《诗经》大雅•江汉

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Monday, June 12, 2023, 09:01 (323天前)

《诗经》大雅•江汉
江汉
江汉浮浮,武夫滔滔。匪安匪游,淮夷来求。既出我车,既设我旟。匪安匪舒,淮夷来铺。
江汉汤汤,武夫洸洸。经营四方,告成于王。四方既平,王国庶定。时靡有争,王心载宁。
江汉之浒,王命召虎:式辟四方,彻我疆土。匪疚匪棘,王国来极。于疆于理,至于南海。
王命召虎:来旬来宣。文武受命,召公维翰。无曰予小子,召公是似。肇敏戎公,用锡尔祉。
釐尔圭瓒,秬鬯一卣。告于文人,锡山土田。于周受命,自召祖命,虎拜稽首:天子万年!
虎拜稽首,对扬王休。作召公考:天子万寿!明明天子,令闻不已,矢其文德,洽此四国。

Brava Duko Mu
La odo prikantas Dukon Mu pri ties subigo de ribelo de la sudaj triboj.

Torentas onde la rivero,
antaŭen marŝas la armeo.
Por nek plezuro nek vojaĝo,
sed por ribelanta pereo.
Jam mia ĉaro prete iras,
militflagoj flirtas leĝere.
Sen ajna forta malstreĉeco
mi celas batali konkere.

Torentas fluoj de l’ rivero,
ekiras trupoj en vicaro.
Por batali de lok’ al loko
por reĝ’ mi agas kun lojalo.
Jam la ribel’ ’stas subigita,
la regn’ sin trovas en trankvilo.
Milito ne plu portas ĝenon,
la reĝo vivas laŭ deziro.

Ĉe kunfluej’ de du riveroj,
la reĝ’ordonis kun fidemo
al Zhao Hu: “Plivastigu plue
nian teron ja ĝis ekstremo.
Ne ĝenu nek perfortu l’ plebon,
starigu modelon de l’ regno.
Determinu agron kaj limon
ĝis Ĉina Maro jen kun peno.”

La reĝo ordonis al Zhao Hu
dum inspektad’ al suda limo:
“Kiam Wen kaj Wu reĝis, viaj
prapatroj helpis en domino.
Kvankam vi estas juna viro,
imitu ilin en spirito.
Klopodu jen kun energio,
atendos vin granda merito.

“Mi donas tason de jad’ al vi
kaj pokalon da mili-vin’
jen por gepatrojn viajn kulti.
Mi rekompecos per tero vin.
Nun servu kiel la prapatroj
min strikte sekvu kun fidelo.”
Li riverencas kaj deziras:
“Longe vivu kiel ĉielo!”

Li riverencas kaj prilaŭdas
la reĝajn virtojn kun sincero.
Komponas mi ĉi odon pri li,
pri l’ reĝ’ kun vivo de l’ ĉielo.
La reĝo famas pro bonvirtoj,
la regno daŭros en prospero.
Li ja praktikas virtan regon
kaj regnoj pacas sen mizero.
elĉinigis Vejdo

主题RSS Feed

powered by my little forum