《法老王》41

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Saturday, July 15, 2023, 06:44 (285天前)

ĈAPITRO XVII (3-2)

Sara ekkriis, vidante la princon tiel vestitan. Ŝi sidiĝis kaj ĉirkaŭante lian kolon per la brakoj, komencis murmureti:
― Vi forveturas, mia sinjoro?... Vi ne revenos plu!...
― Sed kial? ― demandis kun miro la kronprinco. ― Ĉu ne pli ol unu fojon mi forveturis kaj revenis?...
― Mi memoras vin same vestitan, tie... en nia valo... ― diris Sara.
― Oh, kie estas tiuj tempoj!... Tiel rapide ili pasis, antaŭ tiel longe malaperis!
― Sed mi revenos kaj alkondukos plej faman kuraciston.
― Por kio?... interrompis Tafet. ― Ŝi estas sana, mia pavino... ŝi bezonas nur ripozon... Kaj la egiptaj kuracistoj enpuŝos ŝin en veran malsanon...
La princo eĉ ne ekrigardis la babileman virinon.
― Tio estis mia plej feliĉa monato kun vi ― diris Sara, sin premante al Ramzes ― sed ĝi ne alportis al mi feliĉon.
Oni trumpetis sur la reĝa ŝipo, ripetante signalon, donitan de la supro de l' rivero.
Sara ektremis.
― Oh, ĉu vi aŭdas, sinjoro, la terurajn sonojn?... Vi aŭdas kaj ridetas kaj, ve al mi, vi elŝiriĝas el miaj brakoj!... Kiam la trumpetoj vokas, nenio vin retenos, tiom malpli via sklavino...
― Ĉu vi volus, ke mi ĉiam aŭskultu la kriojn de la kokinoj?... ― interrompis malpacience la princo. ― Fartu bone kaj gaja atendu min...
Sara ellasis lin el la brakoj kaj rigardis tiel plende, ke la kronprinco moliĝis kaj karesis ŝin.
― Estu trankvila... Vi timas la sonojn de miaj trumpetoj... Ĉu ili estis tiam por vi malbona antaŭsigno?...
― Sinjoro ― respondis Sara ― mi scias, ke ili retenos vin tie... Faru do al mi lastan favoron... Mi donos al vi ― diris ŝi ploretante ― kaĝon kun kolomboj... Ĉi tie ili naskiĝis kaj kreskis... Do... ĉiufoje kiam vi rememoros vian servistinon, malfermu la kaĝon kaj ellasu unu birdon... Ĝi alportos al mi novaĵojn de vi, kaj mi... kisos, karesos ĝin, kiel... kiel... Nun jam iru!...
La princo ĉirkaŭprenis ŝin kaj iris al la ŝipo, ordoninte al la Negro atendi la kolombojn de Sara kaj sekvi lin rapide en malpeza ŝipeto.
Kiam proksimiĝis la kronprinco, eksonis tamburoj kaj flutoj, la ŝipistaro laŭte aklamis. Reveninte inter la soldatojn, la princo profunde ekspiris kaj forte etendis la manojn, kvazaŭ liberigitajn el ĉenoj.
― Tutmozis ― diris li al la adjutanto ― ordonu tuj rosti min sur malgranda fajro, sed ne restigu min duan fojon en la bieno.
― Jes ― aprobis Tutmozis ― la amo estas kiel la mielo: kun plezuro oni povas ĝin gustumi, sed oni ne povas sin bani en ĝi. Brr!... Tremoj kuras sur mia dorso, kiam mi pensas, ke vi pasigis preskaŭ du monatojn, nutrata per kisoj vespere, per daktiloj matene kaj per azenina lakto tagmeze.
― Sara estas tre bona knabino ― interrompis la princo.
― Mi ne parolas pri ŝi, sed pri la Hebreoj, kiuj invadis la bienon, kiel la papirusoj la marĉojn. Ĉu vi vidas, ke ili ankoraŭ sekvas vin per la okuloj, eble eĉ sendas al vi salutojn... ― daŭrigis la flatulo.
La princo tedite sin turnis al alia flanko, kaj Tutmozis gaje palpebrumis al la oficiroj, kvazaŭ por komprenigi al ili, ke Ramzes ne baldaŭ forlasos ilian societon.
Ju pli malproksimen ili leviĝis sur la rivero, des pli densaj estis la popolaj amasoj sur la bordoj kaj la ŝipetoj sur Nilo, des pli multenombraj estis la floroj, kronoj kaj bukedoj, ĵetataj al la ŝipo de l' faraono.
Unu mejlon de Memfiso staris popolamasoj kun standardoj, dioj kaj orkestro, sonis granda bruo, simila al fulmotondro.
― Jen lia sankteco! ― ekkriis ĝoje Tutmozis.
Antaŭ la okuloj de l' rigardantoj aperis unika vidaĵo. En la mezo de la vasta kurbiĝo de l' rivero veturis la grandega ŝipo de l' faraono, kun levita antaŭo kvazaŭ cigno. Dekstre kaj maldekstre, kvazaŭ du grandegaj flugiloj rapidis sennombraj ŝipetoj de l' regnanoj, kaj malantaŭe, kvazaŭ riĉa ventumilo, sin dismetis la sekvantaro de la estro de Egipto.
Ĉiu vivanta kriis, kantis, aplaŭdis aŭ ĵetis florojn al la piedoj de l' sinjoro, kiun cetere neniu vidis. Sufiĉis, ke super la orita tendo kaj super la bukedoj de strutaj plumoj flirtis ruĝe-blua standardo, la signo de l' ĉeesto de la faraono.
La homoj en la ŝipetoj estis kiel ebriaj, la homoj sur la bordo, kiel frenezaj. Ĉiumomente iu ŝipeto tuŝegis aŭ renversis alian kaj iu falis en la akvon, el kiu, feliĉe, forkuris la krokodiloj, timigitaj de la eksterordinara bruo. Sur la bordoj ĉiuj puŝis unu alian, ĉar neniu rigardis sian najbaron, patron, infanon, sed fiksis la frenezajn okulojn sur la ora beko de la ŝipo kaj sur la reĝa tendo. Eĉ la piedpremataj homoj, al kiuj la ondanta amaso senkonscie rompis la ripojn kaj tordis la artikojn, havis nur unu krion:
― Vivu eterne, vi nia estro!... brilu, suno de Egipto!
La saluta frenezo baldaŭ infektis ankaŭ la ŝipon de l' kronprinco: la oficiroj, soldatoj kaj remistoj, kunpremitaj en unu amason, vete kriis, kaj Tutmozis, forgesante pri la kronprinco grimpis la altan antaŭon de l' ŝipo kaj preskaŭ falis en la akvon.
Subite sur la reĝa ŝipo oni ektrumpetis kaj post momento respondis trumpeto de la ŝipo de Ramzes. Dua signalo kaj ― la princo estis antaŭ la patro.
La vido de l' faraono aŭ eble la tondro de krioj, bruantaj ĉirkaŭe, duone svenigis la princon, kaj li ne povis diri eĉ unu vorton. Li falis al la piedoj de l' patro, kaj la sinjoro de l' mondo premis lin al sia dia brusto.
Post momento oni levis la flankojn de la tendo kaj la tuta popolo de ambaŭ bordoj de Nilo ekvidis sian estron sur la trono, kaj sur la plej alta ŝtupo la kronprincon, genuantan, kun la kapo sur la patra brusto.
Fariĝis tia silento, ke oni aŭdis la flirtadon de la standardoj sur la ŝipoj, kaj subite eksplodis grandega krio, pli granda ol ĉiuj antaŭaj. La egipta popolo honoris per ĝi la repaciĝon de l' patro kun la filo, aklamis la nunan, salutis la estontan estron. Se iu esperis ion de la malpacoj en la familio de l' faraono, li povis hodiaŭ konvinkiĝi, ke la nova reĝa branĉo estas forte kunkreskita kun la trunko.

《法老王》41笔记

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Saturday, July 15, 2023, 10:00 (285天前) @ Pipi

今日《法老王》

1. Sara ekkriis, vidante la princon tiel vestitan. Ŝi sidiĝis kaj ĉirkaŭante lian kolon per la brakoj, komencis murmureti:

—— vidante la princon tiel vestitan. 分词短语作状语,可视为kiam引导的时间状语从句的短缩:kiam ŝi vidis la princon tiel vestitan. 而tiel vestitan作后置定语修饰la princon. 分词短语ĉirkaŭante lian kolon per la brakoj (搂着他的脖子), 作状语,与后面的komencis murmureti同时发生。*brakumi; ĉirkaŭpreni; premi; ĉirkaŭpremi ... *ĉirkaŭpreni per siaj brakoj la kolon de iu 用双臂搂抱某人的颈部。*ŝi ĵetis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la kolon de la knabino 她张开双臂搂住姑娘的脖子。

2. Oh, kie estas tiuj tempoj!... Tiel rapide ili pasis, antaŭ tiel longe malaperis!

—— 类似的表达:Kien la tempo forflugis! La tempo flugas kiel sago. Kiel la tempo rapide pasas! *Tio estas granda perdo de tempo. Vi ne ŝparis vian tempon. 你不珍惜你的时间!

3. Kaj la egiptaj kuracistoj enpuŝos ŝin en veran malsanon...

—— 置某人于某种状态(境地)。类似表达:li puŝis vin en la mondon 他把你推向社会(推进社交界)《玛尔塔》154页。vi alpremas min al muro. 你真难为我了,你把我难住了,你让我不知如何是好《玛尔塔》页。vi pelis min en malesperon 你把我逼到绝望的境地。vi metis min en embarason. 你让我很尴尬。

4. Oni trumpetis sur la reĝa ŝipo, ripetante signalon, donitan de la supro de l' rivero.

—— trumpetis 吹号;鼓吹,宣扬 energie trumpeti pri io/iu 大肆宣扬某事/人。*fajfi: mi fajfas pri tio. 我对此不屑一顾。furzi: mi furzis pri lia rakonto 我对他的故事不感兴趣。donitan de la supro de l' rivero的分词短语作后置定语修饰signalon.

5. vi elŝiriĝas el miaj brakoj!

—— elŝiriĝi/elŝiri sin/ŝiri sin el ... 你从我的双臂中挣脱出来!

6. Estu trankvila...

—— Trankviliĝu! *Estu kvieta/pacienca/obeema ...

7. Mi donos al vi ― diris ŝi ploretante ― kaĝon kun kolomboj...

—— 若去掉中间的部分:Mi donos al vi kaĝon kun kolomboj... kun的介短作后定修饰kaĝon.

8. Do... ĉiufoje kiam vi rememoros vian servistinon,

—— ĉiufoje kiam引导时间状语从句。ĉiun fojon, kiam ... ĉiam, kiam ... 每当 ......

9. La princo ĉirkaŭprenis ŝin kaj iris al la ŝipo, ordoninte al la Negro atendi la kolombojn de Sara kaj sekvi lin rapide en malpeza ŝipeto.

—— *brakumi; ĉirkaŭpreni; premi; ĉirkaŭpremi ... *malpeza = leĝera

10. Reveninte inter la soldatojn, la princo profunde ekspiris kaj forte etendis la manojn, kvazaŭ liberigitajn el ĉenoj.

—— spiri *tiri profundan spiron; per unu spiro = unuspire; longenspiri ...; 分短作后定:kvazaŭ liberigitajn el ĉenoj.

11. Tremoj kuras sur mia dorso, kiam mi pensas, ke vi pasigis preskaŭ du monatojn, nutrata per kisoj vespere, per daktiloj matene kaj per azenina lakto tagmeze.

—— *tremo trakuris ŝin dekape ĝispiede; ŝi tremas tutkorpe/per tuta korpo; ŝi tremas per ĉiuj membroj; mi sentis froston trairi mian dorson ... 分词短语:nutrata per kisoj vespere, per daktiloj matene kaj per azenina lakto tagmeze.与宾语从句里的主语vi发生关系。*nutri ... per ...

12. Mi ne parolas pri ŝi, sed pri la Hebreoj, kiuj invadis la bienon, kiel la papirusoj la marĉojn. Ĉu vi vidas, ke ili ankoraŭ sekvas vin per la okuloj, eble eĉ sendas al vi salutojn...

—— kiuj引导定从。kiel la papirusoj la marĉojn.中间省略了与前面相同的动词invadis. *invadis la bienon, 涌入庄园;invadis la marĉojn 覆盖沼泽 *nokto invadis la teron 黑夜笼罩大地。sekvas vin per la okuloj; akompani iun/ion per la okuloj ...

13. Ju pli malproksimen ili leviĝis sur la rivero, des pli densaj estis la popolaj amasoj sur la bordoj kaj la ŝipetoj sur Nilo, des pli multenombraj estis la floroj, kronoj kaj bukedoj, ĵetataj al la ŝipo de l' faraono.

—— *Ju pli ..., des pli ..., des pli ...; ĵetataj al la ŝipo de l' faraono 分短作后定。

14. Unu mejlon de Memfiso staris popolamasoj kun standardoj, dioj kaj orkestro, sonis granda bruo, simila al fulmotondro.

—— Unu mejlon; je unu mejlo. 介短作后定:kun standardoj, dioj kaj orkestro; 后定:simila al fulmotondro (similas al fulmotondro; similas fulmotondron). *Fulmo kaj tondro! 哎呀,我的天啊!不得了了! ......

15. En la mezo de la vasta kurbiĝo de l' rivero veturis la grandega ŝipo de l' faraono, kun levita antaŭo kvazaŭ cigno. Dekstre kaj maldekstre, kvazaŭ du grandegaj flugiloj rapidis sennombraj ŝipetoj de l' regnanoj, kaj malantaŭe, kvazaŭ riĉa ventumilo, sin dismetis la sekvantaro de la estro de Egipto.

—— 这段很有画面感。可以根据文字在纸上画出这个画面。

16. Sufiĉis, ke super la orita tendo kaj super la bukedoj de strutaj plumoj flirtis ruĝe-blua standardo, la signo de l' ĉeesto de la faraono.

—— Sufiĉis, ke 为主语从句。la signo de l' ĉeesto de la faraono 为同位语。

17. La homoj en la ŝipetoj estis kiel ebriaj, la homoj sur la bordo, kiel frenezaj. Ĉiumomente iu ŝipeto tuŝegis aŭ renversis alian kaj iu falis en la akvon, el kiu, feliĉe, forkuris la krokodiloj, timigitaj de la eksterordinara bruo.

—— la homoj sur la bordo, kiel frenezaj. 中间省略了与前面相同的动词(estis)。 Ĉiumomente = Ĉiun momenton = En ĉiu momento. el kiu引导定从。timigitaj de la eksterordinara bruo为分短作后定,可扩张成一个定从。

18. Eĉ la piedpremataj homoj, al kiuj la ondanta amaso senkonscie rompis la ripojn kaj tordis la artikojn, havis nur unu krion:

—— al kiuj为定从。若把定从去掉,即为:Eĉ la piedpremataj homoj havis nur unu krion:

19. La vido de l' faraono aŭ eble la tondro de krioj, bruantaj ĉirkaŭe, duone svenigis la princon, kaj li ne povis diri eĉ unu vorton.

—— La vido de l' faraono aŭ eble la tondro de krioj, bruantaj ĉirkaŭe, 这一部分为主语,bruantaj ĉirkaŭe分短作后定。

20. Post momento oni levis la flankojn de la tendo kaj la tuta popolo de ambaŭ bordoj de Nilo ekvidis sian estron sur la trono, kaj sur la plej alta ŝtupo la kronprincon, genuantan, kun la kapo sur la patra brusto.

—— genuantan, kun la kapo sur la patra brusto 后置定语。

21. Fariĝis tia silento, ke oni aŭdis la flirtadon de la standardoj sur la ŝipoj,

—— ke引导结从。

主题RSS Feed

powered by my little forum