《诗经》颂·周颂·丝衣
《诗经》颂·周颂·丝衣
丝衣
丝衣其紑,载弁俅俅。自堂徂基,自羊徂牛,鼐鼎及鼒,兕觥其觩。旨酒思柔。不吴不敖,胡考之休。
Inspekto al festeno post kultado
Reĝo Cheng inspektis la festenon post kultado.
En silka vesto de blanka koloro
kaj felta ĉapo kun solen-mieno,
kultantoj iras laŭ templ-koridoro,
observas oferaĵojn bovan, ŝafan,
tripiedajn ujojn por alkoholo,
la kurbajn kornojn de la rinocero
por teni vinon de dolĉa likvoro.
Aŭdiĝas nek ĝojkrio nek voĉbruo,
ni ĝuas benojn laŭ ĉiela volo.
elĉinigis Vejdo