《诗经》大雅•烝民

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Friday, June 09, 2023, 09:17 (294天前)

《诗经》大雅•烝民
烝民
天生烝民,有物有则。民之秉彝,好是懿德。天监有周,昭假于下。保兹天子,生仲山甫。
仲山甫之德,柔嘉维则。令仪令色,小心翼翼。古训是式,威仪是力。天子是若,明命使赋。
王命仲山甫,式是百辟,缵戎祖考,王躬是保。出纳王命,王之喉舌。赋政于外,四方爰发。
肃肃王命,仲山甫将之。邦国若否,仲山甫明之。既明且哲,以保其身。夙夜匪解,以事一人。
人亦有言,柔则茹之,刚则吐之。维仲山甫,柔亦不茹,刚亦不吐。不侮矜寡,不畏强御。
人亦有言,德輶如毛,民鲜克举之。我仪图之,维仲山甫举之。爱莫助之。衮职有阙,维仲山甫补之。
仲山甫出祖。四牡业业。征夫捷捷,每怀靡及。四牡彭彭,八鸾锵锵。王命仲山甫,城彼东方。
四牡骙骙,八鸾喈喈。仲山甫徂齐,式遄其归。吉甫作诵,穆如清风。仲山甫永怀,以慰其心。

Pri ĉefministro Shan Fu
Laŭda odo pri la elstara talento de ĉefministro Shan Fu.

La Ĉielo kreis la homaron,
ĉio aranĝitas en bonordo.
Homoj tenas la denaskan econ,
ĉiuj amas virtojn en akordo.
La Ĉiel’ rigardas nian regnon,
ni preĝadas sub ĝi kun aspiro.
Por protekti sian filon de Zhou
ĝi generis Shan Fu kun saĝ-brilo.

Shan Fu havas la denaskajn virtojn:
milde kaj afable, sed severe.
Li aspektas bele kaj impone,
kaj kondutas diskreteme vere.
Sekvas li instruojn de prareĝoj,
kaj plenumas vortojn jen kun peno.
Li obeas al la reĝa volo,
kaj ordonojn faras jen sen ĝeno.

Al Shan Fu ordonas la regnestro
starigi modelon por la lordoj:
servi kiel siaj antaŭuloj
helpi l’ reĝon per sekuraj manoj;
kaj ordoni anstataŭ la reĝo,
esti lia gorĝ’ kaj parolilo;
pasigi ediktojn al feŭdregnoj,
kiuj tuj reagas kun facilo.

La ordono reĝa ja solenas,
li plenumas ĝin kun tutanimo.
Shan Fu vere konas kun precizo,
kio bonas al regna destino.
Li prudentas kun erudicio,
kaj kondutas takte kun bonfamo.
Li klopodas pene tag’ post tago
por defendi l’ regnon por ĉiamo.

Kiel antikvuloj iam diris:
“Oni manĝas ion molan vole,
sed elvomas ion duran certe.”
Li malsame manieras sole:
li neniel manĝas la molaĵon
sed ne vomas la malmolan ele.
Li ne tiranadas la malfortajn
timas nek la fortajn senŝancele.

Ankaŭ kiel antikvuloj diris:
“Virto ŝajnas plumo de leĝero,
ĝin malmultaj povas levi alten.”
Mi decidas kun la konsidero,
ke nur Shan Fu ’stas levanto tia,
li ne petas helpon el Ĉielo.
Se la reĝa robo difektitas,
li ripari povas ĝin al belo.

Kiam Shan Fu vojaĝas survoje,
kvar ĉevaloj lian ĉaron tiras.
La ĉaro rapide kuras knare
kaj oni fini l’ taskon deziras.
Kvar ĉevaloj jen galopas urĝe,
ok tintiloj bronzaj sonas klare.
Ordonitas iri li eosten
por konstrui urbon solidare.

Kvar ĉevaloj jen galopas urĝe,
ok tintiloj bronzaj sonas klare.
Al Qi-regno li ekiras prete,
li revenu glate kaj senbare.
Mi komponas por li ĉi laŭdkanton,
kiel blovas freŝa briz’ leĝere.
Mia koro iras al vi, Shan Fu,
ĉantas mi ĉi kanton por vi vere.
elĉinigis Vejdo

主题RSS Feed

powered by my little forum