《法老王》23

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Tuesday, June 27, 2023, 08:39 (312天前)

24-a tago 2023.6.27 周二

ĈAPITRO XI (3-1)

La monato Tot finiĝis kaj komenciĝis la monato Paofi (dua parto de julio). La akvo de Nilo, antaŭe verda, fariĝis blanka, poste ruĝa kaj senĉese kreskis. La reĝa akvomontrilo en Memfiso estis plenigita preskaŭ ĝis la alteco de du homoj, kaj Nilo kreskis ĉiutage je du manlarĝoj. La plej malaltaj kampoj estis superverŝitaj, de la pli altaj oni rapide kolektis linon, vinberojn kaj specon de kotono. Sur la lokoj, kiuj matene estis ankoraŭ sekaj, vespere plaŭdis la ondoj.
Ŝajnis, ke fortega kvankam nevidebla vento blovas de la fundo de l' rivero. Ĝi plugas sur ĝi grandajn sulkojn kaj plenigas per ŝaŭmo, poste glatigas la supraĵon de la akvo, kaj post momento tordas ĝin en senfundajn akvoturnojn.
Ree ĝi plugas, ree glatigas, tordas, alpelas novajn akvajn montojn, novajn ŝaŭmajn striojn kaj senĉese levas la murmurantan riveron, senĉese akiras novajn terajn pecojn. Iafoje la akvo, atinginte ian limon, transsaltas ĝin en la daŭro de unu ekrigardo, verŝiĝas sur la malaltaĵon kaj formas brilantan lageton tie, kie antaŭ unu momento la velkintaj herboj falis teren cindrigitaj.
Kvankam la leviĝo atingis apenaŭ la trionon de la ordinara alteco, jam la tuta bordo estis subakvigita. Ĉiuhore iu bieno sur monteto fariĝis simila al insulo, en la komenco, apartigita de la aliaj nur per mallarĝa kanalo, kiu iom post iom plilarĝiĝis kaj pli kaj pli apartigis de la najbaraj domoj la novan insulon. Ofte iu, kiu eliris al la laboro piede, revenis en ŝipeto.
Pli kaj pli multe da ŝipetoj kaj flosoj aperis sur Nilo. De unuj oni fiŝkaptis per retoj, en aliaj oni transportis la rikoltojn en la grenejojn aŭ la blekantajn brutojn en la stalojn, en aliaj oni akceptis vizitojn, por anonci al ili la leviĝon de Nilo (kiun vidis ĉiuj), inter ridoj kaj krioj. Iafoje ŝipetoj, kuniĝintaj kiel aro da anseroj, diskuradis en ĉiujn direktojn por tralasi grandegan floson, kiu portis el Supra Egipto malsupren grandegajn ŝtonojn, elhakitajn en la apudbordaj minejoj.
En la aero ĉie, kie povis aŭdi la orelo, sonis la kreskanta akvo, krio de la timigitaj birdoj kaj gajaj kantoj de l' homoj: Nilo leviĝas, ni havos multe da greno.
Dum ĉi tiu tuta monato oni faris juĝan esploron en la afero de la atako kontraŭ la domo de l' kronprinco. Ĉiumatene ŝipo kun oficistoj kaj soldatoj albordiĝis al iu bieno. Oni forŝiris homojn de ilia laboro, superŝutis ilin per insidaj demandoj, batis per bastonoj. Ĉiuvespere du ŝipoj revenis Memfison: unu portis la oficistojn, la alia la arestitojn.
Tiamaniere oni kaptis kelkcenton da krimuloj, el kiuj granda parto sciis pri nenio. La duonon minacis la malliberejo aŭ kelkjara laboro en la ŝtonminejoj. Sed oni eksciis nenion: nek pri la kondukintoj de l' atako, nek pri la pastro, kiu admonis la popolamason disiri.
En la princo Ramzes kuniĝis ekstreme kontraŭaj ecoj. Li estis vivega kiel leono kaj obstina kiel bovo. Sed krom tio li posedis grandan saĝon kaj profundan senton de l' justeco.
Vidante, ke la juĝa esploro restas sen rezultato, la princo mem ŝipveturis Memfison kaj ordonis malfermi al si la malliberejon.
Ĝi estis konstruita sur monteto, estis ĉirkaŭita de alta muro kaj konsistis el granda nombro de konstruaĵoj ŝtonaj, brikaj kaj lignaj. Ĉi tiuj konstruaĵoj estis plejparte nur vestibloj aŭ loĝejoj de l' gardistoj. La malliberuloj estis fermitaj en subteraj kavernoj, elhakitaj en kalka ŝtonego.
Kiam la kronprinco transpasis la pordon, li rimarkis areton da virinoj, kiuj lavis kaj nutris malliberulon. Ĉi tiu homo, nuda kaj similanta skeleton, sidis sur la tero, kun la manoj kaj piedoj en kvar truoj de kvadrata tabulo, anstataŭanta katenojn.
― Ĉu de longe ĉi tiu homo tiel suferas? ― demandis la kronprinco.
― Du monatojn ― respondis la gardisto.
― Ĉu longe ankoraŭ li devas resti ĉi tie?
― Unu monaton.
― Kion li faris?
― Li insultis oficiston, kolektantan la impostojn.
La princo sin turnis kaj ekvidis alian areton, konsistantan el virinoj kaj infanoj. Inter ili estis maljuna homo.
― Ĉu ili estas malliberuloj?
― Ne, via ekscelenco. Tio estas familio, atendanta la kadavron de krimulo, kiu estas sufokota... Jen oni kondukas lin en la ĉambron... ― diris la gardisto.
Poste turnante sin al la areto, li diris:
― Estu paciencaj ankoraŭ unu momenton, karaj homoj, vi tuj ricevos la korpon.
― Ni tre dankas vin, nobla sinjoro, ― respondis la maljunulo, kredeble la patro de la krimulo. ― Ni eliris el nia domo hieraŭ vespere, la lino restis sur la kampo, kaj jen Nilo leviĝas!...
La princo paliĝis kaj haltis.
― Vi scias ― li turnis sin al la gardisto, ― ke mi havas la rajton de pardono?
― Jes, erpatre ― respondis la gardisto sin klinante, kaj poste li aldonis: ― Laŭ la leĝoj, kiel rememoro de via vizito en ĉi tiu loko, ho filo de suno, devas ricevi malgrandigon de l' puno la krimuloj bone kondutantaj, kiuj estis kondamnitaj pro ofendo de la religio aŭ ŝtato. La listo de ili estos metita ĉe viaj piedoj dum ĉi tiu monato.
― Kaj tiu, kiu atendas nun la sufokon, ĉu li ne havas la rajton ricevi mian pardonon?
La gardisto disetendis la manojn kaj kliniĝis silente.
Ili ekiris antaŭen kaj trapasis kelke da kortoj. En lignaj kaĝoj, sur nuda tero, svarmis sur malvasta spaco la kondamnitoj. En unu konstruaĵo sonis teruraj krioj: oni batis, por ricevi konfeson.
― Mi volas vidi la kulpigitajn pri la atako kontraŭ mia domo ― diris la kronprinco profunde impresita.
― Ili estas pli ol cent ― respondis la gardisto.
― Elektu la plej kulpajn laŭ via opinio kaj esploru ilin en mia ĉeesto. Sed mi ne volas, ke ili rekonu min.
Oni malfermis al la kronprinco la ĉambron, en kiu estis okupita la esplora oficisto. La princo ordonis al li resti sur lia seĝo kaj li mem sidiĝis post kolono.
Baldaŭ komencis aperi, unuope, la kulpigitoj. Ĉiuj estis malgrasaj; iliaj haroj kaj barboj kreskis longaj, iliaj okuloj havis esprimon de trankvila frenezo.
― Dutmoze ― diris la oficisto ― rakontu, kiel vi atakis la domon de lia ekscelenco, erpatre?
― Mi diros la veron, kiel ĉe la juĝo de Oziriso. Tio estis vespere en la tago, kiam Nilo estis leviĝonta. Mia edzino diras al mi: "Venu, patro, ni suriros la monton, de kiu oni povas pli frue vidi la signalon en Memfiso." Ni do suriris la monton, de kiu oni povas pli facile vidi la signalon en Memfiso. Tiam al mia edzino proksimiĝis soldato kaj diras: "Iru kun mi en ĉi tiun ĝardenon, ni trovos tie vinberojn aŭ eble ion ankoraŭ pli bonan." Mia edzino eniris en la ĝardenon kun la soldato, kaj mi terure ekkoleris kaj rigardis al ili trans la muro. Ĉu ili ĵetis ŝtonojn en la domon de l' kronprinco? mi ne povas tion diri, ĉar pro la arboj kaj mallumo mi povis vidi nenion.

《法老王》阅读小笔记

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Tuesday, June 27, 2023, 08:55 (312天前) @ Pipi

《法老王》阅读小笔记

1. La reĝa akvomontrilo en Memfiso estis plenigita preskaŭ ĝis la alteco de du homoj, kaj Nilo kreskis ĉiutage je du manlarĝoj. <94页>

*ĝis la alteco de du homoj 两个人的高度
*je du manlarĝoj 两只手宽;两拃宽
*fingrolarĝo 一指宽
*dika je plurhoma ĉirkaŭpreno 好几抱粗

2. La plej malaltaj kampoj estis superverŝitaj, ... <p94>

*superverŝitaj = inunditaj 淹没

3. Ĝi plugis sur ĝi grandajn sulkojn ... <p94>

类似的表达:
*la vento plugas sur la rivero grandajn sulkojn
*vento krispigis la akvon

4. De unuj oni fiŝkaptis per retoj, en aliaj oni transportis la rikoltojn en la grenejojn aŭ la blekantajn brutojn en la stalojn, en aliaj oni akceptis vizitojn ... <p95>

*unuj ..., aliaj ..., aliaj ... 一些(有的) ......, 一些(有的) ......, 一些(有的) ...... 详见昨天《阅读札记》。

5. Oni forŝiris homojn de ilia laboro, superŝutis ilin per insidaj demandoj ... <p95>

*forŝiri:撕去,扯掉,拔去
*li ne povis forŝiri siajn okulojn de ŝia malproksimiĝanta figuro.

*superŝutis iun per io 大量给予
*superŝutis iun per demandoj/riproĉoj/favoroj/donacoj/laŭdoj/insultojn ...

*ŝuti ion al iu 大量给予
*ŝuti al iu komplimentojn/laŭdojn ...

verŝi:倾泻,散发,发泄
*verŝi sur iun insultojn/mokon/koleron ...

......

主题RSS Feed

powered by my little forum