《诗经》颂·鲁颂·駉

作者 aŭtoro: 喜欢诗词翻译, 发表于 afiŝita je Wednesday, July 19, 2023, 09:37 (289天前)

《诗经》颂·鲁颂·駉

駉駉牡马,在坰之野。薄言駉者,有驈有皇,有骊有黄,以车彭彭。思无疆,思马斯臧。
駉駉牡马,在坰之野。薄言駉者,有骓有駓,有骍有骐,以车伾伾。思无期,思马斯才。
駉駉牡马,在坰之野。薄言駉者,有驒有骆,有骝有雒,以车绎绎。思无斁,思马斯作。
駉駉牡马,在坰之野。薄言駉者,有骃有騢,有驔有鱼,以车祛祛。思无邪,思马斯徂。

Ĉevaloj
Himno laŭdanta Dukon Xi de Lu, kiu paŝtis ĉevalojn en sovaĝejo, sed ne en kampoj.

Altaj kaj fortikaj la ĉevaloj
paŝtas sin sur sovaĝejo fora.
Kelkaj blankaj, kelkaj flav-koloraj,
kelkaj nigraj, kelkaj noble rufaj.
Ili ja galopas kun fortpleno.
Duko Xi agas kun klarvideco,
li pretigas sin por militveno.

Altaj kaj fortikaj la ĉevaloj
paŝtas sin ĉe la bord’ de l’ rivero.
Kian koloron ĉevaloj havas?
Kelkaj nigraj, ruĝa de malhelo,
kelkaj brunaj, kelkaj noble flavaj.
Ili tiras ĉarojn kun plenforto.
Duko Xi pensas kun klarvideco,
li sin pretigas kontraŭ norda hordo.

Altaj kaj fortikaj la ĉevaloj
paŝtas sin ĉe rand’ de monto alta.
Kian koloron ĉevaloj havas?
kelkaj blankaj, kelkaj helsmeraldaj,
kelkaj grizaj, kelkaj makulplenaj.
Ili tiras ĉarojn kun fervoro.
Duko Xi havas klaran vidkampon,
li preparas sin jen sen langvoro.

Altaj kaj fortikaj la ĉevaloj
paŝtas sin sur la herbej’ ebena.
Kian koloron ĉevaloj havas?
kelkaj rufaj, kelkaj pal-rubenaj,
kelkaj ruĝaj, kelkaj hele grizaj.
Ili trotas kun paŝa leĝero.
Duko Xi havas menson klarvidan,
li preparas sin jen por konkero.
elĉinigis Vejdo

主题RSS Feed

powered by my little forum