《法老王》44

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Wednesday, July 19, 2023, 10:33 (254天前)

46-a tago 2023.7.19 周三

ĈAPITRO XVIII (4-3)

Sed ne rapidu formi definitive vian opinion kaj antaŭ ĉio ne publikigu ĝin. Enskribu ĉiun gravan konkludon, kiu pasos tra via kapo, kaj post kelke da tagoj esploru la aferon kaj ree faru notojn. Tio instruos al vi singardemon en la juĝoj kaj justan komprenon de l' aferoj.
― Estos, kiel ordonas via sankteco ― intermetis la princo.
― La dua komisio, kiun vi devas plenumi, estas pli malfacila. Io okazas tie, en Asirio, kio komencas maltrankviligi mian registaron.
Niaj pastroj rakontas, ke post la norda maro estas piramida monto, ordinare kovrita de verdaĵo ĉe la malsupro kaj de neĝo sur la pinto, kaj kiu havas strangajn kutimojn. Post longaj jaroj de l' trankvilo subite ĝi komencas fumiĝi, tremi, brui kaj poste ĝi sputas el si tiom da fluida fajro, kiom da akvo posedas Nilo. Tiu ĉi fajro en kelke da fluejoj rulfalas sur ĝiaj flankoj kaj ruinigas la laboron de l' terkulturistoj sur grandega spaco.
Mia kara princo, Asirio estas tia monto. Dum tutaj jarcentoj la paco kaj silento regas en ĝi. Sed subite leviĝas interna ventego, grandaj armeoj elfluas oni ne scias de kie kaj detruas la kvietan najbaraĵon.
Hodiaŭ apud Ninivo kaj Babelo oni aŭdas boladon: la monto fumiĝas. Vi do devas ekscii, ĉu efektive ĉi tiu fumo antaŭdiras ventegon, kaj trovi antaŭgardajn rimedojn.
― Ĉu mi scios tion fari?... ― mallaŭte demandis la princo.
― Oni devas ellerni rigardi ― diris la faraono. ― Se vi volas bone ekkoni ion, ne kontentiĝu per la atesto de viaj propraj okuloj, sed certigu al vi la helpon de kelkaj paroj da fremdaj.
Ne limigu vin per la juĝoj de solaj Egiptanoj, ĉar ĉiu popolo kaj ĉiu homo havas specialan manieron vidi la aferojn kaj ne kaptas la tutan veron. Aŭskultu do, kion pensas pri Asirianoj: Fenicianoj, Ĥetoj, Hebreoj kaj Egiptanoj kaj zorge pesu en via animo, kio komuna estas en iliaj opinioj pri Asirio.
Se ĉiuj diros, ke danĝero iras de Asirio, vi ekscios, ke ĝi iras. Sed se, diversaj homoj parolos diversmaniere, ankaŭ tiam maldormu, ĉar la saĝo ordonas antaŭvidi prefere malbonon ol bonon.
― Via alteco parolas, kiel dioj ― murmuretis Ramzes.
― Mi estas maljuna, kaj de la alto de l' trono oni vidas tiajn aferojn, kiujn eĉ ne antaŭsentas simplaj homoj. Se vi demandus la sunon, kion ĝi opinias pri la aferoj de l' mondo, ĝi rakontus ankoraŭ pli interesajn novaĵojn.
― Inter la homoj, kiujn mi devas demandi pri Asirio, vi ne nomis Grekojn ― intermetis la kronprinco.
― Grekoj!... Grekoj!... ― diris li ― granda estonteco estas rezervita al ĉi tiu popolo. Kompare kun ni ili estas ankoraŭ infanoj, sed kia animo loĝas en ili.
Ĉu vi memoras mian statuon, faritan de greka skulptisto?... Tio estas alia mi mem, vivanta homo!... Mi havis ĝin dum unu monato en mia palaco, sed fine mi donacis ĝin al la templo en Teboj. Ĉu vi kredos: la timo kaptis min, ke ĉi tiu ŝtona mi leviĝos de sia seĝo kaj postulos duonon de la povo... Kia malordo fariĝus en Egipto!...
Grekoj!... Ĉu vi vidis la vazojn, kiujn ili fabrikas, la malgrandajn palacojn, kiujn ili konstruas?... El ĉi tiu argilo kaj ŝtono eliĝas io, kio ĝojigas mian maljunecon kaj igas min forgesi la malsanon...
Kaj ilia lingvo... Ho dioj, tio ja estas muziko, skulptado kaj pentrado. Vere mi diras, ke se Egipto povus iam morti kiel homo, Grekoj fariĝus niaj heredantoj. Kaj ili ankoraŭ kredigus al la mondo, ke ĉio ĉi estas ilia verko, kaj ke ni ― ni neniam ekzistis... Tamen ili estas nur lernintoj de niaj malsuperaj lernejoj, ĉar, kiel vi scias, ni ne havas la rajton instrui al la eksterlanduloj la superajn sciencojn.
― Tamen, patro, vi, ŝajnas al mi, ne konfidas al Grekoj.
― Ĉar tio estas stranga nacio: oni povas kredi nek al Fenicianoj, nek al Grekoj. Feniciano, kiam li volas, vidas kaj diras la veron, la veron firman kiel la egiptaj konstruaĵoj... Sed oni neniam scias, kiam li volas diri la veron. Kaj Greko, simpla kiel infano, li ĉiam parolus vere, sed li ne scias plu tion fari.
Ili vidas la tutan mondon alie ol ni. Antaŭ iliaj strangaj okuloj, ĉio tiel brilas, koloriĝas kaj aliiĝas, kiel la ĉielo kaj akvo de Egipto. Ĉu do oni povas konfidi al ilia opinio?
En la tempo de la teba dinastio, malproksime en la nordo, estis urbeto Troja, kiajn ĉe ni oni kalkulas 20,000. Ĉi tiun kokejon atakadis diversaj grekaj vaguloj, kiuj tiel turmentis ĝian nemultenombran loĝantaron, ke Trojanoj post dekjara batalado bruligis sian malgrandan citadelon kaj transloĝiĝis en alian lokon.
Ordinara rabista historio!... sed, rigardu, kiajn poemojn Grekoj kantas pri la trojaj bataloj. Ni ridas ĉi tiujn miraklojn kaj heroaĵojn, ĉar nia registaro havis detalajn raportojn pri la faktoj. Ni vidas ĉi tiujn frapantajn mensogojn, kaj tamen... ni aŭskultas tiujn ĉi kantojn, kiel la infano aŭskultas la fabelojn de sia vartistino, kaj ni volus aŭdi ilin senĉese!...
Tiaj estas Grekoj: mensoguloj de la naskiĝo, sed agrablaj kaj bravaj. Ĉiu el ili prefere oferus la vivon, ol dirus la veron, ne por la profito, kiel Fenicianoj, sed pro bezono de sia animo.
― Kaj kion mi devas pensi pri Fenicianoj?
― Ili estas homoj saĝaj, tre laboremaj kaj kuraĝaj, sed komercistoj; por ili la tuta vivo estas bazita sur la mona profito, se nur ĝi estas granda, kiel eble plej granda!... Fenicianoj estas kiel la akvo: ĝi alportas multon, forportas multon kaj penetras ĉien. Oni devas doni al ili plej malmulte kaj antaŭ ĉio sin gardi, ke ili ne eniru Egipton tra fendoj kaŝite.
Se vi bone pagos al ili kaj donos al ili esperon de ankoraŭ pli granda profito, ili estos bonegaj agentoj. Tion, kion ni scias pri la sekretaj movoj en Asirio, ni eksciis per ili.
― Kaj Hebreoj?... ― murmuretis la princo, mallevante la okulojn.
― Tre inteligenta nacio, sed ili estas malgajaj fanatikoj kaj naskitaj malamikoj de Egipto. Nur kiam ili eksentos sur sia nuko la asirian sandalon, subforĝitan per najloj, ili sin turnos al mi. Ne okazu tio tro malfrue! Sed oni povas uzi ilin... Kompreneble ne ĉi tie, sed en Ninivo kaj Babelo.

今日《法老王》生词表:

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Wednesday, July 19, 2023, 10:36 (254天前) @ Pipi

今日《法老王》生词表:

1. definitive: 最后地,最终地
2. konkludo: 结论
3. komisio: 委托,委任,委派;所委托的事(任务)
4. Asirio: 亚述
5. registaro: 政府
6. piramida: 金字塔形的,凌锥(角锥)形的
7. verdaĵo: 绿色物;植物,草木
8. sputi: (大量地)喷出;咳出,吐出
9. fluida: 流体的,流动的,流动性的
10. fluejo: 河床,河道
11. najbaraĵo: 邻近的地方,四邻,四周
12. antaŭdiri: 预言,预先告知,预告,预示
13. antaŭgarda: 预防的
14. atesto: 证明,证实,见证,证言,证词,证据
15. Asiriano: 亚述人
16. Feniciano: 腓尼基人
17. Ĥeto: ?
18. Hebreo: 希伯来人
19. pesi: 称,掂;考虑,权衡,斟酌
20. antaŭvidi: 预见;预料,预期,预想,预测,预计,料想
21. trono: 宝座,御座;王权,王位,君权,帝位
22. antaŭsenti: 预先感觉到
23. Greko: 希腊人
24. rezervi: 储备,留存;保留,留给,预留;预定,定
25. statuo: 雕像,塑像,铸像
26. argilo: 黏土
27. fabriki: 制造,制作,生产;编造,捏造,伪造,杜撰,虚构
28. heredanto: (遗产)继承人
29. konfidi: (=fidi) 信任,信赖,相信;委托,托付
30. Troja: 特洛伊(城)的
31. citadelo: 城堡;堡垒,大本营,中心
32. miraklo: 奇迹;奇事
33. heroaĵo: 英雄事迹,英雄行为
34. frapanta: 惊人的,明显的,给人强烈印象的,激动人心的,引人注意的
35. bazi: 把 ...... 建立在某种基础上,使建立在 ...... 基础上,使根据 ......,以 ...... 为根据
36. agento: 代理人,代办人;代理人,代理商
37. fanatiko: (fanatikulo)狂热者,盲信者;狂热崇拜者
38. sandalo: (=rimenŝuo)凉鞋,便鞋
39. subforĝi: (=hufferi)给(马)钉蹄铁
40. brodi: 刺绣,刺花
41. bukedo: 花束
42. incenso: 香

注:以下7个单词 ......

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Wednesday, July 19, 2023, 10:38 (254天前) @ Pipi

注:以下7个单词,虽然我已列在上面的单词表里,我再提出来,捎带玩玩一些表达:

1. piramido: 金字塔 *piramido da sablo 一堆沙子

2. sputi: (大量地)喷出;咳出,吐出; 说出(骂人的话) *sputi insultojn al iu 向某人大肆谩骂 *类似表达还有:verŝi sur iun insultojn 痛骂某人; vomi insultojn sur iun (对某人)破口大骂,血口喷人; superŝuti iun per insultoj 把某人臭骂一通;劈头盖脸骂了某人一顿; ŝuti malpurajn vortojn 满口脏话; ... *骂: insulti, sakri, skoldi ...

3. pesi: 称,掂;考虑,权衡,斟酌 *mane pesi pomon 用手掂一个苹果的重量; pesi ĉiun sian vorton 推敲每一个词句,字斟句酌; pesi la gajnojn kaj la perdojn 衡量得失 *类似表达:remaĉi: 翻来覆去地思考;长时间地思索;慢慢体会;maĉi kaj remaĉi 一再反复思考;翻来覆去地思考。

4. antaŭdiri, antaŭvidi, antaŭsenti,这三个词不难,都出现在今日《法》里,集中复习一下。

5. bukedo: 花束 *bukedo da floroj 一束花; bukedo da belaj virinoj 一群美女

6. incenso: 香 *bruligi incenson antaŭ iu 在某人面前阿谀奉承 *incensi = laŭdi, flati: 赞扬;奉承,恭维

7. fabriki: 制造,制作,生产;编造,捏造,伪造,杜撰,虚构 *fabriki mensogon 编造谎言 *类似表达还有:teksi mensogojn 编造谎言; ŝpini rakonton el mensogoj 用谎言编故事; plekti fabelojn 编童话故事

今日《法老王》阅读笔记:(语法分析)

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Wednesday, July 19, 2023, 10:40 (254天前) @ Pipi

今日《法老王》阅读笔记:

1. La dua komisio, kiun vi devas plenumi, estas pli malfacila.

—— 整句是主系表结构的简单句。关系代词kiun引导定从,在定从中作宾。*一句话作定语就叫定从。

2. Io okazas tie, en Asirio, kio komencas maltrankviligi mian registaron.

—— Io, kio为定从。关系代词kio修饰说明主句中作名词用的代词Io. 主句中tie, en Asirio是地点状语,后者作前者的同位语。

3. Niaj pastroj rakontas, ke post la norda maro estas piramida monto, ordinare kovrita de verdaĵo ĉe la malsupro kaj de neĝo sur la pinto, kaj kiu havas strangajn kutimojn.

—— ke引导宾从。*一句话作宾语就叫宾从。ordinare kovrita de verdaĵo ĉe la malsupro kaj de neĝo sur la pinto分短作后定修饰piramida monto,分短作后定可视为定从的短缩,自然也可扩展成定从。kaj kiu为定从,也与piramida monto发生关系。

4. Post longaj jaroj de l' trankvilo subite ĝi komencas fumiĝi, tremi, brui kaj poste ĝi sputas el si tiom da fluida fajro, kiom da akvo posedas Nilo.

—— kiom比从。

5. Dum tutaj jarcentoj la paco kaj silento regas en ĝi.

—— regi这个词比较常用,如:Varmego regas en Beijing. 北京天气炎热。再如:Maltrankvilo ekregis/ekposedis/ekkaptis/trafis/atakis ... lin.

6. Sed subite leviĝas interna ventego, grandaj armeoj elfluas oni ne scias de kie kaj detruas la kvietan najbaraĵon.

—— oni ne scias (de kie) 插入语,可短缩成:ne sciate de kie.

7. Ne limigu vin per la juĝoj de solaj Egiptanoj, ĉar ĉiu popolo kaj ĉiu homo havas specialan manieron vidi la aferojn kaj ne kaptas la tutan veron.

—— limigi:限制,限定;使局限于:Mi ne povis limigi per kelke da vortoj mian interparoladon kun vi. 《玛尔塔》页。vidi la aferojn动词不定式短语作后置定语修饰specialan manieron. 而kapti:理解,懂得,领会,领悟;看见;听见: Vi ne sufiĉe bone kaptis tion, kion mi diris. 你没有完全领会我说的话。

8. Aŭskultu do, kion pensas pri Asirianoj: Fenicianoj, Ĥetoj, Hebreoj kaj Egiptanoj kaj zorge pesu en via animo, kio komuna estas en iliaj opinioj pri Asirio.

—— kion和kio均引导宾从。

9. Se ĉiuj diros, ke danĝero iras de Asirio, vi ekscios, ke ĝi iras. Sed se, diversaj homoj parolos diversmaniere, ankaŭ tiam maldormu, ĉar la saĝo ordonas antaŭvidi prefere malbonon ol bonon.

—— Se引导条从。ke引导宾从。vi ekscios, ke ĝi iras.为主句,其中含有一个ke的宾从。

10. Mi estas maljuna, kaj de la alto de l' trono oni vidas tiajn aferojn, kiujn eĉ ne antaŭsentas simplaj homoj. Se vi demandus la sunon, kion ĝi opinias pri la aferoj de l' mondo, ĝi rakontus ankoraŭ pli interesajn novaĵojn.

—— kiujn定从。Se条从。kion宾从。ĝi rakontus ankoraŭ pli interesajn novaĵojn.为主句。

11. Inter la homoj, kiujn mi devas demandi pri Asirio,

—— 关代kiujn定从并作宾。

12. Ĉu vi kredos: la timo kaptis min, ke ĉi tiu ŝtona mi leviĝos de sia seĝo kaj postulos duonon de la povo...

—— la timo kaptis min, ke ... 如果调整一下:kaptis min la timo, ke ... 这样看,是不是一个同位语从句呢?! *la timo kaptis/regis/posedis/kaptis ... min

13. Ĉu vi vidis la vazojn, kiujn ili fabrikas, la malgrandajn palacojn, kiujn ili konstruas?

—— 两个关代kiujn均引导定从。

14. El ĉi tiu argilo kaj ŝtono eliĝas io, kio ĝojigas mian maljunecon kaj igas min forgesi la malsanon...

—— io, kio定从。*igas min forgesi la malsanon; igas, ke mi forgesu la malsanon.

15. Vere mi diras, ke se Egipto povus iam morti kiel homo, Grekoj fariĝus niaj heredantoj.

—— ke se宾从里含有一个条从。

16. Kaj ili ankoraŭ kredigus al la mondo, ke ĉio ĉi estas ilia verko, kaj ke ni ― ni neniam ekzistis...

—— kredigus al la mondo使世人相信。两个ke为并列宾从。

17. Tamen ili estas nur lernintoj de niaj malsuperaj lernejoj, ĉar, kiel vi scias, ni ne havas la rajton instrui al la eksterlanduloj la superajn sciencojn.

—— kiel vi scias为插入语。

18. Sed oni neniam scias, kiam li volas diri la veron.

—— kiam宾从。

19. Kaj Greko, simpla kiel infano, li ĉiam parolus vere, sed li ne scias plu tion fari.

—— Greko, simpla kiel infano可视为后定,可扩展成定从:Greko, (kiu estas) simpla kiel infano,

20. En la tempo de la teba dinastio, malproksime en la nordo, estis urbeto Troja, kiajn ĉe ni oni kalkulas 20,000. Ĉi tiun kokejon atakadis diversaj grekaj vaguloj, kiuj tiel turmentis ĝian nemultenombran loĝantaron, ke Trojanoj post dekjara batalado bruligis sian malgrandan citadelon kaj transloĝiĝis en alian lokon.

—— kiajn定从。kiuj定从。ke结从。

21. rigardu, kiajn poemojn Grekoj kantas pri la trojaj bataloj.

—— kiajn poemojn宾从。

22. ni aŭskultas tiujn ĉi kantojn, kiel la infano aŭskultas la fabelojn de sia vartistino,

—— kiel比从。

23. por ili la tuta vivo estas bazita sur la mona profito, se nur ĝi estas granda, kiel eble plej granda!

—— se nur条从。

24. Oni devas doni al ili plej malmulte kaj antaŭ ĉio sin gardi, ke ili ne eniru Egipton tra fendoj kaŝite.

—— ke宾从。

25. Tion, kion ni scias pri la sekretaj movoj en Asirio, ni eksciis per ili.

—— Tion, kion宾从。

26. Nur kiam ili eksentos sur sia nuko la asirian sandalon, subforĝitan per najloj, ili sin turnos al mi.

—— Nur kiam时从。subforĝitan per najloj作后定,还可以:najle subforĝitan.

今日《法老王》阅读笔记:三个从句

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Thursday, July 20, 2023, 06:01 (253天前) @ Pipi

2. Io okazas tie, en Asirio, kio komencas maltrankviligi mian registaron.

—— Io, kio为定从。关系代词kio修饰说明主句中作名词用的代词Io. 主句中tie, en Asirio是地点状语,后者作前者的同位语。

14. El ĉi tiu argilo kaj ŝtono eliĝas io, kio ĝojigas mian maljunecon kaj igas min forgesi la malsanon...

—— io, kio定从。*igas min forgesi la malsanon; igas, ke mi forgesu la malsanon.

25. Tion, kion ni scias pri la sekretaj movoj en Asirio, ni eksciis per ili.

—— Tion, kion宾从。

主题RSS Feed

powered by my little forum