《法老王》39

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Thursday, July 13, 2023, 06:59 (260天前)

ĈAPITRO XVI (2-2)
La fakto mem, ke la princo volas inciti nin per sia favoratino, pruvas, ke doloras lin la malfavoro, en kiu li estas, cetere pro plej noblaj motivoj.
― Sed ĉi tiu Hebreino?... ― murmuretis Nikotris, ĉifante la pluman ventumilon.
― Hodiaŭ mi jam estas tute trankvila pri ŝi ― diris la ministro. ― Ŝi estas bela, sed iom malsaĝa kreaĵo, kiu tute ne intencas, kiu ne scius ekspluati sian influon al la princo. Ŝi ne akceptas donacojn, fermita en sia ne tro multekosta kaĝo ŝi eĉ vidas neniun. Kun la tempo eble ŝi ellernus profiti la situacion de la princa amatino kaj eble malriĉigus la trezoron de la kronprinco je deko da talentoj. Sed antaŭe ŝi tedos Ramzeson.
― Amon ĉioscia parolu per via buŝo!
― Mi estas tute certa. La princo eĉ unu momenton ne amis ŝin freneze, kiel tio okazas al niaj sinjoridoj, al kiuj unu sola lerta intrigantino povas rabi riĉaĵon, sanon, eĉ alkonduki ilin en la tribunalon. La princo amuziĝas kun ŝi, kiel homo matura ludas kun sklavino. Cetere Sara estas graveda...
― Ĉu efektive?... ― ekkriis Nikotris. ― De kie vi scias tion?...
― Kion scias nek la kronprinco, nek Sara mem?... ― ridetis Herhor.
― Ni devas scii ĉion. Cetere ĉi tiun sekreton ne estis malfacile malkovri. Ĉe Sara estas ŝia parencino Tafet, virino senkompare babilema.
― Ĉu ili jam alvokis kuraciston?...
― Mi ripetas, ke Sara ne scias pri tio, kaj la bona Tafet, timante, ke la princon eble tedos ŝia edukitino, volonte tordus la kolon al la sekreto. Sed ni ne permesos. Tio ja estos princa infano.
― Kaj se ĝi estos filo?... Vi scias, ke li povus kaŭzi embarasojn... ― interrompis la reĝino.
― Ĉio estas antaŭvidita ― diris la pastro.- Se naskiĝos filino, ni donos al ŝi doton kaj edukos ŝin, kiel konvenas al fraŭlino de alta gento. Se tio estos filo, li fariĝos Hebreo!...
― Ah! mia nepo Hebreo!...
― Ne rifuzu al li tro frue vian koron. Niaj senditoj sciigas al ni, ke la hebrea popolo komencas deziri reĝon. Antaŭ kiam la infano grandiĝos, iliaj deziroj maturiĝos, kaj tiam... ni donos al ili monarĥon kaj vere de bela sango!....
― Vi estas kiel aglo, kiu per unu ekrigardo ĉirkaŭprenas la orienton kaj okcidenton... ― respondis la reĝino, rigardante la ministron kun admiro. ― Mi sentas, ke mia abomeno al tiu knabino komencas malfortiĝi.
― Plej malgranda guto de la sango de l' faraonoj devas leviĝi super la popoloj, kiel stelo super la tero ― diris Herhor.
En ĉi tiu momento la ŝipeto de l' kronprinco estis kelkdekon da paŝoj de la reĝa barko, kaj la edzino de l' faraono, sin kovrinte per la ventumilo, rigardis Saran tra la plumoj.
― Vere, ŝi estas bela!... ― murmuretis ŝi.
― Jam duan fojon vi tion diras, sinjorino.
― Vi scias eĉ pri tio?... ― diris la reĝino ridetante.
Herhor mallevis la okulojn.
Sur la ŝipeto eksonis la harpo kaj Sara komencis per tremanta voĉo himnon:
― Kiel granda estas la Sinjoro, kiel granda estas la Sinjoro, Via Dio, ho Izraelo!...
― Belega voĉo!... ― murmuretis la reĝino.
La granda pastro aŭskultis atente.
― Liaj tagoj ne havas komencon ― kantis Sara ― kaj Lia domo ne havas limojn. Sub Lia rigardo la eternaj ĉieloj aliiĝas kiel vestoj, kiujn la homo surmetas kaj forĵetas. La steloj ekbrulas kaj estingiĝas, kiel la fajreroj el malmola ligno, kaj la tero estas kiel briko, kiun pasanto unu fojon tuŝis per la piedo, irante ĉiam antaŭen.
Kiel granda estas Via Dio, ho Izraelo. Ne ekzistas tiu, kiu dirus al Li: "Faru ĉi tion!" nek sino, kiu Lin naskis. Li faris la senlimajn profundegaĵojn, super kiuj Li fluas, kien Li volas. Li el la mallumo eligas la lumon, kaj el la tera polvo ― la kreaĵojn havantajn voĉojn.
Por Li la kruelaj leonoj estas kiel la akridoj, la grandega elefanto estas nenio, kaj la baleno estas apud Li, kiel suĉinfano.
Lia trikolora arko dividas la ĉielon en du partojn kaj sin apogas sur la ekstremoj de l' tero. Kie estas pordego, kiu egalus Lian grandecon? Ĉe la tondro de Lia veturilo la popoloj falas de teruro, kaj ne ekzistas estaĵo sub la ĉielo, kiu povus kontraŭstari Liajn brilantajn sagojn.
Lia spiro estas la norda vento, kiu refreŝigas la svenintajn arbojn, kaj Lia blovo estas la ĥamsino, kiu bruligas la teron.
Kiam li etendas la manon super la akvoj, la akvo ŝtoniĝas. Li transverŝas la maron en novan lokon, kiel la virino la acidon en la vazon. Li disŝiras la teron, kvazaŭ putrintan tolon, kaj la nudajn suprojn de l' montoj kovras per la arĝenta neĝo.
Li en la tritika grajno kaŝas cent aliajn kaj vekas la birdojn en la ovoj. Li el dormema krizalido eligas la oran papilion, kaj al la homaj korpoj ordonas atendi en la tomboj la reviviĝon...
Aŭskultante la kanton, la remistoj levis la ilojn kaj la purpura ŝipo malrapide fluis kun la rivero. Subite Herhor ekkriis:
― Turnu al Memfiso.
La remiloj profundiĝis, la ŝipo turniĝis sur la loko kaj kun bruo komencis leviĝi kontraŭ la fluo. Postkuris ĝin iom post iom eksilentanta kanto de Sara:
― Li vidas la movojn de la koro de l' raŭpo kaj la kaŝitajn vojetojn, sur kiuj iras la plej izolita homa penso. Sed ne ekzistas tiu, kiu al Li povus rigardi en la koron kaj diveni Liajn intencojn.
Antaŭ la brilo de Liaj vestoj la grandaj spiritoj kovras siajn vizaĝojn. Antaŭ Lia rigardo la dioj de l' potencaj urboj kaj popoloj tordiĝas kaj sekiĝas kiel velkinta folio.
Li estas la forto, Li estas la vivo, Li estas la saĝo, Li Via Sinjoro, Via Dio, ho Izraelo!...
― Kial via ekscelenco ordonis forpuŝi nian ŝipon? ― demandis la respektinda Nikotris.
― Ĉu vi scias, kia kanto ĝi estas?... ― respondis Herhor en lingvo komprenebla nur por la pastroj. ― Ĉi tiu malsaĝa knabino, sur la mezo de Nilo kantas la preĝon, kiun oni povas diri nur en la plej sekreta sanktujo de niaj temploj.
― Tio do estas blasfemo?...
― Feliĉe, sur ĉi tiu ŝipo estas nur unu pastro ― diris la ministro. ― Mi tion ne aŭdis, kaj eĉ se mi aŭdus, mi forgesos. Sed mi timas, ĉu la dioj ne metos sian pezan manon sur ĉi tiun knabinon.
― Sed de kie ŝi scias ĉi tiun teruran preĝon?... Ramzes ja ne povis instrui ŝin?...
― La princo ne estas kulpa. Sed ne forgesu, ke Hebreoj pli ol unu tian trezoron elportis el nia Egipto. Kaj tial inter ĉiuj popoloj de l' tero ni rigardis ilin kiel malpiulojn.
La reĝino prenis la pastron je la mano.
― Sed al mia filo ― diris ŝi rigardante liajn okulojn ― okazos nenio malbona?...
― Mi garantias, ke al neniu okazos io malbona, mi ne aŭdis, mi scias nenion. Sed oni devas disigi ilin ― la princon kaj la Hebreinon.
― Delikate disigi!... ― ĉu ne vere, vic-reĝo? ― demandis la patrino.
― Plej delikate, plej nerimarkeble, sed oni devas... Ŝajnis al mi ― diris la ĉefepiskopo kvazaŭ al si mem ― ke mi antaŭvidis ĉion... Ĉion, esceptinte proceson pri blasfemo, kiu apud ĉi tiu stranga virino pendas super la kronprinco!...
Herhor ekmeditis kaj aldonis:
― Jes, reĝino! Oni povas ridi diversajn niajn superstiĉojn: tamen estas vero, ke la filo de l' faraono ne devas kuniĝi kun Hebreino.

《法老王》39笔记

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Thursday, July 13, 2023, 14:07 (260天前) @ Pipi

今日《法老王》

1. La fakto mem, ke la princo volas inciti nin per sia favoratino, pruvas, ke doloras lin la malfavoro, en kiu li estas, cetere pro plej noblaj motivoj.

—— La fakto mem, ke为同位语从句。因同位语从句属于定语从句范畴,若不细化的话, 可直接称其为定语从句。pruvas为本句的谓语动词。*pruviĝi; montriĝi ... ke的整句话作pruvas的宾语,是宾语从句。一句话作宾语叫宾语从句。en kiu为定语从句。可遵循这个原则:动后宾,名后定。pro为原因状语。

2. ― Ŝi estas bela, sed iom malsaĝa kreaĵo, kiu tute ne intencas, kiu ne scius ekspluati sian influon al la princo.

—— kiu引导定从。ekspluati sian influon al 运用对某人的影响。*sub la influo de ...; havi influon sur iun/ion; uzi sian influon.

3. Ŝi ne akceptas donacojn, fermita en sia ne tro multekosta kaĝo ŝi eĉ vidas neniun.

—— fermi: 封闭;(把某人)关在 ...... 里 Ŝi la tutan matenon estis fermita en la ĉambreto. 整个上午她都呆在小房间里。*ŝlosi: 把某人锁起来(关起来) ŝlosi iun en ĉambro 把某人锁在房间里。 Ili perdis la vojon, kaj la dezerto ilin ŝlosis. 他们迷了路,无法从从沙漠中走出。teni: 使(某人)待在(某处) teni dogon en kaĝo 把狗关在笼子里。Kaj lin tenis endomo tiu malsano dum pli ol du monatoj. 《山村》p32.


4. Kun la tempo eble ŝi ellernus profiti la situacion de la princa amatino kaj eble malriĉigus la trezoron de la kronprinco je deko da talentoj.

—— Kun la tempo 随着时间的流逝,此类表达还有:Kun ĉiu tago/jaro. 日复一日;年复一年。profiti la situacion de 利用 ...... 的地位/职位/处境 ...... *utiligi; apliki ...

5. La princo amuziĝas kun ŝi, kiel homo matura ludas kun sklavino.

—— sin amuzi per; sin amuzi(amuziĝi) pri iu; amuziĝi kun; ludi kun; distri; distriĝi; distriĝi per legado ...

6. Vi estas kiel aglo, kiu per unu ekrigardo ĉirkaŭprenas la orienton kaj okcidenton...

—— kiu引导定从。per unu ekrigardo ĉirkaŭprenas 对 ...... 一览无余;把 ...... 尽收眼底。*per unu rigardo ĉirkaŭprenas 环视 ...... je/ĉe/laŭ la unua rigardo = unuarigarde; de la unua rigardo 第一眼。*panoramo: (从高处看到的)全景/全貌,havi panoraman vidon de ...; panorami:看全景,一览无余地看到,把 ...... 尽收眼底。

7. Mi sentas, ke mia abomeno al tiu knabino komencas malfortiĝi.

—— Mi sentas, ke ... 宾语从句; Mi havas la senton, kvazaŭ ...

8. En ĉi tiu momento la ŝipeto de l' kronprinco estis kelkdekon da paŝoj de la reĝa barko,

—— kelkdekon da paŝoj de la reĝa barko, = je kelkdeko da paŝoj de la reĝa barko,

9. Ne ekzistas tiu, kiu dirus al Li

—— tiu, kiu为主语从句。

10. Li faris la senlimajn profundegaĵojn, super kiuj Li fluas, kien Li volas.

—— super kiuj为定从。Li fluas, kien Li volas. 此句是省略指示词tien的地点状语从句:Li fluas (tien), kien Li volas.

11. Lia trikolora arko dividas la ĉielon en du partojn kaj sin apogas sur la ekstremoj de l' tero.

—— dividi: 将整体分为两部分。*distranĉi:把 ...... 切成碎块(小块) la herbejon distranĉis rivereto. 一条小河把草场分成了两部分。

12. Kie estas pordego, kiu egalus Lian grandecon?

—— kiu引导定从。egali = esti egala al 与 ...... 相同,等于。

13. Lia spiro estas la norda vento, kiu refreŝigas la svenintajn arbojn, kaj Lia blovo estas la ĥamsino, kiu bruligas la teron.

—— 整句是kaj的并列句。前分句和后分句中kiu均引导定语从句。

14. Aŭskultante la kanton, la remistoj levis la ilojn kaj la purpura ŝipo malrapide fluis kun la rivero.

—— 分词短语Aŭskultante la kanton是kiam(aŭ dum)引导的时间状语从句的短缩。短缩首要条件是:主句和从句的主语是同一人或物。kun la rivero 顺着河流。laŭ/kontraŭ la fluo 顺流而下(逆流而上)。

16. La remiloj profundiĝis, la ŝipo turniĝis sur la loko kaj kun bruo komencis leviĝi kontraŭ la fluo.

—— kun bruo 砰的一声

相关表达补充:

*pum!
*kun bruo
*kun forta krako (kun krakego)
*bum!

1. Pum! la granda Niko falis en la riveron.
扑通!大尼克掉进了水里。

2. Kun bruo oni fermis la pordegon.
砰的一声有人把大门关上了。

3. La pordo fermiĝis kun forta krako.
门哐的一声关上了。

4. La rokoj kun krakego falas.
岩石轰然坍塌。

5. glitis malsupren, kaj bum! ĝi troviĝis sur la ferdeko!
扑通一声,它滑到了甲板上!


17. Kaj tial inter ĉiuj popoloj de l' tero ni rigardis ilin kiel malpiulojn.

—— rigardi/preni/konsideri/kalkuli/taksi ...

18. tamen estas vero, ke la filo de l' faraono ne devas kuniĝi kun Hebreino.

—— estas vero, ke为主语从句。kuniĝi kun iu 与某人结交

《法老王》39笔记,更正

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Thursday, July 13, 2023, 14:15 (260天前) @ Pipi

更正:
3. Ŝi ne akceptas donacojn, fermita en sia ne tro multekosta kaĝo ŝi eĉ vidas neniun.

—— fermita en sia ne tro multekosta kaĝo的分词短语为主语修饰语。fermi: 封闭;(把某人)关在 ...... 里 Ŝi la tutan matenon estis fermita en la ĉambreto. 整个上午她都呆在小房间里。*ŝlosi: 把某人锁起来(关起来) ŝlosi iun en ĉambro 把某人锁在房间里。 Ili perdis la vojon, kaj la dezerto ilin ŝlosis. 他们迷了路,无法从从沙漠中走出。teni: 使(某人)待在(某处) teni dogon en kaĝo 把狗关在笼子里。Kaj lin tenis endomo tiu malsano dum pli ol du monatoj. 《山村》p32.

*endomo改为:endome.

主题RSS Feed

powered by my little forum