《法老王》47

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Saturday, July 22, 2023, 10:21 (251天前)

ĈAPITRO XIX (3-2)

Kiam li foriris, la komercisto, nomita Belezis, diris al siaj kamaradoj:
― Sekiĝos mia mano, se ĉi tiu vino valoras duonon da draĥmo! Sed la diablo lin prenu!... Ni havos malpli da embaraso kun la polico.
La interparolado kun la gastoj de ĉiuj nacioj kaj rangoj ne malhelpis la mastron observi la skribistojn, kiuj notis la menditajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, kaj antaŭ ĉio vojaĝanton, kiu en la galerio sidis kun krucitaj kruroj sur kusenoj kaj dormetis ĉe plenmano da daktiloj kaj glaso da pura akvo. Ĉi tiu vojaĝanto havis ĉirkaŭ kvardek jarojn, densajn harojn kaj barbon de korve nigra koloro, revemajn okulojn kaj strange noblajn trajtojn, kiujn neniam, ŝajnis, sulkigis la kolero, aŭ la timo.
― Tio estas danĝera rato!... ― pensis la mastro, suspekte lin rigardante. ― Li havas aspekton de pastro, kaj portas nigran mantelon... Li lasis ĉe mi juvelojn kaj oron por unu talento, kaj li ne manĝas viandon, ne trinkas vinon.... Tio devas esti granda profeto, aŭ granda ― ŝtelisto!...
En la korton eniris du psiloj aŭ dresistoj de serpentoj kun sako plena de venenaj rampaĵoj kaj komencis spektaklon. La pli juna ludis fluton, la pli maljuna volvis ĉirkaŭ si malgrandajn kaj grandajn serpentojn, el kiuj ĉiu sufiĉus por dispeli ĉiujn gastojn el la gastejo "Sub Ŝipo". La fluto sonis pli kaj pli alte, la dresisto tordiĝis, ŝaŭmis, tremis konvulsie kaj senĉese incitis la serpentojn. Fine unu el la serpentoj ekmordis lian manon, dua la vizaĝon, kaj la trian, la plej malgrandan manĝis la dresisto mem.
La gastoj kaj servistoj rigardis kun maltrankvilo la ludojn de l' dresisto. Ili tremis, kiam li incitis la serpentojn, fermis la okulojn, kiam la serpento mordis la homon. Sed kiam la psilo manĝis la serpenton, ili kriegis de ĝojo kaj miro...
Nur la vojaĝanto de la fronta galerio ne forlasis siajn kusenojn, eĉ ne bonvolis ekrigardi la ludon. Kaj kiam la dresisto proksimiĝis por la pago, La fremdulo ĵetis teren du utenojn, donante al li signon per la mano ne proksimiĝi.
La spektaklo daŭris duonon da horo. Kiam la psiloj forlasis la korton, al la mastro alkuris Negro, kiu servis en la ĉambroj de l' gastoj, kaj murmuretis ion kun tima mieno. Poste, oni ne scias de kie, aperis polica dekestro kaj kondukinte Asarhadonon en flankan niĉon, longe parolis kun li, kaj la respektinda mastro frapis al si la bruston, tordis la manojn kaj premis sian kapon per ambaŭ manoj. Fine li piedbatis la Negron en la ventron, ordonis alporti al la dekestro rostitan anseron kaj kruĉon da kipra vino, kaj li mem proksimiĝis al la gasto de la fronta galerio, kiu ŝajnis ĉiam dormi, kvankam liaj okuloj estis malfermitaj.
― Mi havas por vi malgajan novaĵon, nobla sinjoro ― diris la mastro, sidiĝante apud la vojaĝanto.
― La dioj sendas al la homoj pluvon kaj malĝojon, kiam tio plaĉas al ili ― respondis indiferente la fremdulo.
― Kiam ni ĉi tie rigardis la psilojn, ― daŭrigis la mastro, tiregante sian grizan barbon ― ŝtelistoj penetris en la supran etaĝon kaj ŝtelis viajn pakaĵojn... tri sakojn kaj keston, sendube tre multvaloran!...
― Vi devas sciigi tion al la juĝejo.
― Por kio al la juĝejo?... ― murmuretis la mastro. ― Ĉe ni la ŝtelistoj havas sian korporacion... Ni venigos ilian estron, ni taksos vian propraĵon, vi pagos al li dudek procentojn de ilia valoro, kaj ĉio estos retrovita. Mi povas helpi vin.
― En mia lando ― diris la vojaĝanto ― oni ne traktas kun ŝtelistoj, mi ankaŭ ne traktos. Mi loĝas ĉe vi, al vi mi konfidis mian propraĵon, kaj vi estas responda pri ĝi.
La respektinda Asarhadon komencis sin grati inter la skapoloj.
― Homo el malproksima lando ― diris li per mallaŭta voĉo ― vi Ĥetoj kaj ni Fenicianoj estas fratoj, mi do sincere konsilas al vi eviti la egiptan juĝejon, ĉar ĝi havas nur unu pordon: tiun, tra kiu oni eniras, sed ĝi ne havas tiun, tra kiu oni eliras...
― La dioj eĉ tra muro elkondukos la senkulpan ― respondis la fremdulo.
― Senkulpan!... Kiu estas senkulpa en la lando de la mallibero? ― murmuretis la mastro. ― Jen rigardu ― tie la dekestro manĝas mian anseron, kiun mi mem volonte manĝus. Kaj ĉu vi scias, kial mi donis al li ĉi tiun frandaĵon; forpreninte ĝin de mia propra buŝo?... Ĉar la policisto venis por demandi pri vi...
Dirinte ĉi tion, la Feniciano strabe ekrigardis la fremdulon, kiu eĉ dum unu momento ne perdis sian trankvilon.
― Li demandas min ― daŭrigis la mastro ― la policisto demandas min: "Kiu estas ĉi tiu nigrulo, kiu sidas du horojn ĉe plenmano da daktiloj?..." Mi respondas: "Tre respektinda homo, sinjoro Phut."
"De kie li estas?..." "El la lando de Ĥetoj, el la urbo Harran; li havas tie belan domon trietaĝan kaj kampon." "Por kio li venis ĉi tien?" "Li venis, mi diras, por repreni de pastro kvin talentojn, kiujn pruntedonis lia patro."
Kaj ĉu vi scias, nobla sinjoro ― daŭrigis la mastro ― kion rediris al mi la policisto?... Jenajn vortojn: "Asarhadon, mi scias, ke vi estas fidela servisto de lia sankteco, la faraono, ke vi havas bonan manĝaĵon kaj nefalsitajn vinojn, kaj tial mi diras al vi ― gardu vin!... Gardu vin kontraŭ eksterlanduloj, kiuj koniĝas kun neniu, evitas vinon kaj ĉiujn plezurojn kaj silentas. Ĉi tiu Phut el Harran eble estas asiria spiono."
La koro ĉesis bati en mi, kiam mi aŭdis tion ― daŭrigis la mastro. ― Sed vin nenio interesas!... ― indignis li, vidante, ke eĉ la terura suspekto pri spionado ne influis la trankvilon de l' Ĥeto.
― Asarhadon ― diris la gasto post momento ― mi konfidis al vi min kaj mian propraĵon. Zorgu do pri tio, ke oni redonu al mi la sakojn kaj keston, ĉar se ne, mi plendos kontraŭ vi al la sama policisto, kiu manĝis la anseron, destinitan por vi.
― Permesu do, ke mi pagu al la ŝtelistoj nur dek kvin procentojn ― ekkriis la mastro.
― Vi ne havas rajton pagi.
― Donu al ili almenaŭ tridek draĥmojn.
― Ne, eĉ unu utenon ne.
― Donu al la malfeliĉuloj almenaŭ dek draĥmojn...
― Iru en paco, Asarhadon, kaj petu la diojn, ke ili redonu al vi la saĝon ― respondis la vojaĝanto ĉiam same indiferente.
La mastro salte leviĝis de la kusenoj, spiregante de l' kolero.
"Jen vipero! ― pensis li. ― Li venis ne nur pro la ŝuldo... Li faros ĉi tie ankaŭ ian aferon... Mia koro diras al mi, ke li estas riĉa komercisto, eble eĉ restoraciisto, kiu kun pastroj kaj juĝistoj malfermos ĉi tie apud mia flanko duan gastejon... La fajro ĉiela antaŭe bruligu vin! La lepro vin manĝu!... Avarulo, trompisto, ŝtelisto, de kiu honesta homo nenion povas profiti!"

《法老王》生词表和阅读笔记:

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Saturday, July 22, 2023, 10:23 (251天前) @ Pipi

今日《法老王》生词表:

1. embaraso: 困境,窘况;不便,麻烦;困惑,尴尬
2. rango: 等级,级别,官阶,军衔,地位,身份
3. mantelo: 披风,大衣,外套
4. profeto: 先知;预言家
5. psilo: 耍蛇者,训蛇者
6. dresisto: 驯兽师
7. spektaklo: 演出,表演;场面或景象,热闹景象;景色
10. niĉo: 壁龛
11. korporacio: 行会,同业公会;社团,团体
12. trakti: 谈判,商谈;对待,看待
13. skapolo: 肩胛骨
14. vipero: =vipuro 蝰蛇
15. lepro: 麻风(病)

今日《法老王》阅读笔记:

1. Sed la diablo lin prenu!...

—— 骂人话。类似表达:Diablo prenu! Al mil diabloj! ...

2. La interparolado kun la gastoj de ĉiuj nacioj kaj rangoj ne malhelpis la mastron observi la skribistojn, kiuj notis la menditajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, kaj antaŭ ĉio vojaĝanton, kiu en la galerio sidis kun krucitaj kruroj sur kusenoj kaj dormetis ĉe plenmano da daktiloj kaj glaso da pura akvo.

—— kiuj和kiu均引导定从。sidis kun krucitaj kruroj sur kusenoj 盘腿坐在垫子上。kun krucitaj kruroj sur kusenoj作状。类似结构:kun brakoj krucitaj/krucigitaj.

3. Ĉi tiu vojaĝanto havis ĉirkaŭ kvardek jarojn, densajn harojn kaj barbon de korve nigra koloro, revemajn okulojn kaj strange noblajn trajtojn, kiujn neniam, ŝajnis, sulkigis la kolero, aŭ la timo.

—— 这个表达还可以轻松点:Ĉi tiu vojaĝanto estis 40-jara, kun densaj haroj kaj korve nigra barbo/ebona barbo, revemaj okuloj ...

4. Li havas aspekton de pastro,

—— 还可以:Li aspektas kiel pastro

5. Li lasis ĉe mi juvelojn kaj oron por unu talento,

—— por表以 ...... 为交换/代价;花 ...... 钱。*kontraŭ

6. La gastoj kaj servistoj rigardis kun maltrankvilo la ludojn de l' dresisto.

—— kun maltrankvilo介短作状。还可:maltrankvile.

7. Ili tremis, kiam li incitis la serpentojn, fermis la okulojn, kiam la serpento mordis la homon.

—— inciti: 逗弄,挑逗;激怒。如:inciti hundon; inciti la fajron ... *eksciti la fajron; iriti iun; stimuli; vigligi ... 等。两个kiam均为时从。fermis la okulojn的主语是前面的Ili.

8. Sed kiam la psilo manĝis la serpenton, ili kriegis de ĝojo kaj miro...

—— de ĝojo kaj miro表原因。

9. La fremdulo ĵetis teren du utenojn, donante al li signon per la mano ne proksimiĝi.

—— donante al li signon per la mano用手向他示意。*mansignis al li, ke li ne proksimiĝu.

10. Poste, oni ne scias de kie, aperis polica dekestro kaj kondukinte Asarhadonon en flankan niĉon, longe parolis kun li, kaj la respektinda mastro frapis al si la bruston, tordis la manojn kaj premis sian kapon per ambaŭ manoj.

—— oni ne scias de kie插入语。frapis al si la bruston, tordis la manojn kaj premis sian kapon per ambaŭ manoj. 捶打胸脯,绞扭双手 ...... 均表示发怒,为某事苦恼、悲痛或绝望。

11. oni ne traktas kun ŝtelistoj, mi ankaŭ ne traktos. Mi loĝas ĉe vi, al vi mi konfidis mian propraĵon, kaj vi estas responda pri ĝi.

—— traktas kun与 ...... 商谈/谈判/磋商。konfidi ion al iu把 ...... 委托/托付给 ...... *responda pri对 ...... 负责。

12. ĉar ĝi havas nur unu pordon: tiun, tra kiu oni eniras, sed ĝi ne havas tiun, tra kiu oni eliras...

—— tra kiu均为定从。

13. Kiu estas ĉi tiu nigrulo, kiu sidas du horojn ĉe plenmano da daktiloj?...

—— 第一个kiu是疑代;第二个kiu是关代,引导定从。

14. Gardu vin kontraŭ eksterlanduloj, kiuj koniĝas kun neniu, evitas vinon kaj ĉiujn plezurojn kaj silentas.

—— Gardu vin kontraŭ小心/当心 ...... kiuj定从。

15. mi konfidis al vi min kaj mian propraĵon. Zorgu do pri tio, ke oni redonu al mi la sakojn kaj keston, ĉar se ne, mi plendos kontraŭ vi al la sama policisto, kiu manĝis la anseron, destinitan por vi.

—— mi konfidis al vi min kaj mian propraĵon. 我把我和财物托付给你。tio, ke宾从。mi plendos kontraŭ vi al 我向 ...... 告你的状。kiu定从。destinitan por vi分短作后定。

主题RSS Feed

powered by my little forum