《诗经》颂•周颂•振鹭
《诗经》颂•周颂•振鹭
振鹭
振鹭于飞,于彼西雍。我客戾止,亦有斯容。在彼无恶,在此无斁。庶几夙夜,以永终誉。
Al gasto ĉe kultado
Himno kantata al la gasto, kiu asistis kultadon.
Vicoj da ardeoj flugas alte,
super marĉo en la okcidento.
Venas al ni honorinda gasto,
kiu bonkondutas sen pretendo.
Ne regnanoj pri li plendas mave,
li traktatas kiel gast’ honora.
Mi deziras, ke li agu pene
por la regno kun renomo glora.
elĉinigis Vejdo