《诗经》颂·周颂·良耜

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Thursday, July 13, 2023, 08:53 (287天前)

《诗经》颂·周颂·良耜
良耜

畟畟良耜,俶载南亩。播厥百谷,实函斯活。或来瞻女,载筐及莒,其饟伊黍。其笠伊纠,其镈斯赵,以薅荼蓼。荼蓼朽止,黍稷茂止。获之挃挃,积之栗栗。其崇如墉,其比如栉。以开百室,百室盈止,妇子宁止。杀时犉牡,有捄其角。以似以续,续古之人。

Kamplaboroj
Himno priskribanta la tutjarajn kamplaborojn kaj kultadon post rikolto.

Per brilanta, akra la plugilo
ni plugas teron sur suda parto.
Ŝutas ni diversajn semojn grenajn,
ili tuj ekkreskas ja sen halto.
Niaj homoj venas al la kampoj
portante manĝaĵojn de milio
en rondformaj korboj el bambuo
por satigi nin kun ventra krio.
Kun pajloĉapeloj sur la kapo,
falĉas herbojn ŝvite ni kun peno,
el la kampoj pretaj por kultivo.
Putraj herboj bonas por la greno,
en la kampoj densas la plantaĵoj.
Svingas ni falĉilon kun fervoro,
greno rikoltita alte montas,
kiel muro de blanka koloro.
La pajlstakoj staras en linioj,
grentenejoj mil kaj mil plenplenas,
inoj kaj infanoj ekripozas.
Por kultad’ ni buĉi bovon venas,
bovaj kornoj alte kurbaj belas,
laŭ la tradicio de prauloj
al malnovaj moroj ni fidelas.
elĉinigis Vejdo

主题RSS Feed

powered by my little forum