li Di’ edzinon kun belo.
Ŝi devenis de riĉa familio
loĝanta fore trans la Wei-rivero.

La nupton Wen preparis en ekstazo
por edzinigi ŝin jen kun soleno.
Ŝi belis kiel ĉiela feino,
unika en la mondo kun ĉarmpleno.
Elektis li la bonaŭguran tagon,
li ŝin renkontis ĉe la Wei-rivero.
Sur pont’ ĉenita per ŝipoj sur akvo
li ŝin akceptis kore kun sincero.

Ordono venis jen el la ĉielo,
ke surtroniĝu li en la Zhou-ŝtato.
Establis li ĉefurbon de la regno,
kaj edzinigis Xin laŭ ŝia ŝato.
Kvankam la unua naskito mortis,
ŝi naskis bebon Wu por reg’ futura.
Lin benis Dio en ekspedicio,
por venki en batalo aventura.

Armeo de Shang-regn’ defendis brave,
la flagoj flirtis kvazaŭ la arbaro.
La Regnestro Wu ĵuris al la trupoj:.
“Ni estas bravaj trupoj sen komparo.
Nin benas Dio alte sur ĉielo,
ni efektive gajnos en batalo!”

La batalejo vastas kaj ebenas,
santalaj ĉaroj sturmas en konkuro,
galopas la ĉevaloj al rivaloj
sub saĝa komandado de stimulo.
La komandanto Jiang, sagaculo,
asistis Regneston Wu en milito.
Li venkis ĉiujn regnojn ja komplete,
la mondo kalmis pro lia merito.
elĉinigis Vejdo

主题RSS Feed

powered by my little forum