《诗经》颂•周颂•噫嘻
《诗经》颂•周颂•噫嘻
噫嘻
噫嘻成王,既昭假尔。
率时农夫,播厥百谷。
骏发尔私,终三十里。
亦服尔耕,十千维耦。
Preĝo de Reĝo Kang
Dum kultado ĉe komenco de kamplaboro Reĝo Kang preĝe faris admonon al kampuloj.
Mi pie preĝas al Reĝo Cheng supre,
sincero mia flugas al ĉielo.
Mi gvidu la kampulojn iri kampen
por tritikon semi sur nia sfero.
Ni nun elhaku pli da kampoj novajn,
kaj priplantu tridek liojn da tero.
Ni ĉiuj klopodadu en la kampoj,
atendas riĉrikolton kun prefero.
elĉinigis Vejdo