iuj ..., aliaj ..., triaj ...

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Monday, June 26, 2023, 19:41 (312天前)

阅读札记:(Pipi)

iuj ..., aliaj ..., triaj ...:有的(一些) ......, 有的(一些) ......, 有的(一些) ......

例句欣赏:

1. Sur stratoj vagis malgrandaj grupoj de venkitaj soldatoj, kiuj aspektis mizeraj. Iuj el ili perdis la kepojn, aliaj vindgamaŝojn kaj triaj vagis kun malbutonumita uniformo. 《家》280页9行

2. Ĉiuj kuras freneze for de la urbo. Iuj tenas infanon en la brakoj, aliaj portas pakaĵon per mano, triaj iras subtenante aĝulojn. 《寒夜》13页倒数14行

上面的两句中,是三个“有的”的并排,如果是四个或五个的并排呢?
比如:有的 ......, 有的 ......, 有的 ......, 有的 ......, 有的 ......
可否:iuj ..., aliaj ..., triaj ..., kvaraj ..., kvinaj ...?

1. Sed la lernantoj turnis neniom da atento al li. Iuj legis romanon, aliaj mallaŭte voĉlegis el lernolibro de la angla, triaj trikis kaj kvaraj interflustris. 《家》324页倒数12行

2. Tiam Sinjorino You ankoraŭ kuŝis malsana, pro kio Feniksa aranĝis monopole ĉion aperante ĉiam kuraĝa, decidema, eleganta kaj serena tamen ankaŭ orgojla, arbitra kaj iom tirana, ĉar iuj timidis paroli, aliaj ne emis moviĝi, triaj evitis nekonatajn, kvaraj timis rangohavajn, kaj kvinaj ... 《红楼梦》第一卷,191页

*** ***

unuj ..., aliaj ..., triaj ... 的例句:

1. El la pilgrimantoj unuj tamburis kaj gongis, aliaj portis kestojn, triaj tenis abrikotflavajn flagojn. 《骆驼祥子》305页

2. Tiuj ĉi koloroj, tiuj ĉi sonoj, la facilaj nuboj sur la serena ĉielo, la polvo pendanta en la strato aero, vigligis la homojn kaj invitis ilin fari ion laŭ sia plaĉo: unuj iris supren al la monto, aliaj vizitis templan foiron, triaj ĝue rigardis florojn. 《骆驼祥子》306页

*** ***

unuj ..., aliaj ..., aliaj ... 的例句:

1. Tial unuj el ili malgaje ridetis, aliaj malĝoje rigardis antaŭen, aliaj kolere palpebrumis. 《玛尔塔》114页

2. unuj kun gaja rideto sur la buŝo,aliaj meditante,aliaj en vigla interparolado,unuope aŭ duope forlasis la universitatan korton kaj perdiĝas en la popolaj amasoj, svarmantaj sur la larĝa trotuaro. 《玛尔塔》139页

3. En la loĝejo de la kronprinco svarmis aristokrata junularo. Unuj malsupre sin banis kaj oleis, aliaj ludis ŝakojn kaj damojn, aliaj en societo de dancistinoj trinkis sur la teraso sub tendoj. 《法老王》 第一卷 73页

4. Unuj estas tro grasaj, aliaj havas maldikajn piedojn aŭ malbelajn manojn, aliaj portas malnaturajn harojn. Kiu el ili estas kiel vi? 《法老王》 第一卷 134页

5. Unuj liveras lakton, aliaj viandon, aliaj lanon kaj felojn. 《法老王》第一卷 214页 第二十一章

*** ***

tiu ..., alia ..., tria ... 的例句:

1. Ĉambristinoj ekviglis —— tiu alportis kuseneton, alia metis la dekstran manon de Keqing sur ĝin kaj tria iom kuspis ŝian manikon. 《红楼梦》第一卷,146页

......

————
Pipi
2019.5.16

主题RSS Feed

powered by my little forum