《法老王》42

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Monday, July 17, 2023, 07:51 (282天前)

44-a tago 2023.7.17 周一

ĈAPITRO XVIII (4-1)

De l' tago, kiam li fariĝis vic-reĝo de Malsupra Egipto, komenciĝis por Ramzes vivo tre laciga, kian li tute ne atendis, kvankam li naskiĝis kaj kreskis en la reĝa kortego.
Oni simple tiranis lin, kaj liaj ekzekutistoj estis vizitantoj de ĉiuj specoj kaj rangoj.
Jam en la unua tago, vidante la hom-amason, kiuj puŝante unu alian nevole piedpremis liajn herbejojn, rompis liajn arbojn, eĉ difektis la ĉirkaŭmuron, la kronprinco postulis soldatajn gardistojn por sia domo. Sed en la tria tago li devis forkuri el sia domo, en la kastelon, kies multenombraj gardistoj kaj precipe altaj muroj malfaciligis la eniron.
En la daŭro de la dekado antaŭ la forveturo Ramzes vidis reprezentantojn de la tuta Egipto se ne de la tuta tiama mondo.
En la komenco oni enlasis la grandajn. Venis por lin saluti: ĉefepiskopoj, ministroj, ambasadoroj feniciaj, grekaj, hebreaj, asiriaj, nubiaj, ― eĉ iliajn kostumojn li ne povis ekmemori. Poste venis estroj de la najbaraj nomesoj, juĝistoj, skribistoj, supraj oficiroj de la Memfisa korpuso kaj bienposedantoj.
Ĉi tiuj homoj postulis nenion, ili esprimis nur sian ĝojon. Sed la princo, aŭskultante ilin de la mateno ĝis la tagmezo kaj de la tagmezo ĝis la vespero, sentis kapturnon kaj tremon en ĉiuj membroj.
Poste venis kun donacoj reprezentantoj de pli malaltaj klasoj: komercistoj kun oro, sukceno, eksterlandaj teksaĵoj, parfumoj kaj fruktoj. Poste bankieroj kaj pruntedonantoj por procentoj. Poste arĥitektoj kun planoj de novaj konstruaĵoj, skulptistoj kun projektoj de statuoj kaj plataj skulptaĵoj, ŝtonistoj, fabrikantoj de argilaj vazoj, lignaĵistoj ordinaraj kaj artaj, forĝistoj, fandistoj, tanistoj, vinberkulturistoj, teksistoj, eĉ paraŝitoj, kiuj malfermadis la korpojn de l' mortintoj.
Ankoraŭ ne estis finita la procesio de la honorantoj, kiam venis armeo da petantoj. Invalidoj, vidvinoj kaj orfoj de l' oficiroj postulis pension; nobelaj sinjoroj ― kortegajn oficojn por la filoj. Inĝenieroj alportis projektojn de novaj metodoj de l' irigacio, kuracistoj rimedojn kontraŭ ĉiuj malsanoj, antaŭdiristoj ― horoskopojn. Parencoj de malliberuloj prezentis petojn pri malgrandigo de la puno, kondamnitoj al la morto ― pri pardono, malsanuloj petis, ke la kronprinco tuŝu ilin aŭ donu al ili sian sputon.
Sin prezentis fine belaj virinoj kaj patrinoj de belaj filinoj, humile, sed trude petante, ke la kronprinco akceptu ilin en sian domon. Kelkaj difinis la altecon de la postulata salajro, rekomendis sian virgecon kaj siajn talentojn.
Post dektaga rigardado de novaj personoj kaj vizaĝoj, post dektaga aŭskultado de petoj, kiujn kontentigi povus nur la riĉaĵoj de la tuta mondo kaj la dia potenco, la princo estis konsumita. Li ne povis dormi, estis tiel ekscitema, ke la zumo de l' muŝo kolerigis lin kaj dum momentoj li ne komprenis, kion oni parolis al li.
En ĉi tiu okazo Herhor ree helpis lin. Al la potenculoj li ordonis diri, ke la princo ne akceptas plu, kaj kontraŭ la popolo, kiu atendis malgraŭ la admonoj al disiro, li sendis taĉmenton de l' nubiaj soldatoj kun bastonoj. Ili sukcesis multe pli facile ol Ramzes, kontentigi la homan avidecon. Antaŭ kiam pasis unu horo, la petantoj malaperis de l' placo, kaj multaj dum kelke da tagoj metis kompresojn sur la kapon aŭ sur alian batitan parton de sia korpo.
Post ĉi tiu provo plenumi la vic-reĝan devon, la princo eksentis profundan malestimon al la homoj kaj fariĝis apatia.
Du tagojn li kuŝis sur la kanapo kun la manoj sub la kapo, senpense rigardante la plafonon. Li ne miris plu, ke lia pia patro pasigas la tempon antaŭ la altaroj de l' dioj, sed ne povis kompreni, kiel Herhor sukcesas plenumi tiom da aferoj, kiuj kiel fulmotondro ne nur superas la homajn fortojn, sed eĉ povas lin frakasi.
― Kiel alkonduki al la triumfo niajn planojn, se amaso da petantoj ligas nian volon, manĝas niajn pensojn, trinkas nian sangon?... Post dek tagoj mi estas malsana, post unu jaro sendube mi malsaĝiĝus... En tiaj kondiĉoj oni povas fari neniajn projektojn, oni povas nur defendi sin kontraŭ la frenezo...
Li estis tiel timigita de sia senforteco sur la posteno de l' supera estro, ke li alvokis Herhoron kaj per ĝemanta voĉo rakontis al li sian ĉagrenon.
La ŝtata viro kun rideto aŭskultis la plendojn de la juna direktanto de la regna ŝipo, fine li diris:
― Ĉu vi scias, sinjoro, ke la grandegan palacon, en kiu ni loĝas, konstruis unu sola arĥitekto, Senebi, kiu cetere mortis ne fininte ĝin. Kaj certe vi komprenos, kiel ĉi tiu eterne vivanta arĥitekto povis plenumi sian planon, neniam laciĝante kaj ĉiam konservante gajan humoron?
― Mi volus scii...
― Li mem ne faris ĉion; li ne hakis la trabojn kaj la ŝtonojn, ne faris la brikojn, ne portis ilin sur la trabaĵon, ne metis ilin unu sur alia, ne cementis. Li nur desegnis la planon, eĉ por tio li havis helpantojn.
Kontraŭe vi, princo, volas mem ĉion plenumi, mem aŭskulti kaj aranĝi ĉiujn aferojn. Tio superas la homajn fortojn.
― Kiel mi povis fari alie, se inter la petantoj estis maljuste kondamnitaj aŭ ne rekompencitaj laŭ la meritoj? La fundamento de l' ŝtato ja estas la justeco ― respondis la kronprinco.
― Kiom da homoj vi povas aŭskulti dum unu tago, sen laciĝo? ― demandis Herhor.
― Dudek, ne pli multe...
"Vi estas tre feliĉa. Mi aŭskultas maksimume ses aŭ dek, sed tio ne estas petantoj, ili estas la grandaj skribistoj, intendantoj kaj ministroj. Ĉiu el ili raportas al mi ne detalojn, sed plej gravajn aferojn pri la armeo, faraonaj bienoj, religiaj aferoj, tribunaloj, movoj de Nilo. Ili ne alportas al mi bagatelojn, ĉar ĉiu el ili, antaŭ la alveno al mi, devis aŭskulti dekon da malsuperaj skribistoj. Ĉiu skribisto kaj ĉiu intendanto malsupera kolektis novaĵojn de deko da subintendantoj kaj subskribistoj, kaj tiuj siavice de dek malsuperaj oficistoj."
Tiamaniere mi kaj lia sankteco, parolante nur kun dek homoj ĉiutage, konas plej gravajn novaĵojn de cent mil punktoj de la lando kaj de l' mondo.
La gardisto, kiu gardas parton de la strato en Memfiso, vidas nur kelke da domoj. La dekestro konas la tutan straton, la centestro ― parton de la urbo, la urbestro ― la tutan urbon, kaj la faraono estas super ili ĉiuj, kvazaŭ sur la plej alta pilono de la templo de Ptah kaj vidas ne nur Memfison, sed ankaŭ la urbojn: Soĥem, On, Ĥeraŭ, Turra, Tetani, ilian ĉirkaŭaĵon kaj pecon de la okcidenta dezerto.

今日《法老王》生词表:

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Monday, July 17, 2023, 08:09 (282天前) @ Pipi

今早睁开眼睛后,第一件要做的事就是翻看《法老王》,发现今天的《法》生词较多,为了方便大家阅读,遛完女儿王小雅后,顾不上吃饭,就开始整理生词。当然,这些生词中有一些对我是不陌生了,我担心对一些人来说是陌生的,为了扫除这些“拦路虎”,减轻一些人的阅读负担,我干脆一并列出。

今日《法老王》生词表:

1. ekzekutisto: 刽子手,死刑执行人
2. dekado = tagdeko: 十天
3. ĉefepiskopo: 大主教
4. ambasadoro: 大使
5. fenicia: 腓尼基的
6. greka: 希腊的
7. hebrea: 希伯来(人)的
8. asiria: 亚述的
9. nubia: 努比亚的
10. nomeso = nomarkio: (古埃及的)省
11. sukceno: 琥珀
12. bankiero: 银行家,银行行长
13. procento: 厘
14. arĥitekto = arkitekto: 建筑师(家)
15. skulptisto: 雕刻家,雕塑师
16. argila: 黏土制成的,黏土质的
17. lignaĵisto: 木匠
18. forĝisto: 铁匠,锻工
19. fandisto: 铸造工人
20. tanisto: 鞣革工人
21. paraŝito: 木乃伊制作师
22. invalido: 残疾人,伤残者,病弱者
23. irigacio: 灌溉,浇灌
24. horoskopo: 占星,星卜;根据星象算命
25. taĉmento: 分遣队,支队,小分队;特遣舰队
26. kompreso: 敷料,敷布
27. viĉ-reĝo: 总督
28. apatia: 冷漠的,缺乏兴趣的,漠不关心的,麻木不仁的,无动于衷的
29. kanapo: 长沙发
30. triumfo: 凯旋,胜利
31. trabo: 梁,木梁,大梁
32. cementi: 用水泥黏合
33. maksimume: 至多
34. intendanto: 管家,总管
35. tribunalo: 法庭,法院
36. pilono: (埃及神庙的)塔门

今日《法老王》的小笔记

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Monday, July 17, 2023, 08:51 (282天前) @ Pipi

刚整理了今日《法老王》的小笔记

1. De l' tago, kiam li fariĝis vic-reĝo de Malsupra Egipto, komenciĝis por Ramzes vivo tre laciga, kian li tute ne atendis, kvankam li naskiĝis kaj kreskis en la reĝa kortego.

—— De l' tago, kiam 定从。kian定从。kvankam让从。

2. Sed la princo, aŭskultante ilin de la mateno ĝis la tagmezo kaj de la tagmezo ĝis la vespero, sentis kapturnon kaj tremon en ĉiuj membroj.

—— sentis (havis/suferis) kapturnon/vertiĝon: 头发昏,感到头晕

3. Poste arĥitektoj kun planoj de novaj konstruaĵoj, skulptistoj kun projektoj de statuoj kaj plataj skulptaĵoj,

—— kun后定。

4. eĉ paraŝitoj, kiuj malfermadis la korpojn de l' mortintoj.

—— kiuj定从。

5. Ankoraŭ ne estis finita la procesio de la honorantoj, kiam venis armeo da petantoj.

—— armeo da, oceano da, monto da, pluvo da, hajlo da, rivero da, piramido da, ...

6. la princo estis konsumita.

—— la princo konsumiĝis. *konsumi; elĉerpi; ...

7. Du tagojn li kuŝis sur la kanapo kun la manoj sub la kapo,

—— kun la manoj sub la kapo

8. se amaso da petantoj ligas nian volon, manĝas niajn pensojn, trinkas nian sangon?

—— manĝas 消耗,侵蚀

9. oni povas nur defendi sin kontraŭ la frenezo...

—— defendi sin kontraŭ la frenezo *gardi sin kontraŭ ...

10. Kaj certe vi komprenos, kiel ĉi tiu eterne vivanta arĥitekto povis plenumi sian planon, neniam laciĝante kaj ĉiam konservante gajan humoron?

—— plenumi sian planon; konservante gajan humoron

11. ne metis ilin unu sur alia, ne cementis. Li nur desegnis la planon, eĉ por tio li havis helpantojn.

—— metis ilin unu sur alia, 摞; desegnis la planon 绘制一幅平面图。

12. Tio superas la homajn fortojn.


13. Kiel mi povis fari alie, se inter la petantoj estis maljuste kondamnitaj aŭ ne rekompencitaj laŭ la meritoj?

—— laŭ la meritoj

14. Kiom da homoj vi povas aŭskulti dum unu tago, sen laciĝo?

—— sen laciĝo 介短作状。

15. Mi aŭskultas maksimume ses aŭ dek,

—— maksimume 至多,顶多 *minimume 最低限度低; = almenaŭ 至少

16. La gardisto, kiu gardas parton de la strato en Memfiso, vidas nur kelke da domoj.

—— kiu定从。

主题RSS Feed

powered by my little forum