头像

为什么他总是赢?Kial li ĉiam gajnis ?

作者 aŭtoro: 殷嘉新 Yin Jiaxin, 来自 el: 湖北 Provinco Hubei, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Monday, May 15, 2023, 17:58 (341天前)
编辑: 殷嘉新 Yin Jiaxin, 时间: Monday, May 15, 2023, 18:00

此文发表在巴西的《Almanako Lorenz》上。

作者: 殷嘉新

Mi naskiĝis, kreskis kaj laboras en Wuhan, ĉefurbo de provinco Hubei, Ĉinio. En ĉiutaga vivo, mi uzas Wuhan-dialekton, kiun alilokanoj malfacile komprenas. Cetere, mi povas paroli la anglan lingvon.
我生长工作都在湖北省省会武汉,日常说话用的是外地人难懂的武汉方言。另外,我会讲英语。

Septembre de 2014, mia kompanio sendis min al Guangzhou por en la ĉina eksporta foiro vendi gajlon de ĉina sumako.
2014年9月,公司派我去广交会销售五倍子。

Iutage al mia eksponbudo venis junulo kun blonda hararo, bluaj okuloj kaj alta nazo. Li anglalingve demandis: “Saluton! Kio estas la prezo de via gajlo?”
有一天,一位金发碧眼高鼻子的年轻人来到我的摊位,他用英语问我:“你好!你的五倍子什么价?”

“Saluto! FOB 4000 usonaj dolaroj por unu tuno.”Mi respondis en la sama lingvo.
“你好!离岸价4000美元一吨。”我用英语回答。

Li donis al mi sian nomokarton, per kiu mi sciis, ke li nomiĝas Jeremy Short kaj venis de St. Louis, Usono. Ricevinte mian nomokarton, li detale ekzamenis mian gajlo-specimenon, poste li marĉandis: “3700 dolaroj por tuno, ĉu bone?”
他递给我他的名片,我知道了他叫Jeremy Short,来自美国的圣路易斯市。接过我的名片后,他仔细看了我的五倍子,然后还价:“3700美元一吨,可以吗?”

Ah, tio ja estas la baza prezo de mia kompanio!
啊,这是我们公司的底价了!

Mi hezitis kiel respondi kiam li daŭrigis: “Por paroli malkaŝe, mi ĵus kontraktis kun alia kompanio pri 180 tunoj je la sama prezo. Nun estas la unua fojo por mi kontakti kun via kompanio, mi intencas fari provan mendon de 18 tunoj. Se ĉifoje ni kunlaboros bone, en la venonta jaro mi faros grandan mendon.”
我正在犹豫怎么回答他,他却继续说:“坦率地讲,我刚才和另一家公司以这个价格签了180吨的合同。我第一次接触贵公司,我想先下一个18吨的试单。如果这次我们合作得好的话,明年我下大单。”

Dirinte, li al mi montris la kontrakton kun alia kompanio. Certe, 3700 dolaroj por unu tuno, mi pensis, ankaŭ estas la baza prezo de tiu kompanio. Mi tre scivolis, kiel sinjoro Jeremy Short sciis ties bazan prezon.
说完,他把他和别的公司签的合同给我看了看。每吨3700元,我想,这当然也是那家公司的最低价了。我很好奇,Jeremy Short先生怎么会了解他们的底价的。

Por akiri la novan klienton, mi povis fari nenion alian ol akcepti lian prezon.
为了获得这位新客户,我别无选择,只有接受他的还价。

En la sekva jaro, refoje mi renkontiĝis kun sinjoro Jeremy Short en la foiro en Guangzhou.
第二年,我又在广交会见到了Jeremy Short先生。

Li diris: “Ĉifoje mi intence mendos 360 tunojn da via gajlo, vi devas min favori je la prezo,”
他说:“这次我要订购360吨你的五倍子,你要给我优惠价。”

“Certe.” Mi proponis la prezon de 3600 dolaroj por unu tuno.
“当然。”我报了每吨3600元的价。

“Ne, ne, tre alta!”li diris laŭte: “mi scias, ke via kompanio el kamparanoj kolektis la gajlon je tre malalta prezo, ĉar ĉijare la rikolto estas riĉega.”
“不不,太高了!”他大声说:“我知道,你们公司今年从农民那里收购的价格很低,因为五倍子大丰收了。”

“Do, kio estas la prezo, kiun vi povas akcepti?” mi demandis al li.
“那么,你可以接受什么价格呢?”我问他。

“3000 dolaroj.”li respondis.
“3000美元。”他回答道。

Mi skuis la kapon, esprimante ke la prezo estas neebla.
我摇了摇头,表示这个价格不可能。

Efektive, mia baza prezo estis 3300 dolaroj por unu tuno.
实际上,我的低价是3300美元一吨。

“Se vi ne povas decidi, vi nun telefonas al via direktoro pri mia propono.”
“如果你不能做决定,你现在给你的经理打电话说说我的意见。”

Mi elprenis la poŝtelefonon. Kvankam sinjoro Jeremy Short sidis apude, tamen mi ne timas, ke li povas subaŭskulti mian komercan sekreton, ĉar mi kaj la direktoro interparolis en Wuhan-dialekto. Mi telefone informiĝis, ke, dum mia restado en Guangzhou, la kompanio kolektis grandan kvanton da gajlo je tre malalta prezo, kaj la baza prezo povas esti 3200 dolaroj por unu tuno.
我掏出手机。虽说Jeremy Short先生坐在旁边,我不怕他会偷听我的商业机密,因为我和经理用武汉方言对话。电话中我得知,就我在广州的这几天,公司以很低的价格收购了大量五倍子,我们的底价可以定在每吨3200美元。

Post kelka tempo da disputo, ni du partioj atingis interkonsenton je 3200 dolaroj por unu tuno, kiu
ja estis la baza prezo de mia kompanio.
经过一番讨论,我们双方最后以每吨3200美元的价格达成了协议,这可是我公司的最低价了呀。

Ekde tiam, ĉiujare sinjoro Jeremy Short mendi gajlon de mia kompanio. La prezo variis laŭ diversa rikolto. Mirinde, ĉiufoje li ŝajne sciis la bazan prezon de mia kompanio. Mi ne povis ne admiri, ke li vere lertas en komerca traktado.
打从那时起,Jeremy Short先生每年都订购我公司的五倍子。价格因收成变化而变化。奇怪的是,他每次似乎都了解我公司的底价,我不得不佩服,他真是一位谈判高手。

Somere de 2019, sinjoro Jeremy Short oficvojaĝis al Wuhan. Profitante la ŝancon, li vizitis mian kompanion. Konfuceo diris: “ Se vi havas amikojn venintajn de malproksime, ĉu tio ne estas ĝojo? ” Mi regalis lin en restoracio. Tuj kiam la kelnerino surtabligis la pladojn, ni komencis manĝi. Mi trovis, ke unu plado estas tro salita. Fingromontrante la pladon mi al la kelnerino kolere demandis: “Knabino, kial la plado estas tiel sala?”
2019年夏,Jeremy Short先生出差到武汉,他顺便拜访了我公司。子曰:“有朋自远方来,不亦乐乎?”我请他去一家酒店吃饭。服务员把菜上桌后,我们就开始吃。我发现有一道菜特别咸。指着那道菜,我生气地问服务员:“姑娘,这道菜怎么这么咸啊?”

“Pardonon, mi petas!” diris la kelnerino timeme kaj humile.
“不好意思,我没听清您说什么?”那服务员怯懦地说。

Mi ripetis la demandon. Min rigardis ŝi kun perpleksa mieno. Evidente, ŝi ne komprenis mian dialekton. Eble, ŝi, alilokano ekster Hubei, ĵus eklaboris en Wuhan.
我重复了我的问题,她一脸懵地看着我。很明显,她听不懂我的方言,她可能是刚来武汉的外地女孩。

Ĝuste en la momento, sinjoro Jeremy Short eksplikis al la kelnerino, en ĉina komuna lingvo tre norma: “Knabino, li demandis, kial la plado estas tiel sala.”
就在那时,Jeremy Short先生用纯正的普通话对那服务员说:“姑娘,他问你,为什么这道菜这么咸?”

Aŭdinte lian parolon, mi ege surpriziĝis.
听到他的话,我大大地吃了一惊。

Fakte, li iam studis en Wuhan Universitato kvar jarojn, kaj li povis ne nur flue paroli en ĉina lingvo sed ankaŭ kompreni Wuhan-dialekton.
原来,他在武汉大学留学过四年,不仅会说中国话,还能听懂武汉方言。

Finfine, mi eksciis, kial li ĉiam gajnis en la traktado inter ni.
终于我知道了,为什么我们谈判时他总是赢。

头像

Interesa rakonto!

作者 aŭtoro: Miaohui, 发表于 afiŝita je Tuesday, May 16, 2023, 12:26 (340天前) @ 殷嘉新 Yin Jiaxin

Tio bone montras, ke la utileco de afero estas decidita laŭ kondiĉo. Ankaŭ Esperanto estas sama.

头像

为什么他总是赢?Kial li ĉiam gajnis ?

作者 aŭtoro: Gajo, 来自 el: 湖南沅江 provinco Hubei, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Thursday, May 18, 2023, 08:58 (338天前) @ 殷嘉新 Yin Jiaxin

via rakonto min tre interesas! el ghi oni devas scii kiel grava estas linvostudo en diversaj flankoj de la vivado!
dankon pro via brila rakontado!

主题RSS Feed

powered by my little forum