《诗经》大雅•棫朴

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Thursday, May 18, 2023, 13:19 (315天前)

《诗经》大雅•棫朴
棫朴
芃芃棫朴,薪之槱之。济济辟王,左右趣之。
济济辟王,左右奉璋。奉璋峨峨,髦士攸宜。
淠彼泾舟,烝徒楫之。周王于迈,六师及之。
倬彼云汉,为章于天。周王寿考,遐不作人?
追琢其章,金玉其相。勉勉我王,纲纪四方。

Reĝo Wen kaj liaj talentuloj
Laŭdkanto pri Reĝo Wen, kiu ŝatis talentulojn kaj uzis ilin en regado.

Kverkoj kaj arbustoj jen abundas,
oni hakas ilin por hejtbrulo.
Sin montras Reĝo Wen grandanima.
ĉirkaŭ li servpretas talentuloj.

Sin montras Reĝo Wen grandanima,
korteganoj levas tason kulte.
Oferado okazas solene,
ofervino fluas ja tre multe.

Ŝipo flosas sur la Jin-rivero,
oni remas la pagajon forte.
Li ordonas al ekspedicio,
ses armeoj batalas ĝismorte.

Lakta vojo brilas ja en splendo,
ĝia lumo iras tra l’ ĉielo.
Suvereno de Zhou vivu longe,
saĝon tenu por sekura tero.

Kiel cizelita la trezoro,
kiel or’ aŭ jado de valoro,
nia reĝo kun diligenteco
regas landon bone kun honoro.
elĉinigis Vejdo

主题RSS Feed

powered by my little forum