《法老王》46

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Friday, July 21, 2023, 10:14 (280天前)

ĈAPITRO XIX (3-1)

La eksterlandula kvartalo en Memfiso estis en la nord-orienta angulo de l' urbo proksime de Nilo. Oni kalkulis tie kelkcenton da domoj kaj dekkelkon da miloj da loĝantoj: Asirianoj, Hebreoj, Grekoj kaj precipe Fenicianoj. Tio estis riĉa kvartalo. Strato tridek paŝojn larĝa, sufiĉe rekta, pavimita per plataj ŝtonoj, formis la ĉefan arterion. De ambaŭ flankoj leviĝis domoj brikaj, sabloŝtonaj aŭ kalkŝtonaj, tri ĝis kvin etaĝojn altaj. En la keloj estis tenejoj de krudaj materialoj, en la surteraj etaĝoj loĝejoj de riĉaj homoj, pli alte stabloj de teksistoj, juvelistoj, ŝuistoj, supre malvastaj loĝejoj de laboristoj.
La konstruaĵoj en ĉi tiu kvartalo, cetere kiel en ĉiuj aliaj, estis plej parte blankaj. Sed oni povis vidi ankaŭ domojn verdajn kiel la herbejoj, flavajn kiel la tritikaj kampoj, bluajn kiel la ĉielo kaj ruĝajn kiel la sango.
En multaj domoj la antaŭaj muroj estis ornamitaj per pentraĵoj, prezentantaj la okupojn de iliaj loĝantoj.
Sur la domo de la juvelisto longaj vicoj de pentraĵoj anoncis, ke ĝia posedanto vendas al fremdlandaj reĝoj ĉenojn kaj braceletojn, faritajn de li, kiuj naskis ilian miron. La grandega palaco de la komercisto estis kovrita per pentraĵoj, rakontantaj la penojn kaj danĝerojn de la komercista vivo: sur la maro kaptas la homon teruraj monstroj kun fiŝaj vostoj ― en la dezerto flugilaj, fajron elspirantaj drakoj, kaj sur la malproksimaj insuloj lin turmentas grandeguloj, kies sandalo estas pli granda ol fenicia ŝipo.
La kuracisto montris sur la muroj de sia kabineto personojn, kiuj dank' al lia helpo retrovis la perditajn brakojn kaj krurojn, eĉ la dentojn kaj la junecon. Kaj sur la konstruaĵo, okupita de la administrantaro de l' kvartalo, oni vidis barelon, en kiun oni ĵetas orajn ringojn, skribiston, al kiu iu murmuretas en la orelon kaj kondamniton, kiun bastonas du aliaj personoj.
La strato estis plena. Apud la muroj atendis la portilistoj, ventumistoj, sendatoj kaj laboristoj, pretaj al servoj. En la mezo ondis seninterrompa ĉeno de komercaĵoj, portataj de homoj, azenoj aŭ bovoj, jungitaj al veturiloj. Sur la trotuaroj svarmis kriemaj vendistoj de akvo, vinberoj, daktiloj, fumaĵitaj fiŝoj kaj inter la vendistoj kolportistoj, muzikistoj kaj ĉiaspecaj artistoj.
En ĉi tiu homa fluo, kiu ruliĝis, dispuŝis, aĉetis kaj vendis, distingiĝis la policistoj. Ĉiu havis brunan ĉemizon ĝis la genuoj, nudajn krurojn, antaŭtukon kun bluaj kaj ruĝaj strioj, mallongan glavon ĉe la flanko kaj potencan bastonon en la mano. Ĉi tiu oficisto promenis sur la trotuaro, iafoje parolis kun sia kolego, sed plej ofte sin lokis sur ŝtono, por pli bone ĉirkaŭpreni per la rigardo la amason, preterfluantan ĉe liaj piedoj.
Ĉe tia vigleco la strataj ŝtelistoj devis agi ekstreme prudente. Ordinare du el ili komencis batalon, kaj kiam kolektiĝis hom-amaso kaj la policistoj regalis per bastonoj la batalantojn kaj la rigardantojn, aliaj anoj de l' arto ŝtelis.
Preskaŭ en la mezo de la strato staris gastejo de Asarhadon, Feniciano de Tiro; en ĝi, por pli facila kontrolo, estis devigataj loĝi ĉiuj eksterlanduloj. Tio estis granda kvadrata domo, havanta de ĉiu flanko dekkelkon da fenestroj; ĝi ne tuŝis la najbarajn domojn, oni do povis ĉirkaŭiri ĝin kaj observi de tiuj flankoj. Super la ĉefa pordego pendis modelo de ŝipo, sur la fronta muro estis pentraĵoj, prezentantaj lian sanktecon Ramzeson XII dum oferado al la dioj aŭ dum protektado de l' fremduloj, inter kiuj Fenicianoj distingiĝis per alta kresko kaj kuprekolora vizaĝo.
La fenestroj estis mallarĝaj, ĉiam malfermitaj kaj nur en okazo de l' bezono kovrataj per kurtenoj el tolo aŭ el koloraj vergoj. La loĝejoj de la mastro kaj vojaĝantoj okupis tri etaĝojn; malsupre estis drinkejo kaj restoracio. La maristoj, portilistoj, metiistoj kaj ĝenerale pli malriĉaj vojaĝantoj manĝis kaj trinkis en la korto, kiu havis mozaikan plankon kaj tolajn tegmentojn, pendigitajn sur kolonoj, por ke oni povu vidi ĉiujn gastojn. La pli riĉaj kaj pli alte naskitaj festenis en la galerio, ĉirkaŭanta la korton.
En la korto oni sidis sur la tero, ĉe ŝtonoj, kiuj anstataŭis tablojn. En la galerio, kie estis malvarmete, oni trovis tablojn, benkojn kaj seĝojn, eĉ malaltajn kanapojn el kusenoj, sur kiuj oni povis dormeti.
En ĉiu galerio estis granda tablo, ŝarĝita per pano, viandoj, fiŝoj kaj fruktoj, kaj per bareloj da vino, biero kaj akvo. Negroj kaj negrinoj disportis la manĝaĵojn al la gastoj, forigis la malplenajn barelojn, alportis plenajn; skribistoj, observante la tablojn, zorge notis ĉiun pecon da pano, ĉiun ajlon, ĉiun pokalon da akvo. En la mezo de l' korto, sur pli alta loko, staris du gardistoj kun bastonoj, kiuj unuflanke kontrolis la servistojn kaj skribistojn, aliflanke kvietigis la malkonsentojn inter la malriĉaj fremduloj. Dank' al tia organizo ŝteloj kaj bataloj okazis ĉi tie malofte; eĉ pli ofte en la galerio, ol en la korto.
La mastro de la gastejo, la fama Feniciano Asarhadon, homo pli ol kvindekjara, vestita per longa ĉemizo kaj muslina skarpo, iradis inter la gastoj, por vidi, ĉu ĉiu havas, kion li bezonas.
― Manĝu kaj trinku, miaj filoj! ― diris li al grekaj maristoj ― ĉar tia porkaĵo kaj biero ne ekzistas en la tuta mondo. Mi aŭdis, ke ventego atakis vin en la ĉirkaŭaĵo de Rufi? Vi devus fari grandajn oferojn al la dioj, ke ili savis vin!... En Memfiso dum sia tuta vivo oni povas ne vidi ventegon, sed sur la maro pli facile estas trovi fulmotondron ol utenon... Mi havas mielon, farunon, kaj tie en la anguloj staras la dioj de ĉiuj popoloj: En mia gastejo la homo povas esti sata kaj pia por tre malmulte da mono.
Li deturnis sin kaj eniris en la galerion, inter la komercistojn.
― Manĝu. kaj trinku, noblaj sinjoroj! ― instigis li salutante. ― La tempoj estas bonaj. Lia ekscelenco, la kronprinco (li vivu eterne!) veturas al Pi-Bast kun granda sekvantaro, kaj el Supra Egipto venis oro por vendo, kaj pli ol unu el vi havos belan profiton en ĉi tiu afero. Ni havas perdrikojn, junajn anserinojn, fiŝojn freŝajn el la rivero, bonegan kapreolan rostaĵon. Kaj kian vinon oni sendis al mi de Kipro!... Mi fariĝu Hebreo, se unu pokalo da tia nektaro ne valoras du draĥmojn!... Sed al vi, miaj patroj kaj bonfarantoj, mi donos ĝin por unu draĥmo. Sed nur hodiaŭ por fari la komencon.
― Donu pokalon por duono da draĥmo, tiam ni gustumos ― diris unu el la komercistoj.
― Por duono da draĥmo! ― ripetis la mastro. ― Antaŭe Nilo fluos al Teboj, ol mi donos tian dolĉaĵon por duono da draĥmo! Eble nur por vi, sinjoro Belezis, kiu estas la perlo de Sidono... Rapide, sklavoj!... alportu al niaj bonfarantoj grandan kruĉon da kipra vino.

今日《法老王》生词表:

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Friday, July 21, 2023, 10:16 (280天前) @ Pipi

今日《法老王》生词表:

1. kvartalo: (城市中的)区,行政区,居住区,地区
2. Memfiso: (埃及古城)孟菲斯
3. arterio: 动脉;交通干线/要道
4. kalkŝtono: 石灰石
5. stablo: 工作台,台,架
6. anonci: (向公众)正式告知,宣布/告,公布,通知,发布,报告
7. ĉeno: 链,链子
8. braceleto: = brakringo, ĉirkaŭmano: 镯,手镯
9. sandalo: (=rimenŝuo)凉鞋,便鞋
10. fenicia: 腓尼基人的
11. kabineto: 工作室,书房
12. administrantaro: (=administaro)管理委员会,理事会,董事会
13. barelo: 木桶
14. kondamnito: 被判刑的人,被定罪的人,犯人,罪犯
15. ventumisto:
16. jungi: 套(牲口);套(车)
17. trotuaro: 人行道
18. fumaĵi: 熏制
19. kolportisto: 流动商贩,货郎,叫卖的商贩
20. artisto: 艺术家
21. distingiĝi: 显眼,醒目,清楚地显现出,容易被辨认出
22. kvadrata: 正方形的,四方形的
23. mozaiko: 镶嵌瓷砖,马赛克;镶嵌画
24. festeni: 参加宴会,欢宴,赴宴,大吃大喝
25. galerio: 走廊,长廊,游廊,柱廊
26. kanapo: 长靠背椅,长沙发
27. ajlo: 蒜,大蒜
28. muslino: 平纹织物,平纹料子
29. skarpo: 披巾,肩巾,长围巾
30. uteno: ?
31. perdriko: 山鹑
32. kapreolo: 狍子
33. nektaro: 神酒,美酒,琼浆玉液
34. draĥmo: =drakmo: 德拉马克(货币单位名)
35. kipra: 塞浦路斯的

今日《法老王》阅读笔记:(未完待续)

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Friday, July 21, 2023, 10:18 (280天前) @ Pipi

今日《法老王》阅读笔记:

1. La eksterlandula kvartalo en Memfiso estis en la nord-orienta angulo de l' urbo proksime de Nilo.

—— La eksterlandula kvartalo 外国人居住区。en Memfiso和proksime de Nilo两个介短均作后定。en la nord-orienta angulo de l' urbo为地状。*proksime de ...; najbare de ...

2. Strato tridek paŝojn larĝa, sufiĉe rekta, pavimita per plataj ŝtonoj, formis la ĉefan arterion.

—— 若采取缩句方式,此句的主干是:Strato formis la ĉefan arterion. 这些tridek paŝojn larĝa, sufiĉe rekta, pavimita per plataj ŝtonoj,均为后定修饰Strato,可以扩展成定从:Strato, kiu estis tridek paŝojn larĝa, ... 还可以:Strato, larĝa je tridek paŝoj. 还可以再短一些:Strato tridekpaŝe larĝa. 而pavimita per plataj ŝtonoj还可以短缩:platŝtone pavimita. 类似的结构:platŝtone pavimita/kahelita/mozaikita pado/vojeto ...

(未完待续)

今日《法老王》阅读笔记:(未完待续)

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Friday, July 21, 2023, 10:33 (280天前) @ Pipi

3. De ambaŭ flankoj leviĝis domoj brikaj, sabloŝtonaj aŭ kalkŝtonaj, tri ĝis kvin etaĝojn altaj.

—— brikaj, sabloŝtonaj aŭ kalkŝtonaj, tri ĝis kvin etaĝojn altaj均为后定。

4. En multaj domoj la antaŭaj muroj estis ornamitaj per pentraĵoj, prezentantaj la okupojn de iliaj loĝantoj.

—— estis ornamitaj per 用 ...... 装点/装饰/点缀。类似结构:esti dekoraciita/garnita/punktita per ... 而prezentantaj la okupojn de iliaj loĝantoj. 为分词短语作后定,完全可以扩展成定从:kiuj prezentis ...

(未完待续)

今日《法老王》阅读笔记:

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Friday, July 21, 2023, 14:55 (280天前) @ Pipi

5. Sur la domo de la juvelisto longaj vicoj de pentraĵoj anoncis, ke ĝia posedanto vendas al fremdlandaj reĝoj ĉenojn kaj braceletojn, faritajn de li, kiuj naskis ilian miron.

—— faritajn de li, kiuj naskis ilian miron 均为后定。

6. La grandega palaco de la komercisto estis kovrita per pentraĵoj, rakontantaj la penojn kaj danĝerojn de la komercista vivo: sur la maro kaptas la homon teruraj monstroj kun fiŝaj vostoj ― en la dezerto flugilaj, fajron elspirantaj drakoj, kaj sur la malproksimaj insuloj lin turmentas grandeguloj, kies sandalo estas pli granda ol fenicia ŝipo.

—— estis kovrita per,贴满了图画。类似结构:esti tapiŝita de ...; esti tapetita per ... 而rakontantaj是分短作后定。kun fiŝaj vostoj是介短作后定。flugilaj, fajron elspirantaj drakoj均为后定修饰teruraj monstroj. 而kies为定从。

7. Kaj sur la konstruaĵo, okupita de la administrantaro de l' kvartalo, oni vidis barelon, en kiun oni ĵetas orajn ringojn, skribiston, al kiu iu murmuretas en la orelon kaj kondamniton, kiun bastonas du aliaj personoj.

—— okupita de la administrantaro de l' kvartalo分短作后定。en kiun,al kiu和kiun均为定从。oni看见了三个场面:barelon, skribiston, kondamniton. 注:murmureti al iu en la orelon, murmureti al ies orelo 凑近某人耳朵悄声说,跟某人耳语。同:flustri ion al iu en la orelon.

8. En la mezo ondis seninterrompa ĉeno de komercaĵoj, portataj de homoj, azenoj aŭ bovoj, jungitaj al veturiloj.

—— ondis seninterrompa ĉeno de komercaĵoj, 商品源源不断。portataj de homoj和jungitaj al veturiloj均为后定。

9. Ĉi tiu oficisto promenis sur la trotuaro, iafoje parolis kun sia kolego, sed plej ofte sin lokis sur ŝtono, por pli bone ĉirkaŭpreni per la rigardo la amason, preterfluantan ĉe liaj piedoj.

—— sin lokis sur ŝtono, 立/站在石头上。还可:staris; sin plantis. *por为目状。ĉirkaŭpreni per la rigardo环视。

10. kaj kiam kolektiĝis hom-amaso kaj la policistoj regalis per bastonoj la batalantojn kaj la rigardantojn,

—— regalis per bastonoj la batalantojn 请打仗者吃棍棒,飨以棍棒。*forregali: 把 ...... 打发走。

11. Tio estis granda kvadrata domo, havanta de ĉiu flanko dekkelkon da fenestroj;

—— 这个havanta de ĉiu flanko dekkelkon da fenestroj作后定,可改为kun的短语:kun dekkelko da fenestroj ĉiuflanke.

12. Super la ĉefa pordego pendis modelo de ŝipo, sur la fronta muro estis pentraĵoj, prezentantaj lian sanktecon Ramzeson XII dum oferado al la dioj aŭ dum protektado de l' fremduloj, inter kiuj Fenicianoj distingiĝis per alta kresko kaj kuprekolora vizaĝo.

—— inter kiuj定从。distingiĝis per以而 ...... 显眼/显得醒目

13. La fenestroj estis mallarĝaj, ĉiam malfermitaj kaj nur en okazo de l' bezono kovrataj per kurtenoj el tolo aŭ el koloraj vergoj.

—— mallarĝa = streta. *el tolo aŭ el koloraj vergoj为后定。

14. La maristoj, portilistoj, metiistoj kaj ĝenerale pli malriĉaj vojaĝantoj manĝis kaj trinkis en la korto, kiu havis mozaikan plankon kaj tolajn tegmentojn, pendigitajn sur kolonoj, por ke oni povu vidi ĉiujn gastojn.

—— kiu定从。pendigitajn sur kolonoj后定。por ke目状。

15. En la galerio, kie estis malvarmete, oni trovis tablojn, benkojn kaj seĝojn, eĉ malaltajn kanapojn el kusenoj, sur kiuj oni povis dormeti.

—— kie(en kiu)定从。el kusenoj, sur kiuj分别为后定和定从。

16. En ĉiu galerio estis granda tablo, ŝarĝita per pano, viandoj, fiŝoj kaj fruktoj, kaj per bareloj da vino, biero kaj akvo.

—— ŝarĝita per ... 摆满 ...... *kovrita de ...; kovri la tablon (饭前)摆上餐具。

17. En la mezo de l' korto, sur pli alta loko, staris du gardistoj kun bastonoj, kiuj unuflanke kontrolis la servistojn kaj skribistojn, aliflanke kvietigis la malkonsentojn inter la malriĉaj fremduloj.

—— staris; sin lokis/plantis. kun bastonoj, kiuj为介短作后定和定从。kvietigi/moderigi/mildigi ... 减轻/缓解 ......

18. La mastro de la gastejo, la fama Feniciano Asarhadon, homo pli ol kvindekjara, vestita per longa ĉemizo kaj muslina skarpo, iradis inter la gastoj, por vidi, ĉu ĉiu havas, kion li bezonas.

—— la fama Feniciano Asarhadon, homo作主语La mastro de la gastejo的同位语。pli ol kvindekjara, vestita per longa ĉemizo kaj muslina skarpo,为后定。por vidi, ĉu ĉiu havas, kion li bezonas. 目状,宾从,宾从。

《法老王》你读明白了吗? Pipi回答:我没读明白!

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Friday, July 21, 2023, 15:12 (280天前) @ Pipi

卡贝通晓多达30种语言,1906年当选国际世界语研究院副主席。他的文字被视为世界语散文风格的典范。世界语作家罗赛蒂评论他的风格时说:“卡贝的译文清澈无暇,像原著一样地流畅。他巧妙地隐藏起自己的技巧,在晓畅的文字里不论何处都不会使人感到翻译力不从心。”

王崇芳老师对《法老王》的评价:我特别喜欢Kabe的简洁流畅的文体。他译的《法老王》我不知读过多少遍。读他的译著,人们不由得赞叹他驾驭语言的高超的能力。我们有时想要表达一个意思却又找不到适当的表达手段,这不是因为世界语简陋,而是因为我们的语言功底不够。

以上两位的评价均强调了世界语译本的文字。

我个人觉得:通过阅读世界语小说了解异域文化和学习世界语。两者兼得!不可顾此失彼!

主题RSS Feed

powered by my little forum