《诗经》颂·周颂·访落

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译·, 发表于 afiŝita je Saturday, July 08, 2023, 10:10 (293天前)

《诗经》颂·周颂·访落
访落
访予落止,率时昭考。於乎悠哉,朕未有艾。将予就之,继犹判涣。维予小子,未堪家多难。绍庭上下,陟降厥家。休矣皇考,以保明其身。

Surtroniĝo de Reĝo Cheng

Adresado al la korteganoj far Reĝo Cheng ĉe surtroniĝo.

Ĉe surtroniĝo petas mi konsilojn,
kiel mi sekvu l’ patron kun fidelo.
Li spertis en regado de la ŝtato,
sed mi tro juna sen favora stelo.
Min helpu fari laŭ liaj reguloj
por fari lian aferon herede.
Nun mi tute senspertas kaj tro junas
por porti l’ pezan regnan ŝarĝon prete.
Mi paŝu laŭ la spur’ de mia patro
kaj bonordigu homojn en palaco.
Reĝo Wu, mia karmemora patro,
min benu longe vivi ja en paco.

elĉinigis Vejdo

主题RSS Feed

powered by my little forum