《法老王》8

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Monday, June 12, 2023, 08:32 (313天前)

9-a tago, 2023.6.12 周 一
la faraono

ĈAPITRO IV (3-2)
La varmego estis mortiga, la polvo sekigis la akvon kaj pikis la okulojn de l' homoj, kaj bestoj. Oni haltigis la taĉmenton por mallonga ripozo, kaj dume Nitager daŭrigis la interparoladon kun la ministro.
― Miaj oficiroj ― diris la maljuna generalo ― ne rigardas sub la piedojn, sed antaŭen. Kaj eble tial neniam surprizis min malamiko.
― Via ekscelenco rememorigis al mi per viaj vortoj, ke mi devas pagi ŝuldojn ― respondis Herhor kaj ordonis, ke kolektiĝu la oficiroj kaj soldatoj, kiuj estis apude.
― Kaj nun ― diris la ministro ― alvoku Eunanan.
La oficiro, kovrita de amuletoj, aperis tiel rapide, kvazaŭ li jam de longe estus atendinta la alvokon. Sur lia vizaĝo brilis ĝojo, malfacile haltigata de la humileco.
Herhor, ekvidinte antaŭ si Eunanan, komencis:
― Per la volo de lia sankteco post la fino de la manovroj la plej alta komando revenas en miajn manojn.
La ĉeestantoj klinis la kapojn.
― Antaŭ ĉio mi devas uzi ĉi tiun povon por la aferoj de l' justeco. La oficiroj komencis rigardi unu alian.
― Eunana ― daŭrigis la ministro ― mi scias, ke vi estis ĉiam unu el plej diligentaj oficiroj.
― La vero parolas per via buŝo, nobla sinjoro ― respondis Eunana.
― Kiel palmo atendas roson, tiel mi la ordonojn de l' estroj. Kaj se mi ne ricevas ilin, mi estas kiel orfo, vane serĉanta vojon en la dezerto. La oficiroj de Nitager, kovritaj de cikatroj, mire aŭskultis la fluan elokventecon de Eunana kaj pensis: "Ĉi tiu estos levita super aliajn".
― Eunana ― parolis la ministro ― vi estas ne nur diligenta, sed ankaŭ pia; ne nur pia, sed ankaŭ vigla, kiel ibiso ĉe la bordo de l' rivero. La dioj verŝis sur vin ĉiujn favorojn: ili donis al vi serpentan prudenton kaj okulojn de vulturo.
― Pura vero fluas el la buŝo de via ekscelenco ― intermetis Eunana.
― Se mi ne posedus mian penetrantan vidadon, mi ne estus rimarkinta la du sanktajn skarabojn...
― Jes ― interrompis la ministro, ― kaj vi ne estus savinta mian armeon de malpia ago. Por via servo, imitinda de ĉiu plej pia Egipto, mi donas al vi...
La ministro demetis de l' fingro oran ringon.
― Mi donas al vi ĉi tiun ringon kun la nomo de l' diino Mut, kies favoro kaj prudento akompanos vin ĝis la fino de via surtera migrado, se vi meritos ilin.
Lia ekscelenco etendis la ringon al Eunana, kaj la ĉeestantoj laŭte aklamis la gloron de l' faraono kaj brue skuis la armilojn.
Ĉar la ministro restis senmova, Eunana ankaŭ ne foriris kaj atente rigardis liajn okulojn, kiel fidela hundo, kiu ricevinte el la mano de l' mastro unu pecon, svingas la voston kaj atendas.
― Kaj nun ― rekomencis la ministro ― konfesu, Eunana, kial vi ne diris, kien foriris la kronprinco, kiam la armeo pene marŝis tra la intermonto?... Via ago estis malbona, ĉar ni devis trumpeti alarmon, kiam la malamiko estis proksime...
― Dioj estas miaj atestantoj, ke mi sciis nenion pri la nobla princo ― respondis Eunana kun miro.
Herhor skuis la kapon.
― Ne eble estas, ke homo kiu, kiel vi, vidas sanktajn skarabojn en la sablo en interspaco de kelkdeko da paŝoj, ne rimarkis tiel grandan personon, kiel la kronprinco.
― Vere mi ne vidis! ― sin senkulpigis Eunana, frapante sian bruston.
― Cetere neniu ordonis al mi observi la princon.
― Ĉu mi ne liberigis vin de la komando de l' avangardo?... Ĉu mi donis al vi ian okupon? ― demandis la ministro. ― Vi estis tute libera, ĝuste kiel homo, destinita por observi gravajn aferojn. Kaj ĉu vi plenumis vian taskon?... Vere, por tia kulpo dum la milito vi devus morti... La malfeliĉa oficiro paliĝis.
― Sed mi havas por vi patran koron, Eunana ― diris la altrangulo -, kaj memorante la grandan servon, kiun vi faris al la armeo rimarkinte la simbolojn de la sankta suno, la skarabojn, mi elektas por vi punon ne kiel severa ministro; sed kiel indulga pastro. Vi ricevos kvindek bastonbatojn.
― Via ekscelenco...
― Eunana, vi sciis esti feliĉa, estu nun brava kaj akceptu ĉi tiun malgrandan admonon, kiel konvenas al oficiro de l' armeo de lia sankteco.
Apenaŭ finis Herhor, jam la pli altrangaj oficiroj kuŝigis Eunanan en oportuna loko, apud la ŝoseo. Poste unu sidiĝis sur lia nuko, alia sur la femuroj kaj du aliaj kalkulis sur lia nuda korpo kvindek flekseblajn kanojn.
Li sentima batalisto ne ekĝemis, li eĉ kantis soldatan kanton, kaj post la ceremonio volis leviĝi sen helpo. Sed liaj doloraj piedoj rifuzis obei al li. Li falis, la vizaĝo en la sablo, kaj oni devis transporti lin Memfison en durada veturilo, sur kiu kuŝante kaj ridetante al la soldatoj, li meditis, ke ne tiel rapide ŝanĝiĝas la vento en Malsupra Egipto, kiel la fortuno de malfeliĉa oficiro.
Kiam post mallonga halto, la taĉmento de la kronprinco ekmarŝis antaŭen, Herhor sidiĝis sur ĉevalon kaj rajdante apud lia ekscelenco Nitager, parolis kun li pri la aziaj popoloj kaj precipe pri la vekiĝo de Asirianoj.
Tiam du servistoj de la ministro: la adjutanto portanta la ventumilon kaj la skribisto Pentuer ankaŭ komencis interparoladon.
― Kion vi pensas pri la aventuro de Eunana? ― demandis la adjutanto.
― Kaj kion vi pensas pri la kamparano, kiu sin pendigis? ― demandis la skribisto.
― Ŝajnas al mi, ke por la kamparano la hodiaŭa tago estas la plej bona, kaj la ŝnuro ĉirkaŭ la kolo la plej mola, kiun li renkontis dum sia vivo ― respondis la adjutanto. Mi pensas ankaŭ, ke de nun Eunana tre zorge observos la kronprincon.
― Vi eraras ― diris Pentuer. ― Eunana neniam plu rimarkos skarabon, eĉ, tiel grandan kiel bovo. Koncerne la kamparanon, ĉu vi ne opinias, ke lia vivo estis tre malfeliĉa, tre malfeliĉa sur la sankta egipta tero?
― Vi ne konas la kamparanojn, jen kial vi tiel parolas...
― Kaj kiu konas ilin pli bone?... ― respondis malgaje la skribisto. ― Ĉu mi ne kreskis inter ili?... Ĉu mi ne vidis, kiel mia patro fosis kaj purigis kanalojn, semis, rikoltis kaj, antaŭ ĉio, ― kiel li pagis la impostojn? Oh, vi ne scias, kia estas la sorto de l' kamparano en Egipto!

《法老王》9

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Tuesday, June 13, 2023, 09:42 (312天前) @ Pipi

10-a tago, 2023.6.13 周 二
la faraono

ĈAPITRO IV (3-3)

― Sed mi scias ― respondis la adjutanto ― kia estas la sorto de l' fremdulo. Mia praavo aŭ prapraavo estis unu el potenculoj inter Ĥiksoj, sed restis ĉi tie, ĉar li ekamis la teron. Kaj kion vi diros: ne nur oni forprenis de li la bienojn, sed ankoraŭ sur mi pezas la makulo de la deveno! Vi mem vidas, kion mi devas toleri de la aŭtoĥtonaj Egiptanoj, kvankam mi havas altan rangon. Kiel do min povas kortuŝi la sorto de l' egipta kamparano, kiu vidante mian flavan vizaĝon, ne malofte murmuras sub la nazo: "Idolisto!... fremdulo!..." La kamparano estas nek idolisto, nek fremdulo.
― Li estas nur sklavo ― intermetis la skribisto. ― Sklavo, kiun oni edzigas, eksedzigas, batas, vendas, iafoje mortigas, kaj al kiu oni ĉiam ordonas labori, promesante favore, ke eĉ en la alia mondo li estos sklavo.
La adjutanto levis la ŝultrojn.
― Vi estas stranga, malgraŭ via saĝo! ― diris li. ― Vi ja vidas, ke ĉiu el ni okupas postenon ― malaltan, malpli malaltan aŭ tre malaltan, sur kiu li devas labori. Ĉu vin ĉagrenas tio, ke vi ne estas faraono kaj ke via tombo ne estos piramido?... Vi tute ne pensas pri tio, ĉar vi komprenas, ke tia estas la ordo de l' mondo. Ĉiu plenumas sian devon: la bovo plugas, la azeno portas la vojaĝantojn, mi ventumas lian ekscelencon, vi pensas kaj memoras por li kaj la kamparano kulturas la teron kaj pagas la impostojn. Ĉu ne estas do indiferente por ni, ke ia bovo naskiĝas Apiso, kiun oni honoras, kaj ia homo naskiĝas faraono aŭ nomarĥo?
― Oni detruis al tiu kamparano lian dekjaran laboron... ― murmuretis Pentuer.
― Kaj ĉu vian laboron ne detruas la ministro?... ― demandis la adjutanto. ― Kiu scias, ke vi regas la ŝtaton, ne lia ekscelenco ― Herhor?...
― Vi eraras ― diris la skribisto ― li efektive regas. Li havas la povon, la volon, mi nur la scion... Cetere, oni ne batas min, nek vin, kiel tiun kamparanon...
― Sed oni batis Eunanan, kaj ni ankaŭ povas ion ricevi. Oni do devas esti kuraĝa kaj ĝui la sorton, kiun oni destinis por la homo. Tiom pli, ke kiel vi scias, nia animo, la senmorta Ka, puriĝante iom post iom, suriras pli kaj pli altajn ŝtupojn kaj post miloj aŭ milionoj da jaroj perdiĝas, disfluiĝas kune kun la animoj de l' faraonoj kaj sklavoj; eĉ kune kun la dioj en la sennoma, ĉiopova patro de la vivo.
― Vi parolas kiel pastro ― respondis Pentuer maldolĉe. ― Mi, ne vi, devus posedi tian serenecon!... Sed anstataŭe mi havas doloron en la animo, ĉar mi sentas la mizeron de milionoj da estaĵoj...
― Kiu devigas vin?
― Miaj okuloj kaj mia koro. Ĝi estas kiel valo inter montoj, kiu ne povas silenti, kiam ĝi aŭdas krion, kaj respondas per eĥo.
― Kaj mi diras al vi, Pentuer, ke vi pensas tro multe pri danĝeraj aferoj. Oni ne povas senpune paŝi sur la deklivoj de l' orientaj montoj, ĉar ĉiuminute oni povas rulfali; nek vagi en la okcidenta dezerto, kie kuras malsataj leonoj kaj furiozas la ĥamsino.
Dume la brava Eunana, kuŝante en la veturilo, kiu nur duobligis liajn dolorojn, postulis manĝaĵon kaj trinkaĵon, por montri, kiel brava li estas. Kaj kiam li formanĝis sekan kukon frotitan per ajlo kaj eltrinkis acidan bieron el longforma vazo, li petis la veturigiston, ke li forpelu muŝojn de lia vundita korpo.
Kuŝante tiel sur sakoj kaj pakoj, en krakanta veturilo, la vizaĝo turnita al la tero, la malfeliĉa Eunana komencis per ĝemanta voĉo kanti la malfacilan sorton de malaltranga oficiro: "Kial vi diras, ke estas pli bone esti oficiro ol skribisto? Venu kaj rigardu miajn bluajn striojn kaj fenditan korpon kaj dume mi rakontos al vi la historion de l' turmentata oficiro."
Mi estis ankoraŭ juna knabo, kiam oni alportis min en la soldatejon. Por la matenmanĝo mi ricevadis pugnon en la ventron tiel forte, ke tio naŭzis min, por la tagmanĝo pugnon en la okulon tiel, ke mia buŝo fendiĝis, kaj vespere mia kapo jam estis kovrita de vundoj kaj preskaŭ frakasita.
Venu, mi rakontos al vi, kiel mi vojaĝis Sirion. Mi devis porti la manĝaĵon kaj trinkaĵon sur miaj ŝultroj, ŝarĝita kiel azeno. Mia kolo rigidiĝis, kiel kolo de azeno, kaj la vertebroj krakis. Mi trinkis putran akvon kaj antaŭ la malamiko mi estis kvazaŭ kaptita birdo.
Mi revenis Egipton, sed tie mi estas kiel arbo, kiun mordas vermo. Pro plej malgranda bagatelo oni kuŝigas min sur la tero kaj batas kiel papiruson, tiel ke mi estas preskaŭ rompita de la bastonoj. Mi estas malsana kaj mi devas kuŝi, oni devas min veturigi, kaj dume mia servisto ŝtelas mian mantelon kaj forkuras...
Tial, ho skribisto, ŝanĝu vian opinion pri la feliĉo de l' oficiro. [Aŭtentika]
Tiel kantis la brava Eunana, kaj lia kanto, plena de larmoj, postvivis la egiptan regnon.

《法老王》10

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Wednesday, June 14, 2023, 08:52 (311天前) @ Pipi

11-a tago, 2023.6.14 周 三
la faraono

ĈAPITRO V (2-1)
La taĉmento de l' kronprinco proksimiĝis al Memfiso kaj dume la suno kliniĝis al la okcidento, kaj de la sennombraj kanaloj kaj de la malproksima maro leviĝis vento, saturita de malvarma malsekeco. La ŝoseo revenis al la fruktodonaj teroj, sur la kampoj kaj en la arbetaĵoj oni vidis seninterrompajn vicojn de laboristoj, kvankam sur la dezerton jam falis ruĝa brilo, kaj la montaj suproj flame brulis.
Subite Ramzes haltis kaj turnis posten la ĉevalon. Tuj ĉirkaŭis lin la sekvantaro, alrajdis la altrangaj oficiroj kaj malrapide, per egalaj paŝoj, proksimiĝis la marŝantaj regimentoj.
En la purpuraj radioj de la subiranta suno la princo similis dion; la soldatoj rigardis lin kun fiero kaj amo, la ĉefoj kun miro.
Li levis la manon, ĉiuj eksilentis, kaj li komencis paroli:
― Eminentaj ĉefoj, bravaj oficiroj, obeemaj soldatoj! Hodiaŭ la dioj konigis al mi la dolĉecon komandi tiajn homojn, kiel vi. La ĝojo plenigas mian princan koron. Kaj ĉar mia volo estas, ke vi, ĉefoj, oficiroj kaj soldatoj, dividu ĉiam mian feliĉon, mi do destinas: po unu draĥmo por ĉiu el la soldatoj, kiuj foriris orienton kaj por ĉiu el tiuj, kiuj revenas kun ni de la orienta limo. Krom tio po unu draĥmo al ĉiu el la grekaj soldatoj, kiuj hodiaŭ sub mia komando malfermis al ni la eliron el la intermonto kaj po unu draĥmo al la soldatoj de tiuj regimentoj de Nitager, kiuj volis bari al ni la vojon...
La soldatoj ekbolis.
― Saluton al vi, nia estro!... Saluton al vi, heredonto de l' faraono (li vivu eterne!) ― kriis la soldatoj, kaj plej laŭte la Grekoj.
La princo daŭrigis:
― Por la oficiroj kaj por lia ekscelenco Nitager mi destinas kvin talentojn. Fine por la ministro kaj la generaloj dek talentojn...
― Mi lasas mian parton por la armeo ― respondis Herhor.
― Saluton al vi, kronprinco!... saluton al vi, ministro!... ― kriis la oficiroj kaj soldatoj.
La ruĝa disko de la suno jam tuŝis la sablojn de la okcidenta dezerto. Ramzes adiaŭis la soldatojn kaj galope forrajdis Memfison, kaj lia ekscelenco Herhor, akompanata de ĝojaj krioj, sidiĝis en la portilon kaj ordonis ankaŭ preterpasi la marŝantajn taĉmentojn.
Kiam ili estis sufiĉe malproksime kaj la apartaj voĉoj kunfandiĝis en unu grandan murmuron, similan al bruo de l' akvofalo, la ministro kliniĝinte al la skribisto Pentuer, diris:
― Ĉu vi memoras ĉion?
― Jes, via ekscelenco.
― Via memoro estas kiel la granito, sur kiu ni skribas la historion, kaj via saĝo kiel Nilo, kiu superverŝas kaj fruktigas ― diris la ministro.
― Krom tio la dioj favoris vin per plej granda virto ― per prudenta humileco...
La skribisto silentis.
― Vi do povas pli precize juĝi la agojn kaj la saĝon de la kronprinco, kiu vivu eterne!
Momenton la ministro ripozis. Ne estis lia kutimo paroli tiel multe.
― Diru do al mi, Pentuer, kaj notu tion: ĉu estas konvene, ke la kronprinco antaŭ la armeo proklamas sian volon?... Tiel agi povas nur la faraono, aŭ perfidulo, aŭ... senkonsidera junulo, kiu same facile faras maljustajn agojn kaj diras malpiajn vortojn...
La suno subiris, kaj post momento ekregis stelplena nokto. Super la sennombraj kanaloj de Malsupra Egipto komencis densiĝi arĝenta nebulo, kiun delikata vento alportis ĝis la dezerto, refreŝigis la lacajn soldatojn kaj saturis la kreskaĵojn, jam agoniantajn de l' soifo.
― Aŭ diru al mi, Pentuer ― daŭrigis la ministro ― kaj esploru: kie la kronprinco trovos 20 talentojn por plenumi la promeson, kiun li faris tiel senpripense? Cetere, kie ajn li trovos la monon, ŝajnas al mi kaj kredeble ankaŭ al vi danĝera afero, ke la kronprinco faras donacojn al la armeo ĝuste en la tago, en kiu lia sankteco ne havas monon por pagi la soldon al la regimentoj de Nitager, revenantaj de l' oriento. Mi ne demandas vin pri via opinio, ĉar mi konas ĝin, kiel vi konas miajn plej sekretajn pensojn. Mi petas nur, ke vi ekmemoru, kion vi vidis, por rakonti tion en la kolegio de l' pastroj.
― Ĉu baldaŭ ĝi estos kunvokita? ― demandis Pentuer.
― Oni ne havas ankoraŭ kaŭzon por tion fari. Mi provos antaŭe kvietigi la furiozantan boveton per la patra mano de lia sankteco... Mi tre bedaŭras la junan knabon, ĉar li havas grandajn kapablojn kaj energion de la suda vento. Sed se la uragano, anstataŭ forblovi la malamikojn de Egipto, komencos kuŝigi ĝian tritikon kaj eltiri ĝiajn palmojn!...
La ministro eksilentis, kaj lia sekvantaro dronis en la malluma aleo de arboj, kiu kondukas al Memfiso.
En la sama momento Ramzes atingis la palacon de l' faraono.
Ĉi tiu konstruaĵo staris sur altaĵo ekster la urbo, en parko. Tie kreskis strangaj arboj: baobaboj de l' Sudo, cedroj, pinoj kaj kverkoj de l' Nordo. Dank' al la arto de l' ĝardenistoj ili vivis kelkdekon da jaroj kaj atingis grandan altecon.
Ombra aleo kondukis de malsupre al la pordego, kiu havis altecon de trietaĝa domo. De ĉiu flanko de la pordego staris potenca konstruaĵo, kvazaŭ turo, de la formo de detranĉita piramido, kvardek paŝojn larĝa, kvin etaĝojn alta. Nokte tio similis du grandegajn tendojn el sabloŝtono. Ĉi tiuj strangaj konstruaĵoj havis en ĉiu etaĝo kvadratajn fenestrojn, kaj platajn tegmentojn. De la supro de unu piramido gardistoj observis la teron, de la alia ― deĵoranta pastro rigardis la stelojn.
Dekstre kaj maldekstre de la turoj, nomataj pilonoj, sin etendis muroj aŭ pli ĝuste kelketaĝaj konstruaĵoj, kun mallarĝaj fenestroj kaj plata tegmento, sur kiu paŝis gardistoj. Ĉe ambaŭ flankoj de la pordego sidis du statuoj, kies kapoj atingis la duan etaĝon; ĉe la piedoj de la monumentoj ankaŭ paŝis gardistoj.
Kiam la princo akompanata de kelke da kavaliroj proksimiĝis al la palaco, la gardisto, malgraŭ la mallumo, rekonis lin. Post momento elkuris el la pilono kortega oficisto, vestita per blanka jupo, malhela mantelo kaj peruko, simila per sia grandeco al kapuĉo.
― Ĉu la palaco jam estas fermita? ― demandis la princo.
― Vi diris la veron, nobla sinjoro ― respondis la oficisto. ― Lia sankteco vestas la diojn por la dormo.
― Kaj poste kion li faros?
― Li bonvolos akcepti la militan ministron, Herhoron.
― Poste?
― Poste lia sankteco iom rigardos en la granda Salono baleton, kaj poste li banos sin kaj diros la vesperajn preĝojn.
― Oni ne ordonis akcepti min? ― demandis la kronprinco.
― Morgaŭ post la milita konsilo.
― Kaj kion faras la reĝinoj?
― La unua reĝino preĝas en la ĉambro de sia mortinta filo, kaj via glora patrino akceptas fenician senditon, kiu alportis al ŝi donacojn de la virinoj de Tiro.
― Ĉu ankaŭ belajn knabinojn?

《法老王》11

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Thursday, June 15, 2023, 11:32 (310天前) @ Pipi

12-a tago, 2023.6.15 周 四
la faraono

ĈAPITRO V (2-2)
― Kelke, oni diras. Ĉiu portas sur si multekostajn objektojn por dek talentoj.
― Kiu vagas tie kun torĉoj? ― diris la princo, montrante per la fingro la malsupron de l' parko.
― Oni demetas de l' arbo la fraton de via ekscelenco; li sidas tie de la tagmezo.
― Kaj li ne volas malsupreniri?
― Nun, li malsupreniros, ĉar la arlekeno de la unua reĝino venis al li kaj promesis konduki lin en la drinkejon, kie trinkas la paraŝitoj, kiuj malfermas la kadavrojn de l' mortintoj.
― Ĉu vi jam aŭdis ion pri la hodiaŭaj manovroj?
― Oni diris en la ministrejo, ke la stabo estis fortranĉita de sia korpuso.
― Kion plu?
La oficisto ŝanceliĝis.
― Diru, kion vi aŭdis.
― Ni ankaŭ aŭdis, ke pro tio via ekscelenco ordonis doni al iu oficiro kvincent bastonbatojn, kaj pendigi la gvidiston.
― Ĉio estas mensogo! ― interrompis duonvoĉe unu el la adjutantoj de l' kronprinco.
― Ankaŭ la soldatoj diras, ke tio devas esti mensogo ― respondis pli kuraĝe la oficisto.
La kronprinco turnis la ĉevalon kaj forrajdis al la malsupra parto de la parko, kie estis lia palaceto. Ĝustadire tio estis unuetaĝa kiosko el ligno. Ĝi havis la formon de grandega kubo kun du verandoj, unu supre, la alia malsupre, kiuj ĉirkaŭis la konstruaĵon apogitaj sur multenombraj kolonoj. Interne lumis torĉoj, oni do povis vidi, ke la muroj konsistas el tabuloj skulptitaj, kiel puntoj, kaj ke ili estas gardataj kontraŭ la vento per multkoloraj kovriloj. La tegmento de la domo estis plata, ĉirkaŭita per balustrado; sur la tegmento estis kelka da tendoj.
Kore salutita de la duonnudaj servistoj, el kiuj unuj kuris renkonte al li, aliaj sin ĵetis antaŭ li sur Ia vizaĝon, la kronprinco eniris en la domon. En la loĝejo de la surtera etaĝo li demetis la pulvoplenajn vestojn, sin banis en ŝtona banujo kaj ĵetis sur sin specon de granda litotuko, kiun li bukis sub la kolo, kaj sur la zono ĉirkaŭligis per ŝnuro. En la dua etaĝo li vespermanĝis: li manĝis tritikan platan kukon, plenmanon da daktiloj kaj trinkis pokalon da malforta biero. Poste li suriris la terason de la domo kaj kuŝiĝinte sur kanapo kovrita per leona felo, li ordonis al la servistoj foriri kaj sendi supren Tutmozison, tuj kiam li venos.
Ĉirkaŭ la noktomezo antaŭ la domo haltis portilo, el kiu eliris la adjutanto Tutmozis. Kiam li peze enpaŝis sur la terason oscedante, la princo salte leviĝis de l' kanapo.
― Jen vi estas?... Kio do?... ― ekkriis Ramzes.
― Vi ankoraŭ ne dormas?... ― respondis Tutmozis. ― Ho dioj, post tiom da tagoj de laciĝo!... Mi pensis, ke mi povos dormeti almenaŭ ĝis la leviĝo de l' suno.
― Kaj Sara?
― Ŝi estos ĉi tie postmorgaŭ, aŭ vi ĉe ŝi en la bieno trans la rivero.
― Nur postmorgaŭ!...
― Nur?... Mi petas vin, Ramzes, satdormu. Tro multe da nigra sango kolektiĝis en via koro kaj tial via kapo flamas.
― Kaj ŝia patro?...
― Li ŝajnas homo prudenta kaj honesta. Lia nomo estas Gedeon. Kiam mi diris, ke vi volas preni lian filinon, li falis teren kaj komencis elŝiri al si la harojn. Kompreneble mi atendis, ĝis kvietiĝis la patra doloro, mi iom manĝis kaj trinkis kaj ni komencis trakti la aferon. La ploranta Gedeon unue ĵuris, ke li preferus vidi sian filinon kadavro, ol ies konkubino. Tiam mi diris, ke proksime de Memfiso sur la bordo de Nilo li ricevos bienon, kiu donas du talentojn da jara profito kaj ne pagas impostojn. Li ekindignis. Tiam mi anoncis, ke li povus ricevi krom tio ĉiujare unu talenton en oro kaj en arĝento. Li eksopiris kaj diris, ke lia filino dum tri jaroj lernis en Pi-Bailos. Mi aldonis ankoraŭ unu talenton. Nun Gedeon, ĉiam nekonsolebla, murmuretis, ke li perdas tre bonan oficon de intendanto ĉe sinjoro Sezotris. Mi diris, ke li ne bezonas forlasi ĉi tiun oficon kaj mi aldonis dek bovinojn el via bovinejo. Lia frunto iom sereniĝis, kaj li konfesis al mi tute konfidence, ke sur lian filinon turnis sian atenton granda sinjoro, Ĥaires, kiu portas ventumilon super la nomarĥo de Memfis. Mi promesis tiam aldoni al li junan bovon, malgrandan oran ĉenon kaj grandan braceleton. Tiamaniere Sara kostos al vi bienon kaj dek talentojn jare, kontante, kaj dek bovinojn, bovon, oran ĉenon kaj braceleton unufoje.
― Kion diris Sara? ― demandis la princo.
― Dum la negocado ŝi promenis inter la arboj. Kaj kiam ni finis la aferon kaj trinkis bonan hebrean vinon por sukceso, ŝi diris al la patro... Ĉu vi scias kion? Ke se li ne estus doninta ŝin al vi, ŝi surirus ŝtonegon kaj saltus de ĝia supro. Nun mi esperas, ke vi dormos trankvile, ― konkludis Tutmozis.
― Mi dubas ― diris la kronprinco sin apogante sur la balustradon kaj rigardante la plej malplenan aleon de l' parko. ― Ĉu vi scias, ke ni renkontis sur nia vojo pendigitan kamparanon?...
― Oh!... tio estas pli malbona ol la skaraboj! ― siblis Tutmozis.
― Li mem pendigis sin. pro ĉagreno, ke la armeo plenŝutis lian kanalon, kiun li fosis en la dezerto dum dek jaroj.
― Li jam dormas profunde. Eble do venis la tempo ankaŭ por ni...
― Maljuste, tre maljuste oni agis kontraŭ li, ― oni devas trovi liajn infanojn, pagi por ilia liberigo kaj ludoni al ili pecon da tero.
― Sed oni devas fari tion tute sekrete ― interrompis Tutmozis ― ĉar alie ĉiuj kamparanoj komencos sin pendigi, kaj al ni, iliaj sinjoroj, neniu Feniciano pruntos eĉ kupran utenon.
― Ne ŝercu. Se vi estus vidinta la vizaĝon de la kamparano, vi ne povus ekdormi, same kiel mi.
Subite, de malsupre, inter la arbetoj, eksonis neforta, sed klara voĉo:
― Benu vin, Ramzes, la Dio sola kaj ĉiopova, kiu ne havas nomon en la homa lingvo, nek statuojn en la temploj!...
Ambaŭ junuloj mirigitaj sin klinis trans la balustradon.
― Kiu vi estas? ― ekkriis la princo.
― Mi estas la premegata egipta popolo ― malrapide kaj kviete respondis la voĉo.
Poste ĉio eksilentis. Neniu movo, neniu brueto de l' folioj perfidis la ĉeeston de homa estaĵo en ĉi tiu loko.
Laŭ la ordono de la princo la servistoj elkuris kun torĉoj, oni ellasis la hundojn kaj traserĉis ĉiujn arbetaĵojn, ĉirkaŭantajn la domon de l' kronprinco. Sed oni trovis neniun.
― Kiu tio povis esti?... ― demandis la emociita princo la adjutanton.
― Eble la spirito de tiu ĉi kamparano?...
― La spirito?... ― ripetis Tutmozis. ― Mi neniam aŭdis parolantajn spiritojn, kvankam mi ofte staris garde ĉe la temploj kaj tomboj. Mi supozas, ke tiu, kiu parolis al ni, estas iu via amiko.
― Kial li kaŝus sin?
― Ĉu tio malutilas al vi?... ― diris Tutmozis. ― Ĉiu el ni havas centojn, eble milojn da kaŝitaj malamikoj. Danku do la diojn, ke vi havas almenaŭ unu nevideblan amikon.
― Mi ne ekdormos hodiaŭ ― murmuretis la ekscitita princo.
― Lasu tion... Anstataŭ kuri sur la teraso, obeu mian konsilon kaj kuŝiĝu. Aŭskultu, la dormo estas serioza dio kaj ne konvenas al li persekuti tiujn, kiuj kuras kiel cervo. Kontraŭe, se vi kuŝiĝos sur komforta kanapo, la dormo kiu amas la komforton, sidiĝos apud vi kaj metos sur vin sian grandan mantelon, kiu kovras al la homoj ne nur la okulojn, sed ankaŭ la memoron.
Dirante tion Tutmozis sidigis la kronprincon sur la kanapo, poste alportis apogilon el eburo, kiu havis formon de nova luno, kaj kuŝiginte la filon de l' faraono, li metis lian kapon sur la apogilo.
Poste li mallevis la lanajn tukojn de la tendo, li mem kuŝiĝis sur la planko, kaj post kelke da minutoj ili ambaŭ ekdormis.

《法老王》12

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Friday, June 16, 2023, 08:57 (309天前) @ Pipi

13-a tago, 2023.6.16 周 五
la faraono
ĈAPITRO VI (3-1)
Oni eniradis en la palacon de l' faraono en Memfiso tra pordego inter du kvinetaĝaj turoj aŭ pilonoj. La eksteraj muroj de ĉi tiuj konstruaĵoj el griza sabloŝtono de la malsupro ĝis la tegmento estis kovritaj per skulptaĵoj.
Sur la supro de la pordego oni vidis la insignon aŭ la simbolon de l' ŝtato: globon kun flugiloj, de post kiu elrigardis du serpentoj. Pli malalte sidis vico da dioj, al kiuj la faraonoj faris oferojn. Sur la flankaj kolonoj ankaŭ estis skulptitaj dioj en kvin vicoj, unu super alia, kaj sub ili hieroglifaj surskriboj.
Sur la muroj de ĉiu pilono la ĉefan lokon okupis skulptaĵo de Ramzes Granda, kiu en unu mano havis levitan hakilon kaj per la alia tenis je la haroj aron da homoj, ligitajn en faskon kvazaŭ petroselo. Super la reĝo ankaŭ sidis du vicoj da dioj, unu super la alia; ankoraŭ pli alte vico da homoj portantaj oferojn, kaj sub la pinto de l' pilonoj ― bildoj de flugilaj serpentoj, intermiksitaj kun bildoj de skaraboj.
Ĉi tiuj kvinetaĝaj pilonoj, kun muroj mallarĝiĝantaj supren, ĉi tiu trietaĝa pordego, kiu kunigis ilin, la skulptaĵoj, kies malgaja fantazio miksis kruelecon kun pieco, faris premegan impreson. Ŝajnis, ke estas malfacile eniri tien, ne eble eliri, kaj malfeliĉo ― vivi.
Tra la pordo, antaŭ kiu staris la armeo kaj amaso da simplaj oficistoj, oni eniradis en la korton, ĉirkaŭitan de portikoj, apogitaj sur unuetaĝaj kolonoj. Tio estis hela malgranda ĝardeno, en kiu oni kulturis malgrandajn aloojn, palmojn, oranĝarbojn kaj cedrojn en vazoj, ĉiuj estis ordigitaj en vicoj laŭ la kresko. En la mezo ŝprucis fontano; la vojetoj estis surŝutitaj per kolora sablo.
Ĉi tie sub la portikoj sidis aŭ promenis altrangaj oficistoj de l' ŝtato, mallaŭte murmuretante.
El la korto, tra alta pordo, oni eniradis en salonon, apogitan sur dek du trietaĝaj kolonoj. La ĉambrego estis granda, sed ŝajnis malvasta pro la dikeco de la kolonoj. Lumigis ĝin malgrandaj fenestroj en la muroj kaj granda ortangula truo en la plafono. Malvarmo de l' ombro regis tie, kaj preskaŭ krepusko, kiu tamen ne malhelpis vidi la flavajn murojn kaj kolonojn kovritajn per pentraĵoj en vicoj, unu super la alia. Supre folioj kaj floroj, pli malsupre dioj, sube homoj, portantaj iliajn statuojn aŭ farantaj oferojn, kaj inter ĉi tiuj grupoj linioj de hieroglifoj. Ĉio ĉi estis pentrita per klaraj, preskaŭ tranĉantaj koloroj: verda, ruĝa kaj blua.
En ĉi tiu salono, sur la mozaika planko staris silente, en blankaj vestoj kaj nudpiede, la pastroj, la plej altaj oficistoj de l' ŝtato, la milita ministro Herhor kaj la militistestroj: Nitager kaj Patroklo, alvokitaj de la faraono.
Lia sankteco Ramzes XII, kiel ĉiam antaŭ la konsilo, faris oferojn al la dioj en sia kapelo. Tio daŭris sufiĉe longe. Ĉiumomente el la pli malproksimaj salonoj alkuris iu pastro aŭ oficisto, komunikante detalojn pri la diservo.
― La sinjoro jam rompis la sigelon de la kapelo... Li jam lavas la dion... Li jam vestas lin... Li jam fermis la pordon.
La vizaĝoj de la ĉeestantoj, malgraŭ ilia alta rango, ŝajnis maltrankvilaj kaj malgajaj. Nur Herhor estis indiferenta, Patroklo senpacienca, kaj Nitager de tempo al tempo rompis la solenan silenton per sia potenca voĉo. Post ĉiu nekonvena diro de la maljuna generalo, la korteganoj moviĝis, kiel timigitaj ŝafinoj, kaj poste rigardis unu alian, kvazaŭ dirante:
"Tio estas maldelikatulo, la tutan vivon li persekutas barbarojn, oni do povas pardoni al li..."
En la pli malproksimaj ĉambroj eksonis sonoriloj kaj ektintis armiloj. En la salonon eniris en du vicoj deko da gvardiistoj en oritaj kaskoj kaj kirasoj, kun nudaj glavoj, poste du vicoj de pastroj, kaj fine la faraono, portata sur trono, ĉirkaŭita de nuboj de bonodorfumo.
La estro de Egipto, Ramzes XII estis homo preskaŭ sesdekjara, kun velkinta vizaĝo. Li havis blankan togon, sur la kapo ruĝe-blankan kufon kun ora serpento, en la mano longan bastonon.
Kiam la faraono aperis, ĉiuj falis sur la vizaĝon. Nur Patroklo, kiel barbaro, kontentiĝis per profunda saluto, kaj Nitager ekgenuis sur unu genuo, sed tuj leviĝis.
La portilo haltis antaŭ baldakeno, sub kiu staris alte ebona trono. La faraono malrapide eliris el la portilo, momenton rigardis la ĉeestantojn, kaj poste sidiĝinte sur la trono fiksis la okulojn sur la kornico de l' salono, kie estis pentrita roza globo kun bluaj flugiloj kaj verdaj serpentoj.
Dekstre de l' faraono stariĝis la ĉefa skribisto, maldekstre la juĝisto kun bastono, ambaŭ en grandegaj perukoj. Post signo, farita de l' juĝisto, ĉiuj sidiĝis aŭ ekgenuis sur la planko, kaj la skribisto sin turnis al la faraono:
― Nia sinjoro kaj potenca estro! Via servisto Nitager, la granda gardisto de la orienta limo, venis por honori vin kaj alportis la tributon de la venkitaj popoloj: vazon el verda ŝtono plenan de oro, tricent bovojn, cent ĉevalojn kaj bonodoran lignon Teŝep.
― Tio estas mizera tributo, mia sinjoro ― diris Nitager. ― Verajn trezorojn ni trovis nur sur la bordoj de Eŭfrato, kie al la malhumilaj, kvankam ankoraŭ malfortaj reĝoj oni devas rememorigi la tempojn de Ramzes Granda.
― Respondu al mia servisto Nitager ― diris la faraono al la skribisto ― ke liaj vortoj estos atente konsideritaj. Kaj nun demandu lin, kia estas lia opinio pri la militaj kapabloj de mia filo kaj heredonto, kontraŭ kiu li havis la honoron batali apud Pi-Bailos?
― Nia estro, sinjoro de naŭ popoloj, demandas vin, Nitager... ― komencis la skribisto.
Subite ― imagu la skandalon ― la generalo interrompis maldelikate:
― Mi mem aŭdas, kion diras mia sinjoro... Kiam li sin turnas al mi, nur la kronprinco, ne vi, granda skribisto, povus esti lia buŝo.
La skribisto terurite ekrigardis la trobravan, sed la faraono diris:
― Mia fidela servisto, Nitager, estas prava.
La ministro de la milito kliniĝis.

主题RSS Feed

powered by my little forum